Resonado (Februaro 1924)
Mia intenco estis, en ĉi tiu numero daŭrigi la resonadon pri la Nürnberg-aĵoj, pri kiuj mi babilis en la antaŭa numero. Sed ĝuste en la momento, kiam mi volis komenci mian eĥadon — estis plej urĝa tempo por tio, ĉar la kompostist-lernanto jam staris atendante ĉe mia skribotablo por kunpreni la manuskripton — atingis min sciigo de s-ro Stay el Southbourne pri Esperanta Radio-prezentado komunikota la 31an de Januaro el Bournemouth (Anglujo). Jen signo de l’ ĉielo, mi pensis, por — prokrasti la skribadon, aŭskulti la prezentadon kaj poste eĥi pri ĝi. Do mi forsendis la kompostistlernanton, bone konsciante, ke la „respondeculo“ grumblos pri la mallaboremo de sia „ĉefo“. Sed pro kio mi estas ĉefo, se mi ne havas la rajton labori laŭ mia plaĉo? Krom tio mi pensis, ke la legantoj verŝajne ne estos malkontentaj, ekscii ion detalan pri la eventuala sukceso de la anoncita radio-telefona eksperimento. La kaŭzitan de tio prokraston en la elveno de ĉi tiu numero ili certe ankaŭ pardonos. Granda estis mia ĝojo, kiam la respondeculo, al kiu mi telefonis mian decidon, ne grumblis, sed eĉ konsentis pri ĝi, ankaŭ dezirante partopreni la aŭskultadon de la prezentado, tiom pli, ke antaŭa, simila eksperimento el Newcastle (Anglujo) bedaŭrinde ne sukcesis pro teknika eraro ĉe la forsendo de la parolado.
Sed la decido estis pli facile farita ol efektivigota. Kien ni turnu nin pro la aŭskultado? La forsendo kaj akcepto de privataj radio-paroladoj en Germanujo ankoraŭ ne estas ĝenerale permesitaj. Ankaŭ en Berlin ja ekzistas jam multaj privatuloj, kiuj instaligis al si radio-aparatojn por aŭskultado, sed tiuj aparatoj estas aranĝitaj nur por certa ondlongeco kaj ebligas nur la aŭskultadon de oficialaj aŭ oficiale permesitaj radio-komunikoj. Por suspektemaj eksterlandanoj mi aldonas, ke tiu malpermeso ne rezultas el politikaj cirkonstancoj, sed ĝia kaŭzo estas la kontraŭstaro de la germana telegraf-administracio, kiu ĝisplue volas konservi sian monopolon pri transigo de telegrafaj komunikoj. Sed G. E. feliĉe havas respondecan redaktoron, kiu en kromofico estas telegraf-direktoro; li sukcesis trovi fabrikon de radio-aparatoj (C. Lorenz A-G., Berlin-Tempelhof), kiu invitis nin, aŭskulti la anoncitan prezentadon en ĝia prov-stacio, troviĝanta en Dabendorf apud Zossen.
La prezentado, dissendota de la radio-stacio de Bournemouth kaj konsistonta el du kantoj kaj mallonga parolado esperantlingvaj, estis anoncita por la 8.30 h. vespere en la supre dirita tago. Sed la antaŭan tagon ni eksciis, je nia ĝojo, ke ankaŭ la 31an, je la 7.50 h. vespere, s-ro Pitlik el Praha faros radio-paroladon en Esperanto. Ni do povis „kapti du muŝojn per unu kaptilo“. Rapide ni informis kelkajn aliajn samideanojn el Berlin pri la gravaj okazontaĵoj, kaj la 31an, vespere je la 6a, la anoj de la Marda Klubo de Berlin kaj la redakcia stabo de G. E. ekvojaĝis al Dabendorf. Efektive, unuhoran fervojveturon oni povas nomi vojaĝo, ĉu ne? Ni estis sep personoj: onklo Gube, onklo Emmerich, s-ro Tietsch, s-ro Behrendt kun edzino kaj mi kun edzino. La edzinoj ne kunvojaĝis nur pro scivolemo, kiun oni ĝenerale supozas ĉe virinoj, sed precipe pro timo, ke eble okazos al ni akcidento sur nekonata teritorio. Ili volis eviti la vere fatalan eventualecon, ke G. E. por kelka tempo aŭ eĉ por ĉiam estu senigata de siaj „apogiloj“.
