Rakontoj pri Feinoj/La Ruĝa-Ĉapeto

LA RUĜA ĈAPETO[1]




Estis iam en vilaĝo knabineto la plej bela kiun oni povis vidi; ŝia patrino kaj ankoraŭ pli ŝia avino amis ŝin ĝis freneziĝo. Tiu ĉi bona virino farigis al ŝi ruĝan ĉapeton, kiu plibeligis ŝin tiel, ke ĉie oni vokis ŝin: La Ruĝa-Ĉapeto.

En unu tago ŝia patrino farinte platajn kukojn, diris al ŝi: „Iru vidi kiel fartas via avino, oni diris al mi, ke ŝi estas malsana, portu al ŝi platan kukon, kaj tiun ĉi poteton da butero.“ La Ruĝa-Ĉapeto foriris tuj al ŝia avino, kiu loĝis en alia vilaĝo.

Transirante arbaron, ŝi renkontis Sinjoron Lupon, kiu forte deziris manĝi ŝin sed ne kuraĝis pro kelkaj arbohakistoj kiuj estis en la arbaro; li demandis ŝin kien ŝi iras. La malfeliĉa infanino ne scianta la danĝeron paroli kun Lupo, diris al li: „Mi iras viziti mian avinon kaj porti al ŝi platan kukon kaj poteton da butero, kiujn mia patrino al ŝi sendas.

- Ĉu ŝi loĝas tre malproksime? demandis la Lupo.

- Ho, jes, respondis Ruĝa-Ĉapeto, ŝi loĝas trans la muelejo kiun vi vidas tie, tie en la unua domo de l’vilaĝo.

- Bone, diris la Lupo, mi ankaŭ volas iri viziti ŝin, mi iros per tiu ĉi vojo, kaj vi tra tiu alia, kaj ni vidos kiu el ni alvenos plej frue.“

La Lupo rapide ekkuris tra la malpli longa vojo kaj la knabineto tra la pli longa, sin amuzante per kolektado de aveloj, kurado post papilioj, aŭ farado de bukedoj per floretoj, kiujn ŝi trovis.

La Lupo baldaŭ alvenis en la domon de la avino: li frapis: Tok, tok.

- Kiu estas tie?

- Estas via nepino, la Ruĝa-Ĉapeto, diris la Lupo, falsante ĝian voĉon, kiu alportas al vi platan kukon kaj poteton da butero, kiujn mia patrino al vi sendas.“ La bona avino estis en sia lito, ĉar ŝi estis malsaneta, ŝi kriis: „Detiru la bobeneton de la ligna najleto, kaj la pordo malfermiĝos.“

La Lupo detiris la bobeneton kaj la pordo malfermiĝis, li sin ĵetis sur la bonan avinon kaj manĝis ŝin rapidege: ĉar de tri tagoj, li nenion manĝis.

Poste li fermis la pordon kaj kuŝiĝis en la liton de la avino, atendante la Ruĝan-Ĉapeton, kiu, post kelkaj momentoj, frapis la pordon: Tok, tok.

- Kiu estas tie?

La Ruĝa-Ĉapeto aŭdante la raŭkan voĉon de l’Lupo, unue ektimis, sed pensante, ke ŝia avino malvarmumis, ŝi respondis:

- Estas via nepino, la Ruĝa-Ĉapeto, kiu alportas al vi platan kukon kaj poteton da butero, kiujn mia patrino al vi sendas.

- Detiru la bobeneton de la ligna najleto, kaj la pordo malfermiĝos.

La Ruĝa-Ĉapeto detiris la bobeneton kaj la pordo malfermiĝis.

La Lupo vidante ŝin eniri, diris, kaŝante sin en la liton, sub la kovrilon:

- Metu la platan kukon kaj la poteton da butero sur la pankeston kaj tuj kuŝiĝu apud mi.

La Ruĝa-Ĉapeto sin senvestigis kaj metis en la liton, kie ŝi miregis vidante kiel ŝia avino estas kiam ŝi estas senvestigita.

Ŝi diris:

- Ho, avino mia! kiel grandajn brakojn vi havas!

- Tio estas por ĉirkaŭpreni vin pli bone, filino mia!

- Ho, avino mia! kiel grandajn krurojn vi havas!

- Tio estas por kuri pli bone, infanino mia.

- Ho, avino mia? kiel grandajn okulojn vi havas!

- Tio estas por vidi pli bone, infanino mia.

- Ho, avino mia! kiel grandajn orelojn vi havas!

- Tio estas por aŭdi pli bone, filino mia.

- Ho, avino mia! kiel grandajn dentojn vi havas?

- Tio estas por manĝi vin pli bone.

Kaj dirante tiujn ĉi vortojn, la kruela Lupo sin ĵetis sur la Ruĝan-Ĉapeton kaj ŝin manĝegis.


RIMARKO. - La tria rakonto „La Feino“ estis esperantigita de Sinjoro Doktoro ZAMENHOF en Ekzercaro kaj Sinjoro L. DE BEAUFRONT reproduktis ĝin en Grammaire et Exercices de la Langue internationale ESPERANTO.

  1. Ĉapeto - Chaperon, diminutif de chape, sorte d’ancien vêtement qui recouvrait aussi la tête. Chapel=couronne.