Rakontoj/La unua nokto ĉe la mortinto

La unua nokto ĉe la mortinto
Nokturno.

La aŭgusta suno ĵus subiris...

La ĉielo super Petřín kaj Hradčany[1] ekbrulis je plej varmaj sangaj rozoj, kiam — ŝtelirante, kun la manoj krucitaj sur la brusto kaj kun la okuloj ĉaste mallevitaj al la tero ŝi forlasis la pordon de l' monaĥejo.

Monaĥina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon, densa vualo ĉirkaŭvolvas la vizaĝon. Sed la ŝtelirantaj paŝoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita al la brusto, tamen la rekta teniĝo de l' gracia talio kaj periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monaĥino estas juna.

Kun modera rapideco ŝi trairis dezertan straton en la senpera proksimo de la monaĥejo kaj trairinte poste kelke da mallarĝaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj stratetoj, ŝi deflankis en la ĉefan straton.

El la personoj, kiuj renkontas ŝin, unuj sin turnas post ŝi, aliaj eĉ haltas; sed la monaĥino atentante neniun kaj nenion rapidas pluen — kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro.

Antaŭ kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al ŝi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etaĝo, unua pordo — iu mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monaĥinoj pasigu preĝante la nokton ĉe la mortinto.

Humile ekmovis la monaĥino jese la kapon, vestis sin, kovris la vizaĝon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon ŝi ekiris.

Post dudek minutoj ŝi estis antaŭ la celo — en dezerta flanka strato antaŭ ekstremaĵa, malluma domo kun alta, kurbiĝanta tegmento. Per la fero surforĝita pordego kun antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda, mallarĝa korto ĉirkaŭata de la altaj apudaj konstruaĵoj estas dezerta, malafabla kaj en la ruĝeta vespera duonlumo preskaŭ fantoma.

Malrapide ŝi trairis la pordon.

En la korto ŝi ekrigardis ĉirkaŭ si kaj ekvidinte dekstre lignan, kadukan ŝtuparon ŝi komencis malrapide supreniri ĝin. Post kelke da sekundoj ŝi aperis sur malnova ligna balkono antaŭ la unua pordo.

Momenton ŝi haltis, kvazaŭ ŝi volus ekspiri. Sed tuj poste ŝi ekprenis la anson — la pordo estis ŝlosita... Ŝi do ekfrapis — mallaŭte kaj singarde, kvazaŭ ŝi timus interrompi iun.

Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo malfermiĝis kaj post ĝi aperis dekdujara blondhara knabino. Ekvidinte la monaĥinon ŝi ekmurmuris ion kvazaŭ saluton kaj cedis; la monaĥino eniris poste malkuraĝe kaj senbrue kiel timema ombro...

Ŝi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte ĝin ŝi eniris post la knabino en antaŭĉambron, kiu estis preskaŭ senmebla.

Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda nekovrita tablo; sur ĝi brulas simpla petrola lampo. Apud la tablo sidas tri virinoj.

Unu, sinjorino ĉirkaŭe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne malagrablaj vizaĝtrajtoj, havas okulojn sange ruĝajn de la plorado; ŝia vizaĝo vidigas malĝojon. Sur la vizaĝoj de du aliaj vidiĝas tiu speco de l' kompato kaj malĝojo, kiu ĉiumomente povas cedi al la indiferenteco.

Kiam eniris la monaĥino, ĉiuj tri kvazaŭ post la komando leviĝis. La sinjorino kun la ruĝaj okuloj iris senparole kelke da paŝoj renkonte al la monaĥino, kiu haltis apud la pordo.

Preskaŭ neaŭdeble defluis de la lipoj de l' monaĥino la kutima saluto: "Estu laŭdata Jesuo Kristo!" La virinoj resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la sinjorino kun la ruĝaj okuloj resalutis interrompe kaj poste komencis singulte plori.

La monaĥino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto.

Post mallonga momento la ĝemanta sinjorino sin turnis, aliris al la kontraŭa pordo kondukanta al la apuda ĉambro kaj malferminte ĝin cedis iom flanken, por ke la monaĥino povu oportune eniri.

Senparole la monaĥino antaŭeniris kaj transpaŝinte la sojlon ŝi eniris.

La pordo senbrue fermiĝis post ŝi.

Senvole ŝi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj. Ekventumis ŝin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso, rezina ligno, freŝa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu preskaŭ narkotizas...

Ŝi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj, tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron en la najbaran ĝardenon, kie ĵus oni vidas sole mallumajn konturojn de larĝbranĉaj arboj.

Meze de la salono estas katafalko, sur ĝi malfermita ĉerko kaj en ĝi la kadavro en blanka virina vesto.

Ambaŭflanke de la ĉerko antaŭe malsupren pendinta neĝoblanka longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime ŝajnas, kvazaŭ ĝi estus kovrita per maldika tavolo de ĵus falinta neĝo.

Antaŭ la ĉerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda krucifikso en la mezo; sur ambaŭ flankoj brulas po ses grandaj vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj kuŝas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun blankaj rubandoj, antaŭe staras nigre tegita preĝbenketo kun la apogpupitro — ĉio estas tiel simpla, eĉ ordinara, kiel ĉiam en la funebraj salonoj de pli riĉaj familioj.

Sed al ĉio ĉi la monaĥino dediĉis preskaŭ nenian atenton.

Ŝia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pargeta planko.

En la ĵus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, ĉio en la salono posedas ian monaĥeje poezian aspekton — funebre malĝojan, malafablan, preskaŭ frostosentigan.

Post momento la monaĥino levis la kapon, kvazaŭ ia neatendita penso estus trakurinta ŝian animon kaj per unu ekmovo de la dekstra mano levis la densan vualon de la vizaĝo.

Ŝi estas knabino ĉirkaŭe dudek kvinjara kun neesprimebla mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaŭ infane agrabla kaj simpatia vizaĝo.

La densa nigra hararo estas glate kombita malantaŭen, pro tio la bele eliĝanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras; la glataj vangoj apenaŭ tuŝitaj de facila nuanco de l' ruĝo; la mallarĝaj pli maldolĉe kaj dolore ol severe kunpremitaj, sed ĝis nun freŝaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen iel rezistema mentono kaj antaŭ ĉio la ekstreme densaj kaj longaj okulharoj, sub kiuj kvazaŭ tra la densa vualo lumas brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj — ĉio havas ĵus aspekton de rigideco.

En tiu ĉarma kaj simpatia vizaĝo ne moviĝis eĉ unu muskolo dum kelke da sekundoj; ŝajnis, kvazaŭ estus staranta ĉi tie statuo el karara marmoro.

Sed post momento ŝi denove eksvingis la dekstran manon kaj denove mallevinte la vualon ŝi faris kelke da paŝoj antaŭen ĝis la preĝbenketo antaŭ la katafalko, kie ŝi haltis.

Momenton ŝi staris senmove, kvazaŭ en embarasoj, kion fari.

Ŝia rigardo kelkafoje leviĝis kaj transflugis timeme la malfermitan ĉerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj konturoj de la kadavro, ĝi ĉiam haltis fikse sur unu hazarda punkto de la pupitro.

