Prozo Kaj Versoj/Ŝanĝo post edziĝo
ŜANĜO POST EDZIĜO
Dum via fianĉeco plej ameme
Vi ĉiam serĉis min,
Kaj senĉese petadis mil karesojn
De via fianĉin’!
Hodiaŭ ni, geedzoj, kune vivas,
Kaj ho terura sort’!
Neniam vi, sendanka, min karesas
Eĉ nur per ama vort’!