Resonado (Decembro 1924)

Resonado ()
Germana Esperantisto (p. 218-220)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Resonado
(Eĥo de Eko)

Dimanĉon, la 16an de Novembro, matene, mi kuŝis dolĉe dormante en mia lito. Subite mi vekiĝis pro forta frapo ricevita sur mian kapon. Estis la kara Ekino, kiu tiamaniere „karesis“ min.

„Eko!“ ŝi kriis, „tuj ellitiĝu! Vi devas veturi al Königswusterhausen por radiokanti! Estas jam malfrue!“

„O-o-a-a, mi ne povas kanti, mi havas raŭkan voĉon, mi malvarmumis antaŭhieraŭ nokte, hejmenirante post la provo ĉe gesinjoroj Liebeck.“

„Tamen vi devas veturi al Königswusterhausen. Aranĝinte la unuan Esperantan radio-prezentadon en Berlin, vi nun ne rajtas malĉeesti ĝin kaj fuŝi la programon. Do — rapidu, rapidu!“

Ŝi estis prava, kaj mi obeis. Rapide mi vestis min, trinkis kafon kaj preskaŭ kuris al la stacidomo, kiun mi feliĉe atingis kelkajn minutojn antaŭ la forveturo de l’ vagonaro. Ŝvitante mi kuris laŭlonge de la vagonaro por serĉi miajn prezentadkunulojn. Sed, ho ve! — eĉ ne unu el ili mi trovis! Ĉu ankaŭ ili tro longe dormis kaj sekve de tio maltrafos la vagonaron? Tremante mi rigardis la stacidoman horloĝon. Senkompate la granda montrilo antaŭeniras minuton post minuto. Fine — du minutojn antaŭ la forveturtempo — mi vidis la kunularon suriranta la kajon. Dank’ al Dio! Malpeziganta ekĝemo eliĝis el mia brusto. Mi mansignis al malfermita kupeo, kaj apenaŭ ni estis enirintaj, la vagonaro ekveturis. La aliaj kunuloj estis atendintaj antaŭ la stacidomo kaj tie renkontintaj unu la alian, kaj mi ne vidis ilin pro mia rapideco.

Ni estis sep personoj: Dro Liebeck kun edzino, f-ino Nickel, s-ro Behrendt kaj mi kiel agontoj, s-ro Glück, la prezidanto de la Gruparo Berlin, kie kontrolonto kaj s-ro Feder el Chemnitz, kiu vojaĝante trapasis Berlin-on, kiel invitita gasto.

Dum la unuhora veturo ni babilis pri nia entrepreno kaj la perspektivoj por ĝia sukceso. Ni estis starontaj la unuan fojon publike antaŭ la mikrofono de radio-stacio por aŭdigi nian voĉon al nevidebla aŭskultantaro tutmonda. Mi legis antaŭ nelonge en iu radio-gazeto, ke eĉ artistoj, kiuj kutimas ĉiutage prezenti sin al videbla aŭskultantaro, ofte fariĝas timemaj antaŭ la mistera aparato komunikanta la kontakton kun la publiko. Koncerne min, Ekino antaŭdiris al mi ion tian. Sed mi trankviligis ŝin: „Ĉu gazeteldonisto, kiu ne timas la multkapan hidron de legantaro, timu la radio-hidron? Ne! Mi estos kuraĝa!“ Ankaŭ la aliaj ne havis antaŭtimon, tiom malpli, ke la sankta nombro sep de nia areto kaj la feliĉo (germ. Glück), kiun ni havis inter ni, jam antaŭe supozigis bonan sukceson. Tamen — oni ne tro multe fidu al la providenco! Pro tio la gekantontoj el ni suĉmanĝis kelkajn Ems-ajn pastelojn por glatigi la laringon.

