Rakontoj pri Feinoj/La Belulino dormanta en Arbaro

LA BELULINO DORMANTA EN ARBARO




Estis iam reĝo kaj reĝino, ili bedaŭris, ke ili ne havas infanon. Nek akvoj, nek religiaj promesoj, nek pilgrimoj kondukis al la dezirata celo. Fine, tamen, la reĝino gravediĝis kaj naskis filinon. Oni faris belegan bapton, oni donis por baptopatrinoj al la princineto ĉiujn feinojn kiujn oni povis trovi en la lando (oni trovis sep) por ke ĉiu el ili faru donacon al ŝi, kiel kutimis tiam la feinoj. La princineto tiel havus ĉiujn imageblajn perfektojn. Post la festobapto, la tuta societo revenis al la palaco de l’reĝo.

Tie estis festenego por la feinoj. Antaŭ ĉiu el ili oni metis riĉegan manĝilaron. En ingo el masiva oro estis kulero, forko kaj tranĉilo el delikata oro, ornamitaj per diamantoj kaj rubenoj. Sed, kiam ĉiuj sidiĝis al la tablo, oni vidis eniri maljunan feinon, kiu ne estis invitita, ĉar de kvindek jaroj, ŝi ne eliris el sia turo: oni pensis, ke ŝi estas mortinta aŭ ensorĉita. La reĝo donigis al ŝi manĝilaron, sed estis neeble doni al ŝi similan ingon el masiva oro, ĉar oni faris nur sep, por la sep aliaj feinoj. La maljunulino trovis, ke ŝi estas malestimata, ŝi murmuris inter siaj dentoj kelkajn minacojn. Juna feino kiu sin trovis apud ŝi, aŭdis ŝin. Timante kelkan malagrablan donacon por la princineto, ŝi tuj kaŝis sin post tapeton por malgrandigi, kiel eble plej multe, la malfeliĉon kiun la maljunulino faros.

La feinoj komencis laŭvice fari donacojn al la princineto. La plej juna volis, ke la princineto estu la plej bela persono el ĉiuj; la dua, ke ŝi havu tiom da spirito kiom anĝelo; la tria, ke ŝi havu ĉarmon admirindan en ĉio, kion ŝi faros; la kvara, ke ŝi dancu perfekte; la kvina, ke ŝi kantu kiel najtingalo; kaj la sesa, ke ŝi ludu per diversaspecaj muzikiloj kun granda perfekteco. La vico de la maljuna feino venis; ŝi diris, skuante la kapon pro sia kolero pli ol pro maljuneco: „La princineto pikos sian manon per ŝpinilo kaj mortos.“ Tiu ĉi terura donaco tremigis ĉiujn, kaj ĉiuj ekploris. Sed, la juna feino aperis el post la tapeto kaj laŭte diris: „Trankviliĝu, gereĝoj, pri tio, via filino ne mortos; bedaŭrinde mi ne havas sufiĉan potencon por neniigi tute tion, kion mia maljuna fratino faris, sed la princino pikinte sian manon per ŝpinilo, ne mortos, ŝi falos nur en profundegan dormadon kiu daŭros cent jaron. Ĉe la fino de tiu tempo, unu reĝido venos veki ŝin.“

La reĝo publikigis tuj ordonon malpermesantan ŝpini per ŝpinilo aŭ konservi ŝpinilojn en la domo sub morta puno.

Pasis dekkvin aŭ dekses jaroj. Unu tagon, la gereĝoj foriris kamparon. La juna princino kurante tra la kastelo, supreniris al la ĉambroj kiuj sin trovis en la supro de la ĉefturo kaj eniris en ĉambreton kie bona maljunulino ŝpinis per ŝpinilo. Tiu ĉi bona virino ne sciis la malpermeson faritan de l'reĝo.