Post kelke da minutoj la monaĥino fine moviĝis. Apoginte la dekstran manon sur la pupitro, ŝi levis per la maldekstra mano la jupon kaj genuis en la preĝbenketo, poste ŝi faris la signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove restis sen movo kiel statuo...

En la salono regas profunda, preskaŭ sankta silento. Sole periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaŭ estus diskrevinta aerbulo.

La monaĥino estas enprofundiĝinta en la preĝo.

Unue ŝi preĝis mallaŭte, ŝiaj lipoj movadis sin apenaŭ rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo ŝi preĝas en la animo...

Dume ekstere preskaŭ tute noktiĝis; la funebra salono en la flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan, sed tiom pli malĝojan. Sed la monaĥino ne rimarkis tiun ŝanĝon, Kun la rigardo fiksita sur unu punkto de l' pupitro ŝi daŭrigas la preĝojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo, rifuĝanta en la pensoj ĉe la nekonata nesuperebla estaĵo kun la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo, kiu ĵus estas forlasinta ĉi tiun mondon.

Ŝi preĝas la preĝon por la mortintoj. Ŝi preĝas ĝin unuafoje, duafoje, triafoje — ŝi preĝas en la tomba silento kvaronon da horo — duonon da horo — tri kvaronojn da horo — Subite ŝi estas interrompita.

La tomba silento estas ĉesigita de modera ekbruo en la antaŭĉambro, tra kiu ŝi estis enirinta ĉi tien, kvazaŭ iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaŭ la personoj en la antaŭĉambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste eksonis el la antaŭĉambro mallaŭtigata, singulta plorado, interrompata sole de izolitaj pli laŭte parolataj vortoj.

La monaĥino estis interrompita en la preĝado sole dum kelke da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto ŝi daŭrigis duonlaŭte la preĝadon; sed malgraŭ tio ŝi ekaŭdis ne sole izolitajn, pli laŭte parolatajn vortojn, sed ankaŭ tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn.

"— Ah, bedaŭrinda infano!" estis aŭdata klara, sed iel pene mallaŭtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraŭ hieraŭ matene mi — oh, tio estas terura, terura —"

"— Nu, mi antaŭvidis tion" — intermetis post la momento alia voĉo, ankaŭ klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja, ke —"

Paŭzo — plorado kaj ĝemado iom pli mallaŭta; sed la interparolo estas ankoraŭ pli mallaŭtigata, oni aŭdas sole izolitajn vortojn:

"Ah, tial, tial — malfeliĉo — kiu povas antaŭvidi tion — kaj tiel neatendite —"

Kaj denove pli longa paŭzo — la plorado ŝanĝiĝas en plendan, ŝiratan ĝemadon.

Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaŭ kiu ĵus preĝas la genuanta monaĥino. La monaĥino komprenas tion kaj senvole, eĉ kontraŭ ŝia volo altrudas al ŝi la demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Ĉu li estis juna, maljuna, malfeliĉa?"...

Sed ŝi mem ne respondas tiujn demandojn, ŝia animo estante de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove enprofundiĝas ankoraŭ pli en la preĝon.

Subite estis aŭdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj frazoj: tiun ĉi fojon parolas la ĝema voĉo, kredeble tiu, kiu antaŭ la momento ĝeme ploris...

"— Ah, mi restos ĉiam — sinjorino — danka al vi... Mi ne povas, mi ne devas ĉi tie — Kien mi rifuĝus? — Ĉi tie mia koro — pro la doloro — Ne, ne — mil dankojn — ke mi povos ĉe vi la nokton — Oh, mia koro — kvazaŭ la ponardo ĝin —"

Kaj la voĉo enhavas tiom da impresplena kortuŝo, ke ankaŭ la monaĥino, ĝis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al ŝi, kiuj estas trafitaj de la malfeliĉo.

Senvole en ŝia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato kun la preĝo kaj transiĝas al la objekto, por kiu ŝi preĝas. Estas al ŝi mole, preskaŭ elegie.

Ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝia koro komencus degeli — kaj kontraŭ ŝia volo altrudas sin al ŝi la pensoj tute mondaj...

Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj mallaŭte parolataj vortoj estas vortoj de la preĝo; sed ŝia spirito rondas jam, kompreneble ankoraŭ malproksime kaj alte, super la objekto de la preĝo.

Jen ŝi ekpensas, ke ŝi genuas antaŭ la kadavro de juna knabino, jen denove, ke antaŭ la kadavro de maljuna sinjorino, kiu mortis de la marasmo; sed tuj denove laŭ la aŭditaj fragmentoj ŝi opinias, ke ĝi estas virino en la plena, viva forto, kiun trafis ia granda malfeliĉo...

Foje ŝi eĉ levis la rigardon kvazaŭ alforĝitan al unu punkto de la pupitro por rigardi en la ĉerkon; sed la ĉerko estis tro alte sur la katafalko — ŝi vidas nenion krom la antaŭo de la ĉerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaŭ flankoj arĝentajn rondojn — kaj ŝia rigardo fiksas denove sur la sama punkto, sur kiu ĝi estis antaŭe fiksita...

Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monaĥino sole zumanta muĝo, el kiu sole periode pli laŭte eksonas iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj »ah«, »oh«... En la antaŭĉambro oni interparolas pli seninterrompe ol antaŭe kaj ankaŭ kun la doloro almenaŭ proporcie moderigita.

Sed ĵus tiu ĉi muĝanta, mallaŭtigata interparolo per siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraŭ pli la atenton de l' monaĥino.

Senvole ŝi aŭskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu nomo ĝuste esprimus ŝian spiritan staton...

Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj la mallaŭte parolataj vortoj de la preĝo estas aŭdeblaj: tamen ŝia orelo estas streĉita. Nun ĉiu klara frazo, eble ankaŭ ĉiu vorto naskus en ŝia animo resonon kaj eble ankaŭ imagon havanta nenion komunan kun la preĝo, kiun ŝi ĵus diras.

Tamen en la antaŭĉambro oni faras kaj parolas nenion rimarkindan; la unutona muĝo fine lacigas kaj la monaĥino denove enprofundiĝas kun la tuta pieco en sian preĝon.

Subite eksonis el la antaŭĉambro tiu ekstra, konata ekbruo, kiam kelke da personoj stariĝas de la tablo kaj pretiĝas por foriri.

Izolitaj frazoj estas parolataj pli laŭte; oni aŭdas la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto proksimiĝas —"

Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono kaj premis ĝin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom malfermiĝis.

La monaĥino aŭdis nun la parolon tute klare.

"Mi devas, mi devas ankoraŭ unufoje vidi ŝin," parolis la klara soprano. "Mi tiel amis ŝin kaj ŝi — ah, ŝi estis eksterordinara estaĵo... Ŝi sole ridis! Ankaŭ ŝia frunto kaj la mentoneto ridadis, kiam eksonis ŝia sonoranta voĉo... Ŝi estis vera koboldo —"

"Sed tamen ŝi estis periode tiel malĝoja, tiel melankolia!" intermetis la pli malmola voĉo iel admone. "Ŝia konduto ŝajnis al mi ĉiam stranga. Tiuj subitaj ŝanĝoj de l' gajeco en la melankolion aŭ de l' silentemo en la ĝojantan petolemon antaŭdiradis nenion bonan. Mi estis preskaŭ konvinkita, ke tiun bonan animon turmentas io, kion ŝi kaŝas antaŭ la tuta mondo... Ĝis fine —"

"Oh, tiu bona, dolĉa animo!" ekĝemis la plenda voĉo neniiganta eksplodon de la ploro.