Alveninte en Königswusterhausen, ni gaje marŝis en hela sunbrilo al la granda ĉefradio-stacio, kies altegaj anten-mastoj estas videblaj je multkilometra distanco. En la stacio afable akceptis nin inspektoro Schwartzkopf, la aranĝestro de la ĉiudimanĉaj prezentadoj tieaj. Klarige mi volas aldoni ĉi tie, ke la oficiala stacio Königswusterhausen ne ĉiutage disaŭdigas distran programon, kiel faras tion Vox-Haus en Berlin, sed nur dimanĉe inter la 10.40 kaj 12.50 h. kaj je specialaj okazoj aranĝas prezentadojn, kiuj ĝenerale konsistas el koncertoj instrumentaj kaj kantaj. La dimanĉaj programoj konsistas el du partoj: la unua, destinita precipe por germanlandaj ricevantoj kaj daŭranta de la 10.40 ĝis la 11.40 h., estas sendata sur ondo 680; la dua, destinita precipe por eksterlandaj ricevantoj kaj daŭranta de la 11.50 ĝis la 12.59 h., estas sendata sur ondo 2800.

Sed nia ĝojo pri la venontaĵoj estis malgrandigata per malagrabla sciigo, kiun s-ro Schwartzkopf faris al ni tuj post reciproka salutado. Ŝajnis, ke s-ro Behrendt estis en konflikto kun la providenco: La kutima ondo 680 de la unua parto, en kiu li estis faronta sian germanlingvan paroladon pri la graveco de Esperanto por radio, ĝuste en tiu tago pro teknikaj kaŭzoj devis esti ŝanĝata al 2450. Estis klare, ke la plej multaj ricevantoj en Germanujo, ne posedantaj ricevilojn por ondoj pli longaj ol 800 m, ne aŭdos la paroladon. Ĉi tiu cirkonstanco kompreneble malbone efikis al ĝia celo. Domaĝe!

Kelkajn minutojn antaŭ la komenciĝo de l’ programo ni eniris la prezentad-ĉambron. Ĝi estas tute drapirita per blanka ŝtofo, aranĝita tiel, ke ĝi reflektas la disvastiĝantajn sonojn al la mikrofono staranta en angulo. Ĉi tiu ĉambro estas uzata nur por muzikaj prezentaĵoj; paroladoj estas farataj en apuda ĉambro per ordinara telefono.

10.40 h.! S-ro Schwartzkopf sur ondo 680 anoncas al la aŭskultantoj la komenciĝon de la programo kaj la ŝanĝon de la ondolongo por la unua parto. Poste li diras kelkajn vortojn pri la speciala Esperanto-disaŭdigo de l’ hodiaŭa tago kaj prezentas la funkciontajn artistojn. Kiam estas nia vico, ni aŭdas: „S-ro telegraf-direktoro Behrendt germanlingve parolos pri Esperanto, kaj f-ino Nickel kaj s-ro Dro Liebeck kantos en Esperanto; ĉe la fortepiano — Friedrich Ellersiek! Aŭdinte ĉi tion, mi preskaŭ svenis, dum la aliaj mute ridis; se ne estus ordonita nepra silento dum la tuta prezentado, ili certe estus eksplodintaj pro ridego. Mi, kiu eĉ ne scias ludi simplan melodion sur la fortepiano, akompanu kantojn eĉ nepreparite? Sankta Sebastiano, helpu min, eviti la katastrofon! Kaj la sanktulo helpis. Li ekkonigis al la anoncanto, ke li legis fuŝe skribitan manuskripton, en kiu la nomoj estis erare miksitaj. Antaŭ la komenco de la dua parto la eraro estis korektata.

La du unuaj numeroj de la programo estis muzikaĵoj, ludataj de kordinstrumenta kvarteto kun fortepiano. La ludantoj estis veraj artistoj; ili prezentis ankaŭ ĉiujn ceterajn muzikaĵojn de la tuta programo. La tria numero estis la parolado de s-ro Behrendt. Li rakontis fabelon de avinjo pri la modernaj komunikiloj, kiuj dum malmultaj horoj a˘ù eĉ nur sekundoj portas la homon aŭ lian spiriton de popolo al popolo. De kontinento al kontinento oni transigas sciigojn en unu lingvo komprenata de ĉiuj, kaj ĉi tiu lingvo ne estas la angla, franca aŭ germana, sed internacia lingvo por ĉiuj popoloj. Sed la fabelo jam realiĝis: jen Esperanto, kiu jam estas uzata en interpopolaj interrilatoj kaj nun pli kaj pli ankaŭ por radio. Sekvis kelkaj klarigoj pri Esperanto mem kaj ĝia bonega taŭgeco por radio, pri ĝia kulturvaloro por la homaro ktp. La parolado daŭris 11 minutojn, sed malgraŭ sia mallongeco ĝi enhavis plenegon da konvinkantoj argumentoj por instigi ne-esperantistajn aŭskultantojn al la okupado pri nia lingvo. La parolmaniero kaj prononcado de s-ro Behrendt estis vere modelaj. Tio estas tute komprenebla; kiel telegraf-direktoro en la germanregna poŝtministerio li estas fakulo pri telegrafado per kaj sen fadeno, kaj li bone scias la efikon de la parolata vorto en telefonio kaj radio[1].