„Kion vi faras tie, mia bona homino? diris la princino. - Mi ŝpinas, mia bela infanino,respondis la maljunulino, kiu ne konis ŝin. - Ho, tio estas tre bela! rediris la princino, kiel vi faras? donu al mi por ke mi vidu, ĉu mi farus tiel bone kiel vi.“ La princino estis viva kaj iom petolema, ŝi prenis la ŝpinilon kaj tuj pikis sian manon kaj... svenis: la decido de la feinoj efektiviĝis. La bona maljunulino treege embarasita ekkriis helpon; de ĉie oni venis, oni verŝis akvon sur la vizaĝon de la princino, oni disigis ŝiajn vestojn, oni frapis ŝiajn manojn, oni frotis la tempiojn per akvo de Hungarlando, sed nenio ŝin revivigis.

Tiam, la reĝo aŭdante bruon, supreniris, kaj memorante la antaŭdiron de la feinoj, li metigis la princinon en la plej belan apartamenton de l’palaco, sur liton broditan per oro kaj arĝento. Ŝi ŝajnis anĝelo, tiel bela ŝi estis; ŝia sveno ne malaperigis la vivajn kolorojn de ŝia vizaĝo, ŝiaj vangoj estis ĉiam rozaj kaj ŝiaj lipoj kvazaŭ koralo; ŝi havis nur la okulojn fermitajn, oni aŭdis ŝin dolĉe spiri, kio atestis, ke ŝi ne mortis.

La reĝo ordonis lasi ripozi ŝin, ĝis venos la horo vekiĝi. La bona feino kiu konservis al ŝi la vivon, kondamnante ŝin dormi cent jarojn, estis en la reĝolando de Matakino, dekduon da mejloj de tie ĉi, kiam la malfeliĉo okazis al la princino, sed ŝi estis rapide informita de malgrandegulo, kiu havis botojn de sep mejloj (estis botoj per kiuj oni faras sep mejlojn per unu sola paŝego). La feino tuj ekveturis kaj alvenis post unu horo, per fajra ĉaro, trenita de drakoj. La reĝo prezentis la manon al ŝi, kiam ŝi malsupreniris de l’veturilo.

Ŝi aprobis ĉion, kio estis farita, sed, ĉar ŝi estis tre antaŭzorgema, ŝi pensis ke, kiam la princino vekiĝos, ŝi estos tre embarasita, tute sola, en tiu malnova kastelo. Ŝi tuŝis per sia vergo ĉion (krom la gereĝoj), la guvernistinojn, la honorajn fraŭlinojn, ĉambristinojn, nobelojn, oficirojn, paĝioj, lakeojn, k. t. p. Ŝi tuŝis ankaŭ ĉiujn ĉevalojn kiuj estis en la ĉevalejoj, kun la ĉevalistoj, hundegoj de la birdokorto, kaj la malgranda Puflo, hundineto amata de la princino, kiu estis apud ŝi en ŝia lito. Tuj, ĉiuj ekdormis por vekiĝi kiam ilia mastrino vekiĝos kaj utili al ŝi kiam ŝi bezonos. Eĉ la rostiloj, antaŭ la fajro, plenegaj je perdrikoj aŭ fazanoj ekdormis kaj la fajro subite estingiĝis. La feinoj estis lertaj en sia laboro.

Tiam la gereĝoj kisis sian karan infaninon kaj eliris el la kastelo, farante malpermeson al iu ajn iri tien. Tiu malpermeso estis superflua, ĉar, kreskis en kvarono da horo, ĉirkaŭ la parko, multe da arbegoj kaj arbetoj, sovaĝaj rozoj kaj dornoj interplektitaj, tiamaniere, ke nek besto, nek homo povis pasi tie. Oni vidis nur la supron de l’turoj, starante tre malproksime. La feino aranĝis tion, por ke la princino havu nenion por timi de la scivoluloj, dum ŝi dormos...

