Prozo Kaj Versoj/Senpatrina infano
SENPATRINA INFANO
Sur la varma beleta lulilo
Infanet’ sin agitas ploranta,
Kaj manetojn etendas peteme
Patrinon serĉanta.
Estas vane, ke ĝi helpkriadas
Atendante kareson de iu,
Ĝia ploro perdiĝas eksteren
Kaj venas neniu.
Kiel povas patrino restadi
For de ĝi, dum suferas fileto?
Ĉu ŝi povas alvokon malŝati
De bela knabeto?
Tute ne, tute ne, bedaŭrinde,
Jen ĵus mortis patrin’ senkonsola
Kaj restigis l’ amatan fileton
Senhelpa, tutsola…