Post la parolado sekvis du muzikaĵoj ludataj de la supre dirita orkestro, kaj post finsoniĝo de la lasta numero s-ro Schwartzkopf fermis la unuan parton per la alvoko: „Ĝis reaŭdo post 10 minutoj sur ondo 2800!“

Niaj kantontoj nun faris mallongajn kantprovojn por ekzameni la voĉojn kaj informiĝi pri ilia sonado en la prezentad-ĉambro. Ĉio funkciis tiel bone, ke ni sentime povis atendi la venontaĵon. S-ro Schwartzkopf prezentis al la sinjoroj cigarojn en kesto surhavanta la avizon „Nur por artistoj!“ Ĉu ni prenu ion de tiu artistaĵo? Jes! En ĉi tiu tago ni ja estas artistoj. Niaj sinjorinoj ja iom grumblis pri la fumado, sed verŝajne ili estis nur enviemaj, ĉar oni ne prezentis al ili ĉokoladon. Nepardonebla malĝentileco kontraŭ la bela sekso!

Dum la paŭzo salutis nin ankaŭ telegraf-direktoro Gerlach, la estro de la stacio. Li montris grandan intereson pri Esperanto kaj pri niaj prezentaĵoj, kaj li promesis al ni, ke ni pli ofte povos disaŭdigi Esperantaĵojn, se la stacio Königswusterhausen daŭrigos siajn dimanĉajn sendadojn. Ĉi tio ankoraŭ ne estas certa kaj dependas de diversaj cirkonstancoj ĉi tie ne pritrakteblaj.

Direktoro Gerlach rakontis al ni, ke ankaŭ la Idistoj estis proponintaj paroladon pri la mondlingva demando. Kiel sinceraj amikoj, kiaj ili estas al la Esperantistoj, ili kompreneble nur volis kunhelpi por atingi la „komunan celon“. Kantojn en Ido ili ne proponis por montri la belsonecon de sia lingvo. Ili estas seriozaj homoj, kiuj ne ŝatas la kantadon; ili okupiĝas nur pri la scienca flanko de internacia lingvo. Sed modestaj, kiaj ili ankaŭ estas, ili ne fanfaronas pri tio, ke Ido estas malriĉa je kantoj kaj ke ĉi tiuj estas superfluaj, ĉar ekzistas nur malmultaj personoj, kiuj povus kompreni ilin. Vere, la Idistoj estas tre amikaj kaj modestaj, kaj ĝuste pro ĉi tiu bela virto — ilia propone ne estis akceptita. Ni ankaŭ ne bezonis ilian helpon. Ni demonstraciis sufiĉe konvinke, ke Esperanto estas vivanta lingvo de granda tutmonda popolo, ke ĝi estas la internacia komprenilo, kiu propraforte iras sian vojon kaj atingos la celon.

11.50 h.! La dua parto de l’ programo komenciĝas. La unua numero estas instrumenta muzik-prezentaĵo, la dua estas nia. F-ino Nickel komencas, kantante tri strofojn de „Tagiĝo“. Nur malofte mi aŭdis ŝin kantanta tiel brile kiel nun. Ŝi kantas ne nur sonojn kaj vortojn klare aŭdeblajn, ŝi kantas ne nur per la buŝo, sed el ŝia koro elfluas la granda entuziasmo de intern-idea Esperantistino kaj miksas sin kun la sonoj kaj vortoj al vera himno.