Elvagoniĝinte en Dabendorf, malgranda vilaĝo, ni estis akceptataj de meĥanikisto de la firmo Lorenz, kiu kondukis nin al la radio-stacio. Vere, li kondukis kaj ne nur gvidis nin, ĉar la luno ne brilis kaj la malforta lumo de la stelkovrita ĉielo ne sufiĉis por klare ekkonigi la tre malbonan vojon transkampan. Tiel okazis, ke mi faris maltrafan paŝon kaj glitis en fosaĵon, dank’ al Dio, sen malbonaj sekvoj. Ni devis iri ansermaniere, kaj mia edzino estis malproksime de mi tiel, ke ŝi ne povis malhelpi la akcidenteton. Jen teorio kaj praktiko (vidu supre)! Post migrado de duona horo ni atingis la stacion, kie diplom-inĝeniero Braun de la firmo Lorenz afable akceptis nin. Kun bedaŭro li sciigis al ni, ke en tiu vespero ekzistas multaj atmosferaj perturboj, kiuj verŝajne iom malhelpos la bonan komprenadon. Ankoraŭ alia malhelpo ekzistis: ni estis sep aŭskultontoj, sed je nia dispono estis nur kvar aŭdilparoj. Nu, ĉi tiu malhelpo estis facile forigata. Onklo Gube, kiel ple(nelegebla teksto)aĝulo, ricevis unu aŭdilparon por si sola, dum la ses aliaj personoj pare kunmetis la kapojn kaj tiamaniere estis aŭskultontaj ĉiu nur per unu aŭdilo, kio tute sufiĉis. Nia atento estis streĉita, ĉar ni — escepte de s-ro Behrendt, la fakulo de la konkuranta malnova sistemo kunfadena — ĝis tiam ne aŭdis senfadenan paroltransigon.
La inĝeniero pretigis la aparaton, kaj ni estis kunligitaj kun la universo. Tion ni tuj rimarkis, aŭdante pli-malpli fortajn sibladon, krakadon kaj aliajn nedifineblajn sonojn. La sperta orelo de la inĝeniero komprenis eĉ tiun ĉi ĥaoson, kaj s-ro Braun klarigis al ni la sonaron: jen la sendado de Königswusterhausen (grandega radio-stacio proksime al Berlin), kiu per sia forta energio sufokas preskaŭ ĉiujn aliajn sendaĵojn, jen la signalo de Eiffel-turo apud Paris, jen serĉado de tie, jen sendado de tie ktp. Konstante li reguli la aparaton por havigi al ni ion kompreneblan. Subite ni aŭdis muzikon. Estis violonĉel-koncerto kun akompano de fortepiano, dissendata de Vox-Haus, Berlin (speciala entrepreno, kiu ĉiuvespere aranĝas tutan programon), al ĝiaj aliĝintoj. La violonĉelo sonis belege kaj tre klare; ĉi tiu instrumento bonege taŭgas por radio-transigo. Malbone taŭgas por tio la fortepiano, de kiu oni aŭdas precipe nur la batojn de la klavoj kaj ne la tonvibradon. Poste sekvis akordionkoncerto de alia Berlin-a radio-distrejo. Ankaŭ la akordiono apartenas al la instrumentoj, bone taŭgaj por tiu celo.
Intertempe proksimiĝis la horo de la parolado de s-ro Pitlik. Precize je la 7.50 h. la inĝeniero komencis serĉi la interrilaton kun Praha, akordigante la aparaton je la anoncita ondlongeco de Praha (1150 m). Unue ni ne aŭdis ion alian krom la jam diritaj malagrablaj sunoj. Minuto post minuto pasis sen tio, ke niaj atendoj realiĝis. Fine, post ses minutoj, ekaŭdiĝis la voĉo de s-ro Pitlik. Eĉ se mi ne estus sciinta, ke li parolos, mi estus ekkoninta lin laŭ lia iom raŭka, ne plensona voĉo. Li salutis la aŭskultantojn kaj faris mallongan propagandan paroladon pri Ĉeĥoslovakio. Li priskribis la belecojn de sia hejmlando, la vidindaĵojn, precipe la grotojn en la Moravia Karsto, kiujn la partoprenintoj de la XIIIa Kongreso en Praha jam vizitis, kaj finis, invitante al vizito al Ĉeĥoslovakio. Mi jam diris, ke la voĉo de s-ro