Tradukita de Antoni Grabowski
(p. 254-274)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Printempaj aŭguraĵoj — Enmarŝo de armeoj — Dioservo — Ofica rehonorigo de sanktmemora Jacek Soplica — El interparoloj de Gervazo kaj Protazo oni povas konkludi pri proksima fino de l' proceso — Amindumoj de ulano kun knabino — La disputo pri Stumpulo kaj Falko decidiĝas — Poste gastoj kolektiĝas al festeno — Prezentado de gefianĉoj al armeaj ĉefoj <poem> Jaro! kiu vin vidis sur Litva kamparo! Ĝis nun popol' vin nomas — rikoltbona jaro Kaj soldatoj — milita; ĝis nun la maljunaj Pri vi babilas; kantoj vin gloras eĉ nunaj. Delonge vi mirakle estis anoncita Inter popol', de fluga famo, antaŭita. Printempa suno naskis en litvana koro Mirantaŭsenton, kvazaŭ de mondfina horo; Ĉiuj atendis ion sopire kaj ĝoje. 10 Brutar elpelita for, unuafoje Printempe, kvankam estis malgrasa, malsata Ne kuris al paŝtejo, jam herbe kovrata, Sed kuŝiĝis sur kampo, la kapojn klinadis, Muĝis, aŭ sian vintran nutraĵon maĉadis.

Kampuloj la plugilojn por semado tiris, Sed ne ĝojis, ke longa vintro jam foriris, Ne kantis; diligente ili ne laboras, Semadon kaj rikolton kvazaŭ ne memoras; Ili haltigas bovojn, ĉevalon erpilan, 20 Al okcident' rigardon turnas maltrankvilan, Kvazaŭ tie miraklon atendus proksime, Kaj revenantajn birdojn observas kortime.

Jam al hejmo alflugis cikoni' unua, Etendis blankan flagon de printempo frua; Poste venis kriemaj aroj da hirundoj, Kiuj kolektiĝante super akvaj grundoj, Prenas por nestoj koton el rigida tero. En arbustar' skolopo flustras dum vespero. Super arbaro flugas anseroj serie, 30 Kaj lace, por nutraĵo ili falas krie. Sur ĉielo malhela gruoj krias ĝeme; Noktgardistoj, aŭdante, demandas timeme: Kion, en birdojregno, la konfuzo celas? Kia ventego ilin tiom frue pelas? (1)

Jen novaj aroj: kvazaŭ piroloj, sturnetoj, Aroj da kolorhelaj plumtufoj, flagetoj, Ekbrilis sur altaĵoj, falas sur kamparo: Rajdistar'! Strangaj vestoj, fremda armilaro! La regimentoj marŝas: kvazaŭ neĝ' fandita, 40 Fluas sur voj' vicaro, la fere forĝita; El arbar' nigras ĉapoj, bajonetoj brilas, Infanteri' svarmas, al formikar' similas.

Ĉiuj al nordo! Kvazaŭ el sudlando varma, Irus al ni, post birdoj, la popolo svarma, Al fort' nerezistebla, instinkta, cedante.

Ĉevaloj, homoj, agloj, tage, nokte, konstante Fluas; ĉielo flamas, ie bruloj ruĝas, Tero tremas, kaj flanke fulmotondroj muĝas. Milit'! milit'!... ne estis en Litvo angulo, 50 Ĝis kiu ne alirus ĝia krako, brulo. Praarbarano, kiu laŭ avojkutimo, Dum vivo ne eliris trans arbara limo, Kaj sur ĉiel' aliajn bruojn ne komprenis, Krom ventoj, kaj sur tero — krom bestegojmuĝo, Gastojn nur vidis, kiam arbaranoj venis, Nun vidas: strange ardas ĉiela brulruĝo; Kaj li aŭdas krakadon: kuglo de kanono Eraris el batalo tra l' arbara krono, Ŝirante trunkojn, branĉojn. — La barbgriza uro 60 Hirtigas kolhararon, tremas de teruro, Leviĝas, per antaŭpiedoj apogite, Skuas barbon, rigardas ege mirigite, Al la fulmanta inter rompaĵo brulejo: Grenad' erara fajfas kaj turniĝas brue, Krevas fulme, krakase; ur' en viv' unue, Time, al pli profunda kuris kaŝiĝejo.

Batal'!... Kie? demandas junuloj, kaptante Armilojn; manojn levas virinoj, preĝante; Ĉiuj esperas venkon; sonas larma krio: 70 Nin gvidas Napoleon! kun li estas Dio!