Kiel dua kantas Dro Liebeck. Per sia forta, belsona baso li prezentas „Kanto de Weyla“ kaj aldonas la popolkantan baladon „La mastrina filino“. Lia kantarto estas belega. Ankaŭ lia Esperanta prononcado estas sufiĉe bona, kvankam li estas tute nova Esperantisto. Kiu ne scias ĉi tion, certe pensas, ke jam dum longa tempo li studis nian lingvon.

La kantoj de f-ino Nickel kaj Dro Liebeck estas akompanataj sur la fortepiano de s-ino Liebeck, kiu plenumis sian taskon kun majstreco. Tio estas komprenebla, ĉar ŝi estas perfekta artistino.

Fine kantis f-ino Nickel kaj mi la germanan popolkanton „Knab’ rozeton vidis li“. Ĉar mi mem estis kunaganto, mi ne rajtas juĝi pri ĉi tiu direktado de Dro Liebeck ni du gekantantoj almenaŭ kune komencis kaj finis ĉiun el la tri strofoj. Sed ankaŭ tion mi povas malkaŝi, ke s-ro Glück estis tiel entuziasmigita, ke li spontone aplaŭdis nin, antaŭ ol la mikrofono estis malkonektita. Tiamaniere ankaŭ li, kiel kontrolinto, rimarkigis al la radio-ricevintoj, ke li plenumis sian taskon.

S-ro Behrendt finis la Esperantan parton per mallonga alparolo en E. al la aŭskultintaj Esperantistoj tutmondaj, kiujn li petis, informi la oficejon de Gruparo Berlin pri la aŭditaĵoj pri kaj en E.

Ni ĉiuj estis tre kontentaj pri la bona paso de nia unua radio-prezentado; neniu el ni havis la tielnomatan „surscenejan febron“, pri kiu mi jam parolis pli supre. Ankaŭ kontraŭ la tekniko de l’ sendado la kantintoj ne multe pekis, ĉar s-ro Schwartzkopf, kiu kontrolaŭskultis la tutan kantadon, nur po unu fojo bezonis korekti la starlokon de f-ino Nickel kaj Dro Liebeck rilate al la mikrofono.

La cetera programo aŭdigis ankoraŭ du orkestrajn muzikaĵojn kaj unu modernan spritkanteton, kaj ĝi finiĝis per ludado de la germana himno nacia.

Mi ne povas fini mian babiladon, ne menciante ankaŭ alian sukceson de la memorinda tago: la fondon de Germana Radio-Esperanta Ligo, kies estraro elektiĝis en la stacio Königswusterhausen tuj post finiĝo de la programo. En alia loko de G. E. estas pli detale raportate pri tio. Speciale grave estas, ke la direktoro de la stacio, s-ro Gerlach, akceptis la vic-prezidantecon de la ligo kaj per tio pruvis sian veran intereson pri nia afero. La ligo celas la enkondukon de Esperanto por radio en germanlingvaj landoj.

El diversaj lokoj, en- kaj eksterlandaj, ni jam ricevis informojn pri tre bona kaj klara aŭdebleco de niaj prezentaĵoj. Multan dankon al la skribintoj, speciale al s-ro inĝ. Schelze el Reichenberg (Bohemujo), kies serioza kritiko estas tre valora por venontaj disaŭdigoj, kaj al s-ro Guttmann el Pyhanken apud Teplitz-Schönau (Ĉeĥoslovakujo) pro lia interesa artikolo „Du horojn en la sorĉo de Königswusterhausen“ publikigita en „Teplitz-Schönauer Anzeiger“. En Teplitz-Schönau oni estis aranĝinta specialan propagandan kunvenon pro nia prezentado.

Ankaŭ Ekino ĝojis, kiam mi, hejmen veninte, raportis al ŝi pri la kontentiga sukceso de l’ tago. Ŝi multe bedaŭris, ke ŝi ne povis ĉeesti en la stacio. „Venontan fojon!“ mi konsilis ŝin. „Tiam vi eble eĉ povos kunkanti. Sed antaŭe bone ekzercu vian voĉon kaj kantu gamojn kaj gamojn, por ke vi ne maltrafu la ĝustajn tonojn!“

„Ho, vi fripono!“ ŝi kriis responde kaj… (pri la cetero mi silentas).

F. Ellersiek

  1. La originala teksto de la parolado troviĝas sur paĝo 228 de ĉi tiu numero. Red.