"Kaj hieraŭ, kiam ŝi alveturis kaj ĵetinte sin al mia kolo kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremiĝis mia koro de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!" ŝi ĝemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke mi alveturas — mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos vin — neniam! — Ĉu vi komprenas?... Postmorgaŭ matene alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze ĉio laŭ la deziro de l' gepatroj estos finita —"

La monaĥino aŭskultis ĉiam pli atente. De tiuj kuneligitaj kaj klare parolataj vortoj ŝi estis tute interrompita en la preĝado. Senvole ŝi turnis iom la kapon al la pordo; sed vidante tie neniun ŝi denove fiksis la rigardon sur la pupitron.

Dume la plenda voĉo en la antaŭĉambro daŭrigis: "Kompreneble mi konjektis, ke ŝi parolas pri sia edziniĝo kaj pro tio mi ridis. Mi eĉ ne sonĝis pri tio, ke ŝi okupas sin pri tiel terura penso — kaj dume — Oh! Tio estis terura momento, kiam mi eniris hodiaŭ matene en la salonon... Ŝi sidis sur la kanapo vestita en sia blanka edziniĝa vesto, kiun ŝi estis alportinta... Ŝi sidis apogante la kapon per unu mano, la dua estis premita al la koro. Ŝajnis al mi, ke ŝi rigardas min — iel fikse, per kvazaŭ eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Ŝi ne respondis. Mi aliris rapide kelke da paŝoj pli proksimen kaj restis rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaŭ vitraj — la vesto sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al ŝi mi metis la manon sur ŝian frunton... Ĝi estis jam malvarma kiel la glacio..."

Kaj denove eksonis el la antaŭĉambro la ĝema, poste daŭra ploro...

Dum kelke da minutoj la monaĥino aŭdis nenion krom tiu ĉi stranga, perforte mallaŭtigata ploro... Antaŭ ŝia spirita rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn ŝi ĵus aŭdis, bildo ĉiam pli klara, kvazaŭ elstaranta el la nebulo.

Nur nun ŝi komprenis, por kiu ŝi venis preĝi: por bedaŭrinda, treege bedaŭrinda estaĵo, kiu memmortigis sin — por la junulino, ĝuste por la fianĉino, kiu el la nekonataj kaŭzoj sole kelke da horoj antaŭ sia edziniĝo perforte finis sian vivon...

Kaj ŝi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun la mieno de neesprimebla maldolĉo en la pala, bela vizaĝo. Ŝi vidis la nigrokulan, nigraharan fianĉinon kun nigraj okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj molaj ĉerizaj lipoj... Ŝi vidis staturon kaj vizaĝon tute nekonatajn — bildon tute hazardan...

Ŝi ektremis, profunde en sia animo. La frosto trakuris ŝiajn membrojn; sed tuj poste ŝi sentis, ke la sango ruĝigas ŝiajn vangojn...

Ŝi sentis sin premita kaj malĝoja — kaj eble ankaŭ la larmo enŝteliĝis en ŝian okulon, se ŝi povus daŭrigi sian meditadon.

Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antaŭĉambro la sama perforte mallaŭtigata, ĝema voĉo, kiu rakontis antaŭe tiel simple kaj tamen tiel kortuŝe.

"Kaj morgaŭ matene alveturos la patro kaj la patrino! Oh — kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino ŝiros siajn harojn, la patrino amis ja ŝin kiel pupilon de sia okulo; la patrino malesperos..."

"Sed kiu estas kulpa je ĉio ĉi?" intermetis poste tiu klara soprano, kiun la monaĥino estis unue aŭdinta el la antaŭĉambro.

"La fianĉo devenas ja de riĉa kaj ordema familio kaj entute estas ĉarma kaj brava junulo..."

"Vere, vere," ekĝemis respondante la plenda voĉo kaj mallaŭte aldonis ion, kion la monaĥino ne aŭdis.

Poste la personoj en la antaŭĉambro restis silente dum kelke da minutoj kvazaŭ en embarasoj, kion fari. Subite eksonis mallaŭta muĝo kaj tuj poste estis aŭdata mallaŭtigata voĉo, kiu ĝis nun ankoraŭ ne parolis:

"Ah — ni ne interrompos la estimindan fratinon![2] Volu do eniri!"

Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, ŝtelirante, kvazaŭ timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris la virinoj kaj la knabino, kiun la monaĥino estis jam vidinta, akompanataj de la sinjorino en plej bona aĝo.

La monaĥino, kiu aŭskultis atente kaj kun levita kapo antaŭ la malfermo de la pordo, aŭdinte la ekknaron de la pordo rapide mallevis la kapon kaj volis denove preĝi.

Sed estis neeble preĝi. Mallaŭte la vortoj fluadis de ŝiaj lipoj, sed la animo estis ekscitita...

Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo la koro kunpremiĝas kaj denove larĝiĝas...

Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimiĝis la irintaj virinoj al la ĉerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon, per kiu la vizaĝo de la kadavro estis kovrita.

La monaĥino tamen ne levis siajn okulojn; sed ŝi sentis, kio ĵus okazas...

Kaj tiu sama vizaĝo, kiun ŝi havis antaŭ la momento en sia penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaŭ ŝia spirita rigardo, kvazaŭ ŝi efektive rigardus en la ĉerkon.

Ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas ĉiun bluan vejneton en la pala vizaĝo, ke ŝi vidas ankaŭ sub la longaj okulharoj malforte brilantan pupilon...

Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento. Neniu moviĝis, neniu ekparolis; ankaŭ la sinjorino, kiu antaŭe senĉese ĝemis, restis senmove, kvazaŭ ŝia nemezurebla doloro subite estus ŝtoniĝinta.

"Kvazaŭ viva, kvazaŭ viva!" mallaŭte diris fine apenaŭ aŭdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaŭ viva — kaj tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la ĝema voĉo, denove ekploranta.

Kaj post la momento daŭrigis tiu voĉo:

"Kaj tien ĉi — sur la vundon en la koro — mi metis laŭ ŝia deziro ŝian lastan leteron, en kiu ŝi adiaŭas la patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon — la leteron, en kiu ŝi petas de ni ĉiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu ŝin en la ĉerkon en tiu sama edziniĝa vesto, en kiu ŝi mortis kaj sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu ŝi adiaŭas nin..."

La monaĥino ĉesiginte la preĝadon aŭskultas atente, eĉ avide.

Ĉiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas ŝin froste kaj tamen varmegigante ŝin. Ŝi ektremis kaj tuj poste ŝi sentas, ke ŝia sango kuras pli rapide el la kapo al la koro kaj returne...

La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete ruĝiĝis, la okuloj fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekiĝas... Senvole ŝi levas iom la kapon...

En tiu momento unu el la virinoj apud la ĉerko ekĝemis:

"Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!"