Pasis cent jaroj. La reĝido, kiu regis tiam, estis de alia familio ol la dormanta princino. Li ĉasis tra tiuj lokoj, kaj li demandis informojn pri la turoj kiujn li vidis, super la arbarego tre densa. Ĉiu respondis laŭ tio, kion li aŭdis diri: unuj diris, ke en tiu malnova kastelo loĝas spiritoj; aliaj, ke ĉiuj sorĉistoj de la ĉirkaŭa lando faras sian sabaton tie. La plej komuna opinio estis, ke ia Lupohomo tie loĝas kaj tien portas ĉiujn infanojn kiujn li kaptas, por manĝi ilin senĝene, ĉar li sola povas transiri la arbaron. La princo ne sciis kion kredi, kiam unu maljuna kamparano diris: „Mia princo, antaŭ pli ol kvindek jaroj, mi aŭdis mian patron diri, ke en tiu kastelo estas la plej bela princino kiun oni povis vidi, ke ŝi devas dormi cent jarojn, tiam venos reĝido por veki ŝin kaj edziĝi kun ŝi.“

Aŭdante tiujn parolojn, la princo flamiĝis kaj ekkredis sen ŝanceliĝo, ke li metos finon al tiu bela aventuro kaj puŝata de amo kaj de gloro, li decidis klarigi subite tion, kio estis. Apenaŭ li alproksimiĝis al la arbaro, ĉiuj arbegoj, rozujoj kaj dornoj dekliniĝis, kaj li pasis. Li marŝis rekte al la kastelo kaj eniris, sed liaj gvardianoj ne povis sekvi lin, ĉar la arboj reproksimiĝis tuj kiam li pasis. Li daŭrigis sian vojon: princo juna kaj amema estas ĉiam brava. Li eniris en grandan birdokorton kie ĉio, kion li vidis, povis malvarmegigi lin de timo. Terura silento, pentraĵo de l'morto prezentiĝis ĉie, estis nur homaj korpoj kaj bestoj etenditaj kiuj ŝajnis mortintaj.

Tamen, li rekonis per la burĝonaj nazoj kaj per la ruĝaj vizaĝoj de la pordogardistoj, ke ili dormas; iliaj glasoj enhavis ankoraŭ kelkajn gutojn da vino, ili ekdormis trinkante. Li trapasis grandan korton pavimitan per marmoro, li supreniris la ŝtuparon, eniris en la ĉambron de la gvardianoj ordigitaj kiel plektbarilo, la karabenon sur ŝultro, ronkantaj plej bone.

Li transpasis kelkajn ĉambrojn plenajn je nobeloj kaj sinjorinoj ĉiuj dormantaj, unuj staris, aliaj sidis. Li enpaŝis en oritan ĉambron kaj li vidis sur lito kies kurtenoj estis malfermitaj de ĉiuj flankoj, la plej belan vidaĵon, kiun li neniam vidis: princinon kiu ŝajnis dekkvin aŭ dekses-jara, kies frunto brilis kiel dia lumo. Li proksimiĝis tremante, admirante, kaj li fleksis genuon teren. Tiam, kiam la fino de l'ensorĉo venis, la princino vekiĝis, kaj lin rigardante per okuloj pli karesaj ol unua vido ŝajnis permesi, ŝi diris: „Ĉu estas vi, mia princo? Mi atendas vin de longe.“ La princo ĉarmita de tiuj ĉi vortoj kaj pli ankoraŭ per la maniero kiel ili estis diritaj, esprimis ŝian ĝojon kaj sian dankecon. Li certigis, ke li amas ŝin pli ol sin mem; malbone, ordigitaj estis liaj paroloj, ili plaĉis pli: malmulte da elokventeco, multe da amo. Pli konfuza li estis ol ŝi; tio neniun povas mirigi, ĉar ŝi estis havinta tempon por pripensi tion, kion ŝi diros al li; ŝajnas (la historio diras tamen nenion pri tio), ke dum ŝia longega dormado, la bona feino havigis al ŝi la plezuron de agrablaj sonĝoj. Fine dum kvar horoj ili interparoladis, kaj ili diris nur la duonon da aferoj, kiujn ili deziris rakonti al si reciproke.