Printempo! kiu vidis vin sur la kamparo! Memorinda printempo, de l' milita jaro! Printempo, kiu vidis vin tiom florantan Per grenoj kaj herboj, per homoj brilantan, Eventplenan, gravedan de l' esper' ĉiela! Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝvidaĵo bela!... Mi, naskita sub jugo, vindita en fero, Havis nur unu tian printempon sur tero.

Ĉe Soplicovo tuŝe, vojego sin tiris, 80 Kie de Njemenflanko du ĉefoj aliris: Princ' Jozef kaj vestfala reĝo Hieronim Okupis Litvoparton de Grodno ĝis Slonim (2) . Reĝo donis ripozon ĝis la tago tria; Sed polaj soldataroj, malgraŭ laco sia, Plendis, ke ne permesas reĝo marŝi plue; Ili volus atingi moskvulojn plej frue.

En urb' proksima, haltis princa stabĉefaro, En Soplicovo kvardek miloj en tendaro; Kun siaj staboj venis: General' Dombrovski, 90 Knjazjeviĉ, Malaĥovski, Gjedrojc kaj Grabovski (3) .

Estis malfrue: ĉiu do prenis laŭ povo Loĝejon en kastelo kaj en Soplicovo. Kiam antaŭgardaro estis starigita, Ĉiu, en sian ĉambron iris lacigita. Nokta silent': en tendoj, dom', kamparo; sole Oni vidas, laŭ ombroj, vagantojn patrole, Tendaraj fajrujoj flagras en kelkaj lokoj, Alterne de postenoj sonas signalvokoj.

Dormis dolĉe: dommastro, ĉefoj, milituloj, 100 Kaj sole ne fermiĝis de Vojski okuloj; Vojski devas por morgaŭ festenon prepari, Volas per ĝi Soplicojn eterne glorfami: Inda de koragrablaj polgastoj festeno Estu konforma kun la granda tagsoleno, Preĝeja festo, ankaŭ familia estos: Morgaŭ tri paroj sian fianĉiĝon festos. Kaj general' Dombrovski dum vespero diris, Ke li, por morgaŭ, polan tagmanĝon deziris.

Kvankam malfrue, Vojski rapide akiris Kvin kuiristojn, kiujn ĉirkaŭaĵo donis: 110 Ili servis kaj Vojski, laŭ mastro disponis. Li blankan kuirestran antaŭtukon ligis, Prenis noktĉapon, brakojn ĝis kubut' nudigis. Unumane li muŝojn per klakil' batalas, Ĉar insektoj avide sur frandaĵojn falas, Per dua man' li okulvitrojn surnazigis, El poŝo libron prenis, elvolvis, disigis.

Libro havis titolon: "Kuirist' perfekta" (4) Kaj estis speciala priskribo korekta De polpladoj. Tenĉina Graf', laŭ la detala 120 Priskrib', festenojn donis en lando itala, Pri kiuj Sankta Patro Urban' Oka miris (5) . Laŭ ĝi Karol-Amato-Radzivil kuiris En Njesvjeĵ, ĉe akcepto reĝa Stanislava, Aranĝante festenon, kies famo prava Ĝis nun en Litvo vivas, en rakont' vulgara (6) .

Vojski legas, anoncas post kompreno klara, Kaj spertaj kuiristoj laŭ tio laboras; Kvindek tranĉiloj vigle sur tabloj sonoras; Kuirejbuboj nigraj portas laŭ ordonoj, 130 Lignon; aliaj lakton, vinon, el kaldronoj Verŝas en kaserolojn, potojn, kuirilojn; Ĉe forn' sidantaj buboj movas fajrblovilojn: Vojski, por pli akceli ekbruligaferon, Sur brullignon verŝigas fanditan buteron; (Tian lukson riĉega dom' ne persekutas). Buboj en fajron sekan branĉrompaĵon ŝutas; Aliaj sur ponardojn metas viandrostaĵojn, Bovajn kaj kapreolajn, kaj aprodorsaĵojn; Ĉi tiuj senplumigas: flugas lanugaro, 140 Nudiĝas urogaloj, tetroj kaj kokaro. Kokoj estis malmultaj: post invadatako, Kiun faris Dobĵinski, sangavida Sako, Sur kokejon de Zonjo, kiam en impeto, Li detruis mastrumon ĝis lasta koketo, Ne povis per birdaro ekflori de novo, Fama iam, pro siaj birdoj, Soplicovo. Cetere da viandoj abundeco granda, Arigita el domo, butikar' vianda, El arbar', de najbaroj, proksime kaj fore: 150 Vi dirus, birda lakt' nur mankis tiu hore. En Soplicov' kuniĝas, por festen sinjora, Du kondiĉojn: abundo kaj arto labora.