Kaj la alia ankaŭ mallaŭte aldonis:

"Kaj tamen estas nenia helpo — nenia, nenia helpo!" Kaj denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de l' singulta ĝemado de la sinjorino, kiu antaŭe pli longe rakontis.

"Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona aĝo, kiun la monaĥino ĝis nun ne estis vidinta. "Ni devas forlasi ŝin — ni devas lasi ŝin sola ĉi tie!"

La singlute ĝemanta sinjorino denove daŭre kaj konvulsie ekploris...

"Adiaŭ, adiaŭ — dormu dolĉe — animo kara — plej kara!" ŝi ĝemis. Poste ŝi kliniĝis super la ĉerko, dum kelke da sekundoj fikse rigardis la vizaĝon de l' kadavro, kaj kliniĝinte ankoraŭ pli ŝi kisis ĝin sur la glacimalvarman frunton...

Rektiĝinte, ankoraŭ momenton ŝi rigardis la kadavron.

La ceteraj — laŭvice — alproksimiĝinte al la ĉerko, faris signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la kadavro.

La monaĥino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio ĵus okazis, sed ŝi vidis nenion — ŝiaj malsekaj okuloj estis nedeturneble fiksitaj sur la antaŭo de la ĉerko.

La singulte ĝemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaŭ ŝtoniĝinta apud la ĉerko, subite kliniĝis kaj ĵetinte la blankan gazon sur la vizaĝon de la kadavro, deturnis sin de la ĉerko.

Vidinte tion la ceteraj sekvis ŝin. La jupoj frote ekbruetis — kaj la virinoj denove tiel mallaŭte, kiel ili estis enirintaj, forlasis la salonon.

La monaĥino restis sola.

En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ia ŝarĝo estus defalinta de ŝia brusto. Ŝi ekrigardis al la pordo kaj vídante, ke ĝi estas fermita, levis la kapon ankoraŭ pli alte ol antaŭ la momento. Ŝia rigardo timeme kaj malkuraĝe rondiris en la funebra salono.

Ĉio estis ĉi tie ĵus tia kiel antaŭe, antaŭ ol la virinoj eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktiĝis, kaj pro tio ĉio en la salono en la flaveta lumo de l' modere flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj samtempe malpli malĝojan ol antaŭe, kiam la vespera duonlumo enpenetradis ankoraŭ en la salonon.

El la antaŭĉambro eksonis ankoraŭ kelkafoje ĉi tien la rapidaj, sed mallaŭtigataj malgrandaj paŝoj, akompanataj de ĥaosa muĝo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretiĝas por foriri. Periode estis ankaŭ aŭdata iu, ankaŭ mallaŭtigata vorto aŭ fragmenta frazo; sed ĉio kuniĝadis en ĥaoson de muĝe krakantaj kaj frapantaj sonoj.

Subite la mallaŭtigata bruo kaj muĝo silentiĝis; sed tuj poste estis aŭdataj paŝoj de kelke da personoj, poste ekknaro de la pordo kondukanta el la antaŭĉambro al la vestiblo — fine la muĝo malproksimiĝas ĉiam pli kaj pli. Sed antaŭ ol ĝi tute ĉesis, ankoraŭ unufoje estis aŭdataj la proksimiĝantaj paŝoj... Apud la pordo de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon sur la anson turnis grince la ŝlosilon en la seruro.

La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monaĥino kvazaŭ maldolĉa riproĉo; sed malgraŭ tio ŝi ne moviĝis, sed avide aŭskultis...

Post la ekgrinco de la ŝlosilo estis aŭdataj rapide malproksimiĝantaj paŝoj, poste pli mallaŭta fermo de alia pordo kaj denove, sed jam apenaŭ aŭdebla ekgrinco de la ŝlosilo, poste ekregis silento —

Ĉion ĉi, kion ni ĵus mallonge estis skizintaj, aŭskultis la monaĥino kun la eksterordinara atento. Ŝi ne preterlasis eĉ la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon — ŝia aŭdsento estis streĉita kaj pro tio ŝia atento iom deturnita de la objekto, kiu antaŭe ekscitis ŝin.

La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj ŝi atentis la muĝon kaj bruon en la antaŭĉambro, preskaŭ tute ŝi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la antaŭan palecon kaj la malsekiĝintaj okuloj la antaŭan arde pian trankvilon.

Dum kelke da minutoj ŝi restis senmove, kaj samtempe ankaŭ sen pensoj kaj rememoroj. Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus preĝinta en la preĝejo la lastan preĝon kaj ankoraŭ genuas — estante en embarasoj, ĉu leviĝi aŭ ankoraŭ preĝi.

Ĉirkaŭe regis profunda silento, sole periode interrompata de modera, apenaŭ aŭdebla ekkrako de iu vakskandelo.

Sed tiu silento ŝajnas nenial stranga al la monaĥino. Turninte la kapon ŝi mallevis ĝin kaj denove fikse rigardis la pupitron antaŭ si kaj havante ankoraŭ la manojn kunmetitajn — ŝi denove komencis preĝi.

Ŝi preĝas en la animo la preĝon por la mortintoj — la preĝon plej konatan. Sed ŝi preĝas iel mekanike, ŝi pensas pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta...

Sed malrapide revenas la antaŭa ardo kaj fervoro. Ŝia tuta animo preĝas...

Ŝi preĝas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da horo, ne ĉesante preĝi eĉ unu momenton kaj ne malstreĉante almenaŭ iomete siajn pensojn... Subite ŝi estis interrompita en la preĝado. De proksime, kredeble de la proksima preĝejturo eksonis surda sono de la horloĝo.

La monaĥino ĉesinte en la preĝado levis iom la kapon kaj kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn.

Ekbatis la dekunua.

La lasta sono estis treme soninta kaj ĉirkaŭe ekregis denove profunda silento.

La interrompita monaĥino vane penas enprofundiĝi denove en la preĝon. Mallaŭte ŝi parolas la vortojn de la preĝo; sed dume ŝia animo meditas, ĝis fine la meditado tute venkas.

Ŝi meditas pri la lastaj aferoj de la homo — pri la morto, la mistera, ĝis nun de neniu solvita enigmo — pri la vivo postmorta: pri la feliĉo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj...

Ŝi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas al la »larma valo« — al la turmentoj kaj doloroj teraj, al la stranga, tre stranga miksaĵo de ĝojaj, malĝojaj kaj doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«.

Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolĉan — kvazaŭ kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj aŭtopsioj falas en la animon... Antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta monaĥino tremetas kvazaŭ en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino en la ĉifonoj kaj kun la okuloj sange ruĝaj de ploro, jen kaduka maljunulo ŝanceliranta laŭlonge la muro, jen denove iu ĉarma staturo en la reĝa vesto kaj tuj denove io, kvazaŭ kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo...

Post la momento la atmosfero ŝanĝiĝas.

La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heliĝi, kvazaŭ kiam ĝi forkuras antaŭ la eliranta suno. La krepusko fariĝas malrapide ruĝeto... La ruĝeta nebulo disiĝas kaj antaŭ la spirita rigardo de l' meditanta, ĝuste reveme profundiĝanta monaĥino staras tute klara kaj plastika ĉarmoplena bildo.