Dume la tuta palaco vekiĝis kun la princino, ĉiu reprenis sian oficon kaj ĉiuj svenis pro malsato, ĉar ili ne estis ĉiuj amemaj. La honora sinjorino malsatis kiel la aliaj, ŝi malpacienciĝis kaj laŭte diris al la princino, ke la manĝado estas pretigita. La princo helpis la princinon stariĝi; ŝi estis tute vestita, eĉ riĉege, sed kiel ŝia avino; tamen ŝi estis tre bela. Ili iris en la salonon de l’speguloj kaj vespermanĝis tie; la oficistoj de la princino faris servon. La violonistoj kaj obojistoj ludis tre bone malnovajn muzikaĵojn, kvankam estis pli ol cent jaroj, ke ili ne ludis ilin. Post la vespermanĝo, la princo kaj la princino geedziĝis antaŭ la pastro en la preĝejeto de l'kastelo kaj la honora sinjorino akompanis ilin en ilian dormoĉambron.

Ili malmulte dormis, la princino ne bezonis. La princo ŝin lasis frumatene kaj reiris la urbon kie liaj gepatroj ĉagreniĝis pri li. La princo diris, ke ĉasante li eraris tra vojon en arbaro, kaj ke li kuŝis en la dometo de karbisto kiu donis al li nur nigran panon kaj fromaĝon. La reĝo lia patro kredis al li, sed lia patrino ne estis konvinkita, vidante ke ĉiutage preskaŭ, li ĉasas kaj ke li havas ĉiam pretekston por senkulpigi sin kiam li dormis ekstere. Ŝi komprenis, ke li enamiĝis.

Li vivis kun la princino pli ol du plenajn jarojn: du infanoj naskiĝis; la unuanaskita kiu estis filino, estis nomata Aŭroro, kaj la duanaskita kiu estis knabo, estis nomata Taglumo, ĉar li estis ankoraŭ pli bela ol lia fratino. Ofte la reĝino patrino provis konfesigi sian filon esperante eltrovi lian sekreton, sed li kuraĝis neniam sin konfidi al ŝi, li amis ŝin, sed li ŝin timegis, ĉar ŝi estis idino de Lupohomoj. La reĝo edziĝis kun ŝi pro ŝia granda riĉeco. Mallaŭte en la kortego oni diris, ke ŝi multe penadis por ne ĵeti sin sur infanetojn. Pro tio la juna princo nenion diris.

Sed kiam la reĝo lia patro mortis, li fariĝis mastro, tiam li publike anoncis sian edzecon, kaj li solenigis per belegaj festoj, la eniron de sia edzino meze de siaj du infanoj en la ĉefurbon.

Post iom da tempo, la reĝo foriris por milito kontraŭ la imperiestro Kantalabuto, sia najbaro. Li lasis la reĝecon al la reĝino patrino kaj li tre rekomendis al ŝi sian edzinon kaj siajn infanojn. Li devis militi la tutan someron. Tuj kiam li ĵus foriris, la reĝino patrino sendis sian bofilinon kaj siajn genepojn al kampodomo en arbaro, por ke senĝene ŝi povu satigi sian teruran avidecon.

Kelkajn tagojn poste ŝi iris tien, kaj, vespere, diris al sia kuirejestro: „Mi volas manĝi, ĉe nia tagmeza manĝo, la malgrandan Aŭroron. - Ha! Sinjorino! diris la kuirejestro. - Mi volas, diris la reĝino per terurega voĉo de Ogrino, avida manĝi freŝan viandon. Mi ĝin volas manĝi kun saŭco Roberto.“ La malfeliĉa homo bone vidis, ke estis neeble kontraŭbatali Ogrinon; li prenis tranĉilegon, supreniris al la ĉambro de la malgranda Aŭroro. Ŝi estis kvarjara kaj venis saltante kaj ridante sin ĵeti sur lian kolon kaj petis bombonon de li. Li ekploris; el la manoj la tranĉilego falis kaj li iris en la birdokorton buĉi ŝafideton. Li faris por ĝi bonan saŭcon, tiel bonan saŭcon, ke la mastrino diris, ke ŝi manĝis neniam ion pli bonan. Samtempe li forportis la malgrandan Aŭroron kaj donis ŝin al sia edzino kiu ŝin kaŝis en loĝejo en la fundo de la birdo-korto.