Jam ekiĝis de Sankta Flor-Virgin' soleno (7) . Vetero estis bela; en frua mateno Ĉielo pura ĉirkaŭ tero sin etendis; Kiel maro silenta, konkave ĝi pendis. Ankoraŭ kelkaj steloj lumas el profundo, Kiel perloj, brilantaj tra l' ondar' el fundo: Flanke nubet' alflugas blanka, ununura Kaj flugilojn ekmergas en ĉiel' lazura, 160 Similajn al plumaro de Gardant-Anĝelo, Kiun, per noktaj preĝoj, retenis teranoj, Kaj kiu rerapidas al samĉielanoj. Ĉielfunde jam lasta estingiĝis stelo, Kaj en mezo de frunto paliĝas ĉielo, Ombrojkusenon tuŝas per dekstra tempio Bruneta, dum maldekstran jam ruĝigas io; Pli fore, rondo, kvazaŭ palpebro disiĝas Kaj en mezo, blankaĵo okula vidiĝas Kun ĉielarkpupilo: jam ŝprucis radio, 170 Sur ĉielrond' fleksite, trabrilis lumstrio Kaj en nuboblanko, kiel orsago pendiĝas. Post la paf' tagsignala, flamojfasko ŝprucas, Mil raketoj en mondoĉirkaŭo sin krucas, Kaj sunokul' suriris. — Ĝi iom dormetas, Fermetiĝas, radiaj okulharoj tremas; Sep koloroj kunbrilas: safiro bluhava, Sangeruĝa rubeno kaj topazo flava; Sekve suno disbrilis kristaldiafane, Poste briliantlume, fine fajrfontane, 180 Kaj kiel luno grande, flagrante laŭ stelo: Tiel iris soleca suno sur ĉielo.

Hodiaŭ ĉe tagiĝo, el tutĉirkaŭejo, Litvanaro kolektis sin antaŭ preĝejo, Kvazaŭ por ekanonco de miraklo nova. La kolektiĝon kaŭzis piec' de popolo, Kaj parte ĝi devenis el granda scivolo: Ĉar hodiaŭ al dioservo Soplicova Estas venontaj ankaŭ kelkaj generaloj, Ĉi tiuj gloraj ĉefoj de pollegionoj, Kies nomojn adoris popol' laŭ patronoj, 190 Kies ekspedicioj, vagadoj, bataloj, Evangeli' nacia estis litvolanda.

Jam venis oficiroj, soldataro granda; Popol' ĉirkaŭas ilin kaj apenaŭ fidas, Rigardante per propraj okuloj: ĝi vidas Landanojn, uniformon armean portantajn, Armitajn kaj liberajn, pole parolantajn.

Por meso ne ampleksis preĝejet' kunvenon: Popolo genuiĝis sur herboterenon, Kaj kapnude, rigardas al pordo kapela. De litvanoj hararo, blanka, aŭ blondhela, 200 Orumiĝas simile al bed' de sekalo: Ie brilis virgina bela kapvoalo, En ornamo florfreŝa aŭ pavokulara, Kun senligaj rubandoj en plektaĵo hara, Inter virkapoj, kiel grencejan' aŭ lolo. Genuanta, kolora amas' de popolo, Ĉe tintilvoĉo, kvazaŭ ĉe blovo matena, Kapon klinas, kiel spikoj sur bedo grena.

Kampulinoj hodiaŭ, al Marialtaro, Portas printempodonacon de herbofloraro; 210 Ĉio en ornamaĵo de bukedoj, kronoj: Altaro, bildo kaj eĉ sonorej', balkonoj. Iam, el oriento, matenvent' blovetas, Deŝiras florkronetojn, sur tempiojn ĵetas, Kiel mesincensilo bone fumodoras.