Lazura ĉielo arkiĝas super la ĉarmoplena, paradiza ĝardeno, plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaŭ tiaj plejparte palmaj arboj.

Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altaĵoj kovritaj de l' arbaroj. Tie ĉi kaj tie de la rokoj saltas torentoj — sub la rokoj larĝiĝas verdaj herbejoj, tra kiuj serpentumas flavaj vojetoj.

Ĉio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta...

Dum kelke da sekundoj la ĝardeno estas senhoma, senbesta... Subite ĝi viviĝas... La homoj kaj la bestoj ĉiuspecaj promenas trankvile sur la vojetoj aŭ ripozas sur la herbejoj.

Jen juna ĉarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas apud la piedoj de l' blondhara bubeto; ĉi tie la cervo, urso, kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super ili rondflugas aglo super la amaso da neĝoblankaj kolomboj.

En kelke da minutoj kelkafoje ŝanĝis la kara kaj alloganta bildo sian fizionomion. La stafaĝo restis tiu sama, sole la aro da homoj kaj bestoj senĉese ŝanĝiĝis.

Kaj mirinde — la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj, kvazaŭ la paco ŝtoniĝus sur iliaj vizaĝoj...

Ĉiu, ĉu la maljunulo aŭ la junulo, ĉu la viro aŭ la virino en la tuta forto de la vivo, ĉu la infano apenaŭ elirinta el la lulilo — ĉiu ŝajnas nemezureble feliĉa kaj kontenta...

Estas nenia dubo, ke la monaĥino anime enprofundiĝis en la paradizajn ĝojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto; sed ŝia modera, malelasta fantazio sciis elsorĉi al ŝi sole la bildon plej simplan, plej primitivan...

Estis al ŝi ĝoje kaj agrable; sed tamen ŝi sentis ian premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaŭ ian trompiĝon. Ŝi ne komprenis la kialon; ia dolĉa melankolio ekregis ŝin simile kiel la feliĉan homon, kies animon trakuras la penso, ke li ne estas izolita kun sia ĝojo kaj feliĉo...

Subite ŝajnas al ŝi, ke en la malantaŭo de la belega ĝardeno vidiĝas ĉiam pli granda perspektivo — kaj plej malproksime — ŝi vidis konatan, tre konatan pejzaĝon: simplan vilaĝon kun ia simpla preĝejeto kaj ne malproksime belan bienon.

Senvole ŝi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon. Ŝia vizaĝo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la kontentiĝo — antaŭ ŝia spirita rigardo elsaltas la bildo de l' naska vilaĝo...

Ŝi vidas la patron, la sanegan, rideman, ruĝvangan viron — ŝi vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno de l' delikata boneco — ŝi konjektas vidi ankaŭ sin mem unue kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon...

Kaj antaŭ ŝia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la alian. Jen ŝi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud la tablo kun la patrino — jen ŝi mem sidas sur la genuoj de la patrino, karesas kaj kisas ŝin kaj tuj poste ŝi kuŝas en sia infana lito aŭskultante, kion la patro kaj la patrino rakontas.

Ŝi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, ŝi rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj el la aĝo pli posta, ŝi rememorigas sin pri la lernejo kaj la kunlernantinoj, pri la maljuna instruisto kaj la multo, multego da personoj kaj momentoj — entute simplaj, preskaŭ ordinaraj, sed tamen karaj.

Subite elsaltis antaŭ ŝi la bildo treege alloganta, kiam ŝi en la vilaĝa veturilo kiel maturiĝanta knabino proksimiĝis kun la patrino al Praha por tie ĉi eniri en la edukinstituton kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata Praha, ĵus dronanta en la ruĝa brilo de l' subiranta suno...

Sed tiu bildo rapide cedas antaŭ la bildo alia: ŝi vidas sin mem en la pensiono — ŝi vidas siajn novajn kunulinojn — ŝi vidas ankaŭ tiun, kiun pli poste ŝia koro tiel amis kaj kiu fariĝis ŝia plej fidela amikino; la gracian, rideman blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun glataj ruĝaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda, senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans ĉiujn eblajn rifojn de la vivo.

Ŝi vidas ŝin kvazaŭ staranta antaŭ si — tiel klare, tiel plastike...

Oni ne povas imagi al si, kian inklinon ŝi sentis al ŝi, kiel ŝi amis ŝin. La plej varma amo fratina ne povas esti pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaŭ senĉese sub unu tegmento, en unu ĉambro kaj tre malofte ili disiĝis sole por kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu antaŭ la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu animo.

Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis kaj revis interŝanĝante ĉiutage siajn revojn kaj dezirojn, ĝojante je la estonteco kun la plej ĉarmaj esperoj...

Multo, multego da tiuj ĉarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris nun la animon de l' monaĥino —

Subite ŝanĝiĝas ŝia mieno — la rideto de l' kontentiĝo en la momento ŝanĝiĝis en la malgajecon, preskaŭ en la maldolĉon: ŝi konjektas vidi sian kunulinon feliĉa...

Ŝi vidas ŝin sidanta apud la lulilo de l' propra infano —

Sed tuj poste denove ŝanĝiĝas la mieno de l' monaĥino: la mieno de l' maldolĉo transiĝas en la mienon de l' rezignacio — sed tuj poste ŝia vizaĝo vidigas la mienon neesprimeble maldolĉe doloran...

Antaŭ ŝia spirita rigardo ekaperis kvazaŭ timema ombro la staturo de l' pala, serioza studento —

Tiu imago sufiĉis, por ke la panoramo de la bildoj elsorĉitaj de la fantazio haltu...

La monaĥino ne povis rezisti ian strangan senton de l' ekfrosto. Ŝi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte la vualon komencis laŭte preĝi, kvazaŭ ŝi volus forpeli la teruran ombron, kiu ĵus estis trakurinta ŝian animon, la ombron fatalan, kiu estis la ĉefa kaŭzo, kial ŝi por ĉiam adiaŭis la mondon kaj ĝiajn plezurojn, eĉ tiujn dolĉajn revojn, kiuj tiel feliĉigis ŝin ankoraŭ antaŭ ne multaj jaroj...

Ŝi perforte devigas sin al la preĝo.

La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu ŝi ĉiam antaŭe enprofundiĝadis en la meditadon pri la mistera estaĵo, tute mankas al ŝi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto, preteriras antaŭ ŝi ĉiumomente ŝanĝante sian formon kaj vidiĝante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume senĉese terurigante ŝian animon.

Ŝi preĝas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo...

Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli potenca ol la preĝo.

Malrapide fariĝas la imago pli klara, pli preciza, ĝis fine denove staras antaŭ ŝia animo tiu sama pala, serioza, juna viro, kiu estis interrompinta ŝin en la revema enprofundiĝo...

Ankoraŭ momenton ŝi provas preĝi; sed la pensoj kaj rememoroj ĉirkaŭflirtantaj la palan studenton ĉiam batalas por sia rajto... Post ne longe la monaĥina kontraŭ sia volo ĉesas preĝi — la rememoroj denove okupas ŝian animon...

Ŝi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja posttagmezo, kiam ŝi, revenante kun sia nedisigebla kunulino el la preĝejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaŭ la preĝeja pordo...

Ŝi rememorigas sin pri tio, ke estis al ŝi tiam iel strange — ke li senĉese okupis ŝian penson, ke pli poste ŝi sonĝis pri li, unuvorte, ŝi rememorigas sin pri ĉiuj dolĉaj kaj konataj detalaĵoj, en kiuj manifestas la naskiĝanta unua amo.

Dum kelke da momentoj ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝi denove sentus emon al la vivo — kvazaŭ ĝis nun ŝi vivus tiel, kiel ĉi tiam...

Subite aperas en ŝia penso bildo alia.

Ŝi sidas mano en mano kun sia kunulino sub larĝbranĉa kaŝtano en la ĝardeno de l' pensiono... Estas aŭtuna vespero — la luno preskaŭ plena — ĉirkaŭe sankta silento...

Ili rakontas, pli ĝuste ili parolas silente, sed ĉiumomente unu aŭ la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis eĉ unu fojon, ili ne ekŝercis eĉ unu fojon — ambaŭ estas ĉiam pli silentemaj, ĝis fine ambaŭ kelkan tempon silentas...

Subite la kunulino stariĝis kaj ĉirkaŭpreninte ŝian nukon fikse ekrigardis ŝiajn okulojn...

"Berto!" ŝi diris mallaŭte per la tremanta voĉo.

"Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaŭ mallaŭte.

Henjo silentis ankoraŭ momenton kaj poste per la premita, interrompata voĉo komencis konfesi...

Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj ŝi rakontis, kiam kaj kiamaniere komencis ĝermi la amo en ŝia koro — poste ŝi komunikis la tutan serion da detalaĵoj, kiuj klare pruvis, ke ŝia amo trovis eĥon en la animo varme, arde amata.

Berto, estinte interrompita en la revema enprofundiĝo, aŭskultis komence kvazaŭ apatie; sed baldaŭ la rakonto de l' kunulino ekinteresis ŝin.

Ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ŝi estus aŭskultanta sian propran animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolĉan premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj ĉesigis la trankvilon de Berto. Ŝi sentis tiel neesprimeble dolĉan doloron, tian freŝan esperon, kvazaŭ atendante, ke la plenumo de ŝia plej varma deziro estas tute certa.

Fine Henjo nomis la objekton de sia amo...

La spiro de Berto haltis, ŝia brusto konvulsie kunpremiĝis, la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango leviĝis al la kapo. Perforte ŝi kunpremis la lipojn por neniigi la ekĝemon aŭ la ekkrion...

Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis kvazaŭ idolo de Berto...

La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en la pli malfrua aĝo kompate ridetante transiras al la tagordo, tute dispremis Berton...

Vane kun la streĉado de ĉiuj siaj fortoj ŝi penis neniigi sian maltrankvilon, ĝuste la plej fortan animan uraganon, kiu tiel subite atakis ŝin.

Ŝi aŭskultis ankoraŭ momenton, poste eksaltis kun la mallaŭtigata ekkrio, ekŝanceliĝis kaj denove falinte sur la benketon ŝi kovris la vizaĝon per la ambaŭ manoj kaj daŭre ekploris — Henjo penis trankviligi ŝin. Ŝi demandas la kaŭzon, insistas, petas — ĉio estas vana...

Berto silentas kiel tombo; ŝi ne malkovris la dolĉan sekreton de sia koro...

De tiu momento ŝi suferis nemezureble kiel ĉiu, kiu ne volas aŭ ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo — kaj ŝi ne povis, ne devis ilin konfesi...

Melankolio ekregis ŝian tutan animon. La mondo estis indiferenta al ŝi; ĉio, kion ŝi ekvidis, fariĝis malagrabla al ŝi — ŝi vivis sole por siaj malĝojaj revoj kaj ankaŭ por tiaj rememoroj.

En la unua tempo iafoje ŝi havis okazon vidi la nemezureblan feliĉon de sia amikino...

Ofte ŝi aŭdis ŝin rakonti pri li, ofte ŝi vidis ŝin kun li, iafoje ŝi eĉ parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj vortoj...

Sed ŝi treege suferis en tiuj ĉi kelkaj momentoj; kaj tio estis la kaŭzo, ke ŝi fine serĉis la rimedon kontraŭ sia anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la rompita koro al la gepatroj en la naskan vilaĝon.

Ĉi tie ŝi vivis preskaŭ en la tuta izoleco for de la mondo kaj ĝiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundiĝo en la rememoroj estis al ŝi la plej karaj; ŝi vivis kiel »sanktulino«...

En la unua tempo ŝi interkorespondadis kun la feliĉa amikino.

La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaŭ per la sango de la koro, disŝiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino respondadis ilin ĉiam kun la senekzempla abnegacio...

Henjo pentris ofte sian feliĉon per tiel vivaj koloroj, ke la okulo de Berto pleniĝis per la larmoj dum la legado kaj multafoje ŝi devis ĉesigi la legadon, antaŭ ol ŝi venis al la fino de la letero.

Sed tamen — kiel ofte okazas en la vivo — ambaŭ amikinoj en la unua tempo interkorespondadis sufiĉe ofte; pli poste ili iom laciĝis en la korespondado kaj post tri aŭ kvar jaroj tute ĉesigis ĝin.

La bedaŭrinda, malfeliĉa Berto restis tute sola kun sia doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per ĉiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel freŝan kaj sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado estis vana. Ŝi aŭskultis trankvile ĉiun kaj ĉiam maldolĉe ridetante nee ekskuis la kapon...

Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturiĝis en ŝia animo la intenco tute disiĝi de la mondo.

Kaj kiam ĝi estis maturiĝinta, ĝi estis ankaŭ efektivigita: Berto eniris en la monaĥejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj post unu jaro fariĝis »fratino« Magdaleno —

La asketa vivo monaĥeja, kunigita kun la helpado al la mizeruloj, estis preskaŭ tute neniiginta ĉiujn pensojn pri la mondo ekstermonaĥeja; sed tamen ne povis la fratino Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, ŝin periode atakantajn.

Precipe dum la silentaj noktoj aŭtunaj, kiam la animo tiel volonte revas kaj meditas, kiam ŝi lacigita de la preĝado senvole enprofundiĝis en la rememorojn, kiam ŝi rememorigis sin pri la feliĉa amikino — en tiaj momentoj ŝi eksentis ĉiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon, multafoje eĉ trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran ektremon —

Kaj tio okazis ankaŭ nun, kiam ŝi, genuante unuafoje en sia vivo antaŭ la kadavro dum la silenta nokto aŭtuna, enprofundiĝis senvole en la rememorojn tiel, ke ŝi tute forgesis, kial kaj kie ŝi troviĝas.

Bildo sekvas bildon antaŭ ŝia spirita rigardo — jen ĝi estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en la formo de simpla silueto...

Subite ekstere leviĝis la vento kaj forte ekskuis la fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en ŝiaj meditemaj rememoroj.

Levinte la kapon ŝi timeme rigardis ĉirkaŭ si kaj nur post kelke da sekundoj ŝi tute rekonsciiĝis, kial kaj kie ŝi troviĝas...

Sed ŝi treege konsterniĝis rekoninte, ke ŝi ne trovas sin genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro por preĝi, sed ke ŝi sidas sur la ŝtupo, sur kiu ŝi antaŭe genuis, ke ŝi havas la manojn preskaŭ konvulsie kunpremitajn sur la genuoj kaj ke ŝi havis antaŭ la momento la kapon profunde mallevitan al la brusto...

Rekonsciiĝinte ŝi stariĝis kaj denove genuis, kiel autaŭe; ŝi denove kunmetis la manojn kaj komencis preĝi.

Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento ekstere denove leviĝis kaj ekfajfinte, kvazaŭ ie proksime la muŝo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la malproksimo perdiĝas la ekblekego de l' sovaĝa besto...

Tiu stranga kaj preskaŭ teruriganta sono ekscitis momenton la preĝantan monaĥinon.

Ŝi turnis malrapide la kapon al la fenestroj — ŝajnis al ŝi, ke tra la fenestroj ŝi vidas la stelojn brili sur la firmamento; sed la ruĝeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta de la vitro fenestra malhelpis la rigardon.

Momenton rigardas la monaĥino al la fenestroj. Jen ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ia flava lumo estus trakurinta antaŭ la fenestroj, simile kvazaŭ iu estus subite elirinta kun la lumo el la mallumo kaj tuj estinginta ĝin...

Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo leviĝis ekstere la ventego pli sovaĝe ol autaŭe kaj ekskuinte forte la fenestrojn, ĝis ili ektintis, malfermis unu el ili.

Malvarma, preskaŭ glacia vento turnis sin en la salono kaj ĉirkaŭblovis ankaŭ la fratinon Magdalenon. La kandeloj ekflagris, iliaj flamoj jen kuntiriĝis, jen denove eksaltis — la salono jen mallumiĝis, jen denove heliĝis...

La monaĥino mekanike stariĝis, levis la vualon kaj ŝteliralite alproksimiĝis al la fenestro, malfermita de la vento, por fermi ĝin.

En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton.

La monaĥino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis la vizaĝon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris en la ĉambron.

Ŝia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste sur la ĉerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj rubandoj de la florkronoj.

En la unua momento ŝajnis al ŝi, kvazaŭ ĉio ĉirkaŭ la ĉerko viviĝadus, eĉ — kvazaŭ la kadavro en la ĉerko kovrita per la blanka gazo ekmoviĝus.

Malgraŭ tio ŝi ne perdis la trankvilon, kun kiu ŝi antaŭe alpaŝis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro ŝi fermis ĝin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monaĥino haltinte denove ekrigardis al la fenestroj — post la momento ŝi ekaŭdis surdan bruon de malproksima ektondro...

Kelkan tempon ŝi staris kvazaŭ en embarasoj, poste turnis sin kaj ŝia rigardo fiksis sur la ĉerko. La vento estis iom levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj sur la brusto —

Nenion plu ŝi vidis ol du blankajn, kvazaŭ vaksajn manojn virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj kvazaŭ mistere efikas la monaĥinon: ŝia rigardo, kvazaŭ rigidiĝinta, estas fiksita sur ili.

Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En ŝia animo reviviĝas la imagoj, kiujn al ŝi elsorĉis ŝia fantazio dank' al tio, kion ŝi aŭdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraŭ kreskas, eĉ — en ŝia animo naskiĝas novaj bildoj...

En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento silentiĝis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antaŭe.

Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide proksimiĝas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba silento denove estas interrompita.

Rekte antaŭ la monaĥino eksonis modera ekkrako — kredeble la ĉerko...

La monaĥino ektremis.

Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj interrompas la daŭran bruon... Komencis forta pluvego...

La monaĥino momenton staras senmove; poste ŝia mano senvole apogas sin sur la pupitro — kaj la okulo estas denove fiksita sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro.

Ekstere la vento fajfas kaj bruas ĉiam pli daŭre. Periode atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas, kvazaŭ ili faladus sur la tintantan plataĵon horizontalan. Fulmo ĉiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro estas ĉiam pli brua.

Ŝajnas, ke la monaĥino havas nenian atenton por la furiozantaj elementoj.

Ŝiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la nigra kruceto, en ŝia animo naskiĝas io kvazaŭ peka scivolo.

"Kiu vi estas kaj kial — kial vi tiel subite disŝiris la fadenon de la vivo?" ŝi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna, gaja kaj ĉarma — kaj sur la rando de la tera feliĉo... kaj tamen, tamen — Oh, se mi almenaŭ povus legi la respondon sur via vizaĝo — sur viaj senbrilaj okuloj — sur via glacimalvarma mano!... Eble vi amis — arde, flame, pasie, freneze... Ah — jes, jes! Preskaŭ ŝajnas al mi, kvazaŭ mi envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo ĝis la fundo — morti en kelke da momentoj kaj mallonge post tiam, kiam vi estis elturninta sin el la ĉirkaŭpreno de la plej amata viro — oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la sorton, kiam la vivo treniĝas en la turmentoj animaj, kiam la korpa forto malrapide mortas, ĝis fine la homo pereas — de senfortiĝo..."

Subite ŝi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Ŝi ekpensis pri la postmorto. Senvole ŝi ektremis kaj cedis...

Ŝiaj okuloj estas ankoraŭ fiksitaj sur la blankaj manoj de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, ŝi malproksimiĝas de la pupitro mallaŭte sur la pintoj kaj post kelke da minutoj staras apud la ĉerko.

Ŝi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce metitajn manojn sur la brusto. Ŝi vidas sur ili bluajn vejnojn kaj sur unu fingro oran ringon...

En tiu momento falis ŝia rigardo sur la pli malhelan lokon sur la blanka vesto proksime de la koro — ŝi rekonis sangan makulon.

Denove ŝi cedis unu paŝon — ŝian animon trakuris la rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis adiaŭinta la siajn kaj kiu laŭ ŝia deziro estis metita sur la koron.

Sed ĵus sur la brusto estas ĝis nun metita la blanka gazo.

La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite ŝi decidis. Farinte unu paŝon al la ĉerko ŝi levis iom tremantan manon al la gazo kaj forigis ĝin.

La gazo sur unu flanko de la ĉerko falis — sed la vizaĝo de la kadavro estas ankoraŭ kovrita per la blanka gazo — la letero kuŝas sur la koro...

Estas videble, ke la vesto ĉirkaŭ la koro estis forte sangmakulita; — sed la monaĥino rimarkis sole kelke da malgrandaj makuloj ĉirkaŭ la letero metita sur la koro — aŭ pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aŭ pro tio, ke la vesto estis en la ĉerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu videblaj.

Kaj denove ŝi staris momenton senmove, kvazaŭ en embarasoj, ĉu forigi ankaŭ la gazon de la vizaĝo aŭ preni la leteron.

Fine ŝi decidis. Per firma mano ŝi levis la leteron, sub kiu aperis granda sanga makulo...

La monaĥino ektremis. Dum kelke da momentoj ŝi tenis la leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta mano malfaldis ĝin kaj komencis legi.

Ĝi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la skribado, ĉar kelkaj vortoj, eĉ tutaj frazoj estis preskaŭ nelegeblaj...

Ekstere furiozis la uragano ĉiam pli sovaĝe — dume la monaĥino pene legis la jenon:

"Kara patrino — kaj vi, patro — kaj vi, bona onklinjo!

Pro ĉio, kio estas kara al vi, pardonu min! —

Mi ne povis fari alimaniere!

Mi adiaŭas vin sen maldolĉo kaj sen riproĉoj. Mi ne riproĉas eĉ la patron, kiu laŭ sia opinio zorgante sole pri mia bono kaj feliĉo, estis destininta al mi la fianĉon, kiun mi tre ŝatas kaj estimas, sed kiun mi malgraŭ tio ne povas ami.

Mi estus nur ŝarĝo por li, — malvarma, glacia ŝarĝo, kiu nepre devus maldolĉigi al li la vivon kaj dum la tempo fari ĝin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaŭ li pardonu min.

Mi amis, kiel vi scias — varme, sincere, mi amis arde, flame, pasie, eĉ freneze...

Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio, ĵus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas fariĝi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita ekzisto — li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi sin homo, li — en la ĝusta senco de l' vorto forĵetis min de si — kiam mi falis sur la genuojn antaŭ li...

Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min! Mi ne povis fari alimaniere!

Kaj mi petas — insiste petas vin: Ĉio, kion mi konfesis al vi, restu por ĉiam sekreto!

Metu min, mi petas, en la ĉerkon en la sama vesto, kiun mi estus prenonta ĉe mia edziniĝa festo kaj kiu en kisos min anĝelo de la morto — kaj tiun ĉi leteron, en kiu mi ĉion konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro!

Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu antaŭ kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun mi estis adorinta, ankaŭ vidadis ĝoje — mi konjektas — eĉ amis — se vi rekontos Berton — komuniku al ŝi —"

Fratino Magdaleno ne povis legi plu.

Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al ŝi la manoj, dum la lego de la dua parto ŝiaj okuloj pleniĝis per la larmoj tiel, ke ŝi legis kvazaŭ tra la nebulo, dum la lego de la lastaj linioj la letero elfalis el ŝia mano.

Freneza, malespera ekkrio eliĝis el ŝia brusto. Ŝi ŝanceliĝis; sed tuj poste kvazaŭ rekonsciiĝinte ŝi levis la tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizaĝo de la kadavro estis kovrita.

Ŝi konvinkiĝis tute.

Ŝi ekvidis malvivan vizaĝon de sia estinta plej kara kunulino — ŝi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj, sed nun rigide eligitaj, kvazaŭ vitraj okuloj...

Ŝia spiro haltis, la brusto pene laboris; ŝia koro konvulsie kunpremiĝis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Ŝiaj okuloj pleniĝis per la larmoj...

Dum pli longa tempo ŝi ne vidis, nek aŭdis — ŝi staris apud la ĉerko kvazaŭ rigidiĝinta...

Ekstere furiozis la uragano kun neŝanĝita forteco. Blindigantaj fulmoj kruciĝas sur la firmamento, la bruegado de la fulmotondro ne ĉesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas kvazaŭ furiozanta maro — la fenestroj tremante tintas, la gutoj de la pluvo terurige tamburas — sed la fratino Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne aŭdas.

Ŝiaj vangoj brulas, de la larmoj superverŝitaj okuloj febre brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj...

Subite ekstere leviĝis la vento kun la triobla forteco. Ekĝeminte dolore, kvazaŭ la koro estus diskrevinta, ĝi ekbruis profunde, poste alpremiĝis al la fenestroj, ektintigis ilin kaj malfermis tiun saman kiel antaŭe. Forta glacimalvarma aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis sin ĉirkaŭ la ĉerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde kliniĝis, sed tuj denove ekflamis.

La ventego enblovis denove — pli forte ol antaŭe kaj estingis tri, kvar kandelojn...

La salono iom mallumiĝis. La monaĥino staras ankoraŭ kvazaŭ rigidiĝinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn kandelojn — la salono tute mallumiĝis.

La uragano furiozas kun ĉiam kreskanta furiozeco — sole la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj ĉio eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaŭ terurigan. Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas la rubandojn kaj la florkronojn — sole la fratino Magdaleno staras senmove.

Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta ektondro.

La fratino Magdaleno rekonsciiĝis el la agonia rigideco. En la momento de l' blindiganta ekfulmo ŝajnis al ŝi, kvazaŭ la kadavro estus duone leviĝinta en la ĉerko...

La monaĥino dolore ekĝemis kaj preninte la kapon per la ambaŭ manoj ŝi cedis ŝancelirante de la ĉerko.

Tuj poste denove falis al ŝi la manoj — ŝi staras firme, sed ia neesprimebla timemo kunpremis ŝian animon. Malvarma ŝvito aperis sur la frunto kaj la van goj de la bedaŭrinda monaĥino — ŝia tuta korpo tremas — sed ŝiaj piedoj estas kvazaŭ alforĝitaj.

Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove ŝajnas al la monaĥino, kvazaŭ la kadavro estus leviĝanta.

Tiun ĉi fojon ŝi ekkriis kaj kuraĝiĝinte penas forkuri kun la streĉado de ĉiuj fortoj.

Ŝanceliĝante en la mallumo ŝi fine sukcesis atingi la pordon; sed la pordo estas ŝlosita.

Ŝi pugnobatas ĝin; ŝi krias, petege krias — vane! Timo kaj teruro skuas ŝian korpon; ekkrioj sole eliĝas stertore el ŝia ondiĝanta brusto —

Jen nova fulmo — al la monaĥino ŝajnas, kvazaŭ la kadavro estus tute leviĝinta en la ĉerko.

Kun la korŝiranta ekkrio ŝi kuras al la fenestroj; sed faletinte en la tuta mallumo ŝi kapbatis la muron kaj falis sur la plankon —

Ankoraŭ la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin ĉirkaŭ la ĉerko kaj ĉirkaŭblovadis la febre ruĝigitajn vangojn de l' sveninta monaĥino...

La fratino Magdaleno restis sen konscio — ŝi restis sveninta dum kelke da horoj.

Nur matene, kiam la uragano jam longe antaŭe ĉesis furiozi, kiam la ventego silentiĝis kaj ĉesis la pluvo, nur kiam la suno jam longe estis leviĝinta super la horizonto — la monaĥino rekonsciiĝis.

Ŝi rekonsciiĝis ĝustatempe.

En la antaŭĉambro estis aŭdataj paŝoj kaj voĉoj...

Pene, kun la streĉado de ĉiuj restintaj fortoj trenis sin la fratino Magdaleno al la preĝbenketo —

Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn ŝi estis vidinta vespere, mallaŭte malfermis la pordon kaj ŝteleniris, ili vidis la monaĥinon genui kiel vespere...

Sed kiam ŝi fine leviĝis por foriri en la monaĥejon, ŝi ekŝanceliĝis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon —

Kiom ŝi estis suferinta, neniu sciiĝis, neniu eĉ supozis —

  1. Montetoj apud Praha [Prago]. (Rimarko de l' tradukinto).
  2. En slavaj landoj la monaĥinoj estas nomataj »fratinoj«. (Rim. de trad.)