Ok tagojn poste, la kruela reĝino diris: „Mi volas manĝi por mia vespermanĝo la malgrandetan Taglumon.“ La kuirejestro ne respondis, ĉar li decidis trompi ŝin kiel la unuan fojon. Li serĉis la malgrandetan Taglumon, kaj trovis lin batalantan per rapiro kontraŭ simiego, li tamen estis nur trijara. Li do forportis lin al sia edzino, kiu lin kaŝis kun la malgranda Aŭroro, kaj anstataŭigis lin per kaprideto tre mola, kiun la Lupohomino trovis admirinde bona.

Tio iris tre bone ĝis tiam, sed unu fojon, la malbona reĝino diris: „Mi volas manĝi la junan reĝinon kun la sama saŭco kiel ŝiajn infanojn.“ Tiam la malfeliĉa kuirejestro malesperis. Kiel trompi ŝin ankoraŭ? La juna reĝino estis pli ol dudekjara ne aldonante la cent jarojn dum kiuj ŝi dormis; ŝia haŭto estis malmoleta kvankam blanka kaj bela. Li pensis, ke estos neeble trovi en la bestejo beston tiel malmolan kiel ŝi; li decidis por savi sian vivon, tranĉi la gorĝon al la reĝino. Li supreniris en ŝian ĉambron kaj li intencis ne ŝanceliĝi, li koleregis, kaj eniris, ponardon en la mano, en la ĉambron de la juna reĝino. Tamen, li ne volis surprizi ŝin, kaj kun respektego li diris al ŝi la ordonon ricevitan: „Faru, faru, ŝi diris, streĉante la kolon, efektivigu la ordonon kiun vi ricevis, mi kore iros revidi miajn karajn infanojn, kiujn mi amegis!“ Ŝi pensis, ke ili mortis de l’tempo kiam oni formetis ilin, dirante nenion al ŝi. - „Ne, ne, Sinjorino, respondis la kuirejestro kortuŝita, vi ne mortos, kaj vi revidos viajn karajn infanojn. Ili estas ĉe mi, kie mi kaŝis ilin, ankoraŭ mi trompos la reĝinon kaj mi donos al ŝi por manĝi junan cervinon anstataŭ vi.“ Tuj li kondukis ŝin en sian ĉambraron, la reĝino ĉirkaŭprenis siajn infanojn, kaj li iris prepari la cervinon, kiun la reĝino manĝis vespere kun la sama apetito kiel se ĝi estus la juna reĝino. Ŝi estis tre kontenta pri sia krueleco kaj ŝi intencis diri al la reĝo, kiam li revenos, ke la sovaĝaj lupoj manĝegis lian edzinon kaj liajn infanojn.

Vespere, kiam ŝi vagis, laŭ sia kutimo en la kortoj kaj birdokortoj de l’kastelo por enspiri kelkan freŝan karnon, ŝi aŭdis en malalta salono la malgrandan Aŭroron, kiu petis pardonon por sia frato. La malgrandeta Taglumo ploris, ĉar la reĝino vipis lin por ia malbonaĵo kiun li faris. La Lupohomino rekonis la voĉon de la reĝino, ŝi furiozis, ke ŝi estis trompita. Ŝi ordonis, la sekvantan tagon matene, per terura voĉo kiu tremigis ĉiujn, ke oni alportu en la korton, kuvegon plenan je viperoj, bufoj, kolubroj kaj serpentoj, por ĵeti tien la reĝinon, ŝiajn infanojn, la kuire jestron, lian edzinon kaj lian servistinon. Ŝi donis ordonon konduki ilin kun manoj ligitaj post la dorso.

Ĉiuj estis tie, la mortigistoj sin preparis ĵeti ilin en la kuvegon, kiam la reĝo ne atendita eniris en la korton sur sia ĉevalo. Li tre miris kaj demandis kion signifas tiu terura vidaĵo. Neniu kuraĝis raporti al li, kiam subite la Lupohomino furioza, ke ŝi ne povu plenumi sian venĝon, ĵetis sin mem kapon malsupren en la mezon de l’kuvego. Tuj ŝi estis manĝita de la malbelaj bestoj kiuj estis interne.

La reĝo ne ĝojis, ŝi estis lia patrino, sed li konsoliĝis baldaŭ per sia bela edzino kaj siaj infanoj.