Kiam finiĝis meso, prediko kaj beno, Eliris Ĉambelano, estro de l' kunveno, Antaŭ nelonga tempo, en distrikto sia, Elektite Marŝalo Konfederacia (8) , En vojevoda vesto: ĵupan' orbrodita 220 Kontuŝo grodetura (9) , zono orteksita, Flanke, kun lacertleda (10) prenil', karabelo; Sur kolo brilis pinglo per brilianthelo, Konfederatko blanka, kun fasko da karaj Tufplumetoj, de blankaj ardeoj, tre raraj. (Por festo nur metiĝas la riĉa tufeto, Dukaton kostas ĉiu tiela plumeto) Ĉambelan' sur altaĵon ĉe l' preĝej' suriris, Kaj al popol', soldatoj, ĉirkaŭite, diris: "Fratoj! anoncis pastro al vi el ambono, 230 Ke liberon redonis Francestro al Krono, Kaj nun donas al Litvo, tuta Poluj' kara; Vi aŭdis pri la grava edikt' registara, Pri kunvoko de granda sejmo Varsovia. Nun aŭdu kelkajn vortojn komunumo nia Pri familiafero de Sopplic', sinjoro Ĉi tiea.

"Vi ĉiuj havas en memoro, Kion krimis mortinto — Soplica Jaceko; Sed, dum vi ĉiuj scias nur pri lia peko, Tempas al mond' anonci pri meritoj liaj. 240 De ĉeestaj ĉi tie generaloj niaj Mi aŭdis ĉion, kion mi diras pri l' homo: Jacek ne mortis (kiel estis fam') en Romo, Sed, post ŝanĝo de vivo, profesio, nomo, De kulpoj kontraŭ Dio kaj Patruj' faritaj, Puriĝis, per sankta vivo, faroj militaj

"Jen li, ĉe Hohenlinden (11) , kiam generalo Riŝpans, venkate, pensis pri cedosignalo, Ne sciante, ke marŝas Knjazjeviĉ al savo, Jacek penetris inter ĵetatoj kaj glavoj, 250 De Knjazjeviĉ al Riŝpans leteroj transdonis: Ke poloj malamikan poston ĉirkaŭzonis. Li poste, ĉe hispanoj, dum polulanaro Konkeris Sommo-Sjerran dorson de remparo (12) , Ĉe Kozjetulski estis dufoje vundita. Kun sekretaj ordonoj poste elsendita Li kuradis, spiriton de popolo sondis, Sekretajn societojn kolektis kaj fondis; Kaj li fine, ĉe litva leviĝpreparado, Pereis en Soplica hejmo, dum invado. 260 Ĵus venis en Varŝavon sciigo pri lia Mort', dum lin rekompencis Estro Imperia. Por liaj heroaĵoj kaj servoj konspiraj, Per signoj, de honora legi', kavaliraj (13) .

"Do mi, aferojn tiujn ĉi konsiderante, Kaj Vojevodregecon kunreprezentante, Anoncas ĉe bastono konfederacia, Ke Jacek, per fidela, longa servo sia, Kaj ankaŭ per favoro de l' estr' imperia, Forviŝis infamion, al honor' revenas, Kaj inter patriotoj ree lokon prenas. 270 Dokiu nun kuraĝos Jacekfamilion Memorigi pri kulpo aŭ aludi ion, Tiun atendas puno, por riproĉo tia, 'Gravis notate macule' (14) laŭ statuto nia, Kiu punas 'militem', kiel 'skartabelon (15) , Se ili infamion semas sur nobelon; Kaj ĉar regas egalo, artikolo tria Deviĝas por urbanoj kaj kampulo ĉia, Tiun marŝaldekreton metos moŝt' Skribisto Al ĝeneralaj aktoj — anoncos Vokisto.

280 "Kio koncernas krucon de l' honorlegio: Ke ĝi malfruis, gloron ne ofendas tio; Se ĝi ne povis Jackon ornami merite, Ĝi servu memoraĵe, sur tomb' pendigite. Dum tri tagoj ĝi pendos, en preĝej' post tio Ĝi metiĝos por voto (16) al Patrin'-de-Dio".

Ĉambelano ordenon el tego eligis Kaj, sur modestan tombokruceton pendigis: Rubandeton kokarde ligitan, ruĝhelan, Kaj, kun ora kroneto, krucon blankan, stelan 290 En sunradioj lumis steletoj kaj oro Kvazaŭ lastaj rebriloj de Jacka tergloro. Popol' "Anĝelsaluton" genue flustretas. Kaj pri eterna paco por pekulo petas. Juĝisto, inter gastoj kaj vilaĝkunveno, Ĉiujn al Soplicova invitas festeno.

Du aĝuloj sidiĝis ĉe domo biena: Ĉe ĉiu, sur genuoj, mielpoto plena. En ĝarden' ili vidas: ĉe papav' kolora Staras ulan', sunflore, en kolpak' kun ora 300 Ladornamo kaj koka vostplumo fiera; Ĉe li knabin', en verda vest', laŭ rut' ĉetera, Levas la okuletojn, laŭ trikoloretoj, Al okuloj de knabo; pli for, fraŭlinetoj, Deturnis kapojn, florojn ŝiris en ĝardeno, Ke geamantoj povu paroli sen ĝeno. Sed aĝuloj babilas ĉe vino miela Kaj sin tabakregalas el ujo arbŝela:

"Jes, jes, Protaĉjo", diris Ŝlosisto Gervazo. "Jes, jes, Gervaĉjo", diris Vokisto Protazo. 310 Jes, jes!" ripetis ambaŭ refoje, cetere Taktbalancante kapojn. "Jes, finiĝas, vere, Diris fine Vokisto, strangamaniere. Ja estis, mi ekzemple memoras, procesoj Kun multe pli malbonaj, ol ĉe ni ekscesoj, Kaj embarason finis intercizo-datoj: (17) Tiel paciĝis Lopot kun Boĵobohatoj, Krepŝtuloj kun Kupscioj, Putrament — Pikturno, Kun Odincoj Mackjeviĉ, Kvileckij kun Turno. Kaj de Poloj kun Litvo! estis pli malica 320 Konflikto, ol ĝin havia Horeŝkoj, Soplica: Sed kiam konsideris reĝino Jadvigo (18) , Sen juĝo tuj finiĝis la tuta intrigo. Se partioj fraŭlinon havas aŭ vidvinon, Edziĝo tiam faras al procesoj finon; Do plej longe proceso daŭras kun pastraro Katolika, kaj inter proksimparencaro, Ne povante finiĝi per geedzojparo. Do malpacoj, de Laĥoj — Rusoj, nefinitaj Ekde Leĥo kaj Ruso, du fratoj naskitaj (19) ; 330 Tial tre lomge daŭris prces' de litvanoj Kun la pastroj Krucistoj, ĝis gajnis Jagielo (20) ; Do antaŭ aktoj longe 'pendebat' (21) kverelo. Fama proces' de Rimŝoj kun Dominikanoj, Ĝs gajnis monaĥeja sindik', pastro Dimŝo, Do proverb': Disinjoro pli granda ol Rimŝo; Mi aldonos: pli bona mielpot' en mano, Ol fendil' " kaj li trinkis je Ŝlosista sano.

"Vere! — diris Gervazo per kortuŝotono, Tre strangajn sortojn havis nia pola Krono, 340 Kaj Litvo nia! Kvazaŭ du geedzojn Dio Kunigis, sed disigis satanojenvio! Aĥ, frato Protazeto! Jen, kion litvanoj Ni vidas! revizitis nin fratoj kronanoj! Mi antaŭ jaroj servis en taĉment' ilia: Ĝi estis bravularo konfederacia! Se sinjoro Tablestro ĝisvivus la horon! Jacek! Jacek! — sed kial ĉagreni la koron? Kiam Litvo kun Krono nun ree sin ligas, Jam tio sola ĉion pacigas, bonigas"

"Strange", diris Protazo, "pri zonjo gracia, 350 Kies maneton petas nun Tadeo nia, Antaŭ jar' ĉielsigno estis aŭ omeno!" "Fraŭlin' Zofi' ŝin oni nomu, laŭ konveno, Rompis Ŝlosist', kreskplena, ne eta knabino, Krome, dignula sango, Tablestra nepino!" "Jen do, finis Protazo, estis signo tia Pri ŝia sort'; mi signon per okuloj vidis: Antaŭ jaro, dum festo, servistaro sidis, Trinkante el potegoj da miel' julia, Kiam: klak'! ni rigardas, el tegmento falas 360 Du maljunaj paseroj vira,j kaj batalas: Iom pli juna havis grizan subgorĝaĵon, Dua nigran: tra l' korto iĝis lukt' furia, Kaj renversad', ke ambaŭ fosoĝis polvaĵon. Ni rigardas, dum flustris servistaro nia: Nigra estu Horeŝko, Soplico — alia; Oni kriis, dum supre estis la grizulo: Vivu Soplico! fi al Horeŝko, timulo! Kaj se li falis, tiam: Rebonigu frato! Ĉar honto al nobelo cedi al magnato! 370 Ni ridas kaj atendas venkon de rivalo; Tiam Zonjon pro birdoj kortuŝis kompato; Ŝi saltis, kavalirojn kovris per manplato; Sed eĉ en man' ne ĉesis plumŝira batalo, Tia estis, en tiuj etuloj furio. Virinoj, rigardante, flustris pri Zofio, Ke kredeble destino estas de l' knabino, Malpacajn familiojn pacigi en fino. Hodiaŭ plenumiĝis omeno; sed vere, Ke tiam oni pensis pri Grafo prefere, Ne pri Tade;"

380 Ŝlosisto pri tio respondis: "Estas strangaj aferoj, kiu ĉion sondis? Mi diros pri afero,ne, kiel omeno, Mirakla, malfacila tamen por kompreno. Mi antaŭe Soplicojn dronigus kolere Ĉiujn, sed la knabeton, Tadeon, mi vere De infaneco lia treege ekŝatis! Ĉar, kiam sin bubetoj kun li, taŭze batis, Li venkadis; do kiam li kuris kastelon, Mi, instige, tuj montras malfacilan celon: 390 Ĉio al li prosperis: kolombojn detiri El turo, aŭ la viskon sur kverko forŝiri, Grimpi, al korniknesto sur pino, por rabo, Li scipovis; do pensis mi: naskiĝis knabo, Domaĝe ke Soplico, sub feliĉa stelo! Kiu dirus: li estos mastro de kastelo, Edzinigos Zofion, mian Moŝt-Estrinon!"

Ili finis, medite trinkas mielvinon, Kaj aŭdiĝas nur iam de vortoj ripeto: "Jes,jes, mia Gervazo — jes, jes, Protazeto".

400 Ĉe pordosojl', fenestro estis kuireja Malfermita: eliĝis fum' kvazaŭ bruleja, Ĝis el fumovolvaĵoj, kiel kolombeto, Ekbrilis kuirestra, lumanta ĉapeto: Super aĝulokapojn sin Volski silente Elŝovis kaj aŭskultis parolojn atente, Fine al ili donis, sur eta tasplado Biskvitojn, parolante: "Manĝu ĉe trinkado, Kaj mi al vi rakontos sciindan egale Disputon, finiĝotan eble sangbatale, 410 Kiam, en Nalibokaj arbaroj, dum ĉaso, Rejtan faris petolon al duko de Nasso. La petolon li pagis preskaŭ sanokoste, Kaj kiel mi pacigis, vi aŭdos tuj poste..." Sed rakonton trarompis kuiristojveno Kun demand': kiu tablojn kovru por festeno?

Vojski foriris; ĉerpis mielon aĝuloj Kaj medite ĝardenon vagis per okuloj, Kie kun fraŭlineto staris la ulano. Ĵus preninte maneton per maldekstra mano, 420 (Dekstran, laŭ vid' vunditan, tolbandaĝo ligis), Li al fraŭlin', per tiaj vortoj sin aŭdiĝis: "Zofi', vi nepre devas al mi diri tion; Antaŭ ŝanĝo de ringoj mi havu la scion. Malgrave, ke dum vintro pasinta vi pretis Doni vorton; mi tiam la vorton ne petis: Ĉar kion do valoras vort', eldevigite? En Soplicov' mi estis mallonge vizite; Kaj mi ne estas vanta, havi iluzion, Ke mi unurigarde vekis simpation. 430 Mi, ne fanfaronulo, volis nur pretendi Merititan favoron, eĉ longe atendi. Nun vi bonvolu vian vorton ree diri... Per kio la favoron mi sciis akiri? Eble min Zonjo prenas, ne el korinklino, Sed, ĉar tiel konsolas onklo kaj onklino? Zonjo, edziĝafero estas grava tree! Konsultu propran koron, neniun obee: Nek de onklo minacojn, onklin inspirojn; Se vi al mi korsentas nur bonajn dezirojn; 440 Ni povas fianĉiĝi, sed iam estonte; Vin ligi mi ne volas, atendos volonte. Nenio urĝas; krome, hieraŭ komando Min lasis regimenta instruktor' en lando, Ĝis miajn vundojn ree sanigos ĉarpio, Do kion, kara Zonjo?"

Kaj Zonjo je tio Levis kapon,rigardis honteme kaj diris "Mi ne memoras bone, kio tion kaŭzis; Mi scias nur, ke estis pri tio parolo, Ke vi kun mi edziĝu : mi, ĉiam al volo 450 Ĉiela, zorganta, cedas". Ĉi tiu momente Ŝi mallevis okulojn, por diri korsente: "Kiam mortis la pastro Vermo, dum teruris Nokta tempest', mi vidis, ke vi forveturis Pro ni malĝoje: viajn okulojn vualis Larmoj, kiuj, mi diru, mian koron falis; Ke vi, sinjor' min ŝatas, mi tiam ekfidis; Kaj poste, por sukceso via, kiomfoje Mi preĝis, ĉiam staris vi same, malĝoje Antaŭ mi, kaj du grandajn larmbrilojn mi vidis. Poste Ĉambelanino al Vilno foriris 460 Kaj por vintro kunprenis min; sed mi sopiris Al Soplicovo, ankaŭ al tiu ĉambreto, Kie okazis nia renkont', ĉe tableto, Kaj adiaŭo. Ial via memoraĵo, Simile al aŭtuna legomosemaĵo, En mia kor', dum tuta vintro, kreskis bele, Ke, kiam mi parolis, mi ĉiam sopiris Al la ĉambret', kaj io al mi flustre diris, Ke mi vin tie trovos — okazis tiele. Tion pensante, havis mi ofte en buŝo, 470 Dum karnavalo vian nomon, Tadeuŝo; Do, ke mi enamiĝis, fraŭlinetoj diris. Se tiel estis, koron mian vi akiris". Tade', pri tia pruvo de amo kontente, Ekpremis ŝian brakon, kaj ili silente El ĝardeno eliris al tiu ĉambreto, Kie, antaŭ dek jaroj, loĝis Tadeeto.

Tie Rejento gastis nun; en la ornamo, Kiel fianĉo, servis li al sia "damo", Kurante, transdonante, ringojn kaj ĉenetojn; 480 Cilindrojn, boteletojn,pulvorojn, muŝetojn; Li rigardis triumfe, gaje fianĉinon, Kiu sidante faris tualetofinon, Kaj en spegul' konsultis diojn de gracio. Ĉambristinoj kun frizoferaĵoj, dum tio Refreŝigas ringaron de harplektoj ŝiaj: Genue, ĉe falbanoj, laboras aliaj.

Kiam Rejenton distris ĉi tiu laboro, Kuiristeto frapis fenestron: leporo! Lepor'. el salikaro, trakuris herbejon 490 Kaj saltis en ĝardenon, inter legomejon, Tie sidas: facile estos fortimigi Ĝin kaj apud barilo vertragojn instigi. Asesor'per gvidilo sian Falkon tiras; Rejent' Stumpulon vokas,rapide postiras. Vojski ilin kun hundoj lokas sur postenon, Kaj mem, kun muŝklakilo iras en ĝardenon, Piedfrapas, fajfas, klkas, timigante; Instigantoj, vertragojn ĉe rimen' tenente, Montras lokon, leporo elsaltos el kie, 500 Kaj lipŝmacas; orelojn streĉinte, vertragoj Levis buŝojn al vento kaj tremas pasie, Kiel metitaj, unu tendenon, du sagoj. Vojski kriis: "Pel!" Saltis best' el post bariloj Herbejon; hundoj sekvas; tuj Falko, Stumpulo, Sen turniĝo, ĵetiĝis kune al grizulo El ambaŭ flankoj, kiel du birdoflugiloj, Kaj dentojn kiel ungojn en dorson enpremis. Lepor', laŭ ĵus naskito, malĝoje ekgemis! Instigantoj alkuras: ĝi kuŝas jam morte, 510 Hundoj taŭzas sub ventr' leporhararon forte.

Instigantoj glatumis hundojn, Vojski tiris El ĉe zon' tranĉileton ĉasistan kaj diris, Detrancante saltilojn: "Hundetoj favoron Ĝuos egale, saman akirinte gloron, Egalis rapdeco, egalis kurspaco; Indas Pac' la palacon kaj Pacon palaco (22) , Sinjoroj indas hundojn, kaj sinjorojn hundoj; Finiĝis la disputo en kelkaj sekundoj; Mi, kiun vetjuĝanto vi faris inkline, 520 Eldonas finverdikton: ambaŭ gajnis fine; La vetaĵoj nun revenas: al ĉiu — sia; Vi subskribu konsenton". Post alvoko tia Instigantoj heligis vizaĝojn kontente, Longe kaŝatajn manojn kunigis konsente.

Rejent' diris: "Mi vetis pri ĉevaljungaĵo, MI ankaŭ garantiis per oficskribaĵo, Ke al Juĝisto mian ringon mi deponas, Vetogarantiaĵon oni ne redonas. Ringon akceptu moŝto Vojski por memoro: 530 Sur ĝi gravuru sian nomon la sinjoro, Aŭ Hreĉeĥajn blazonornamaĵojn laŭ volo; Oro estas provalta, glata karneolo. Ĉevalon nun forprenis ulanoj, rajduloj; Restis jungaĵo; nomas ĝin ĉiuj konuloj: Oportuna, daŭrema, bela ludil' vera: Selet' mallarĝa, turka, kozaka, maniera; En partantaŭo brilas ŝtonaro juvela, Sidon sternas silkŝtofa kuseneto bela; Sur selarkon saltinte, sur lanugmolaĵo 540 Vi sidas oportune, kvazaŭ sur litaĵo. Kaj kiam vi galopas — (Rejtano Bolesto, Kiu, sciate, estis ŝatanto de gesto, Disigis krurojn, kvazaŭ sur selon saltante, Poste kvazaŭ galopis, balancetiĝante — Kaj kiam vi galopas, tiam ĉabraketo Helbrilas, kvazaŭ gutus or' de ĉevaleto, Ĉar selpendaĵoj estas ore aspergitaj, Arĝentaj piedingoj larĝaj, orumitaj; Sur buŝpeco rimenoj, sur kol' bridduonoj 550 Briletas perlamota vico da butonoj; Kaj ĉe brustumo pendas Leliva blazono, Tio estas lunnovo. La jungspecialo. Konkerita (laŭ famo) en Podhajc-batalo (23) De iu grava, turka nobela persono, Pruvu al Asesoro pri estimo mia".

Kaj Asesoro, gaje pro donaco tia: "Mi de princo Sanguŝko iaman donaĵon Vetgarantiis, mian belan hundkolaĵon, Lacertlede kovritan kun ringoj el oro, 560 Kaj silkteksan gvidilon, kies artlaboro Egale kara, kiel ŝton' lumanta brile. Miaj unfanoj devis ĉi tion heredi... Edziĝante, mi idojn esperas posedi: Sed la aĵon, Rejento, mi petas humile, Favore prenu por via jungaĵ' tre kara Kaj memore pri nia disputo' longe jara, Kiun finis, por ambaŭ ni, tiu momento Honore. Ree floru inter ni konsento". Ili revenis domon anonci ĉetable: 570 Ke Falk', Stumpul', disputon finis tre agrable.

Estis famo, ke Vojski edukis en domo Leporon, kaj ĝin lasis kaŝe en legomo, Por pacigi disputon facilmaniere. Aĝul' la artifikon faris tre mistere, Ke tutan Soplicovon li trompis prospere. Kuirist' post jaroj tion kaŝe parolis, Asesoron, Rejenton, reinstigi volis; Sed li vane pri hundoj semis kalumnion Vojski neis, neniu do kredis ĉi tion.

580 Jam gastoj kolektite en kastela halo, Ĉe tablo kunparolis antaŭ festregalo. Juĝist', en vojevoda uniform', dum tio Eniris; kune venis Tadeo kaj Zofio. Per man' maldekstra kapon tusante, Tadeo Salutadis soldate ĉefojn de l' armeo; Kaj Zofio, rigardon al ter' mallevante, Per riverenc' salutis gastojn, roziĝante; (Bele riverenci Zonjon instruis onklino). Sur kap' kroneton havis ŝi, laŭ fianĉino; 590 Cetere sama vesto, en kiu Zofio Metis printempan garbon al Patrin' de Dio. Ŝi rikoltis garbeton da flora herbaro: Per unu man' ŝi donas florojn al gastaro, Dua sur kapon metas brilan falĉileton; Ĉefoj prenis herbflorojn, kisante maneton, Kaj ŝi reriverencis, honte rozigite.

Ĉef' Knjazjeviĉ je brakoj ŝi prenis subite Kaj metis patran kison sur frunton Zofian, Kaj levinte knabinon, sur tablon starlokis; 600 Tiam ĉiuj manplaŭde: Jen brave! ekvokis, Admirante belegan knabinon gracian, Kaj ravite de ŝia litva vest' vulgara: Ĉar, por ĉefoj, post viva vagado jarara En fremdaj landoj, havis strangajn ĉarmojn tia, De longe nevidita, simpla vest' nacia, Kiu rememorigis ilin pri juneco Kaj malnovaj amaĵoj. Do, kun kortuŝeco, Ili ĉirkaŭ tablon, rigardis scivole: Tiuj petas, ke frunton ŝi levu bonvole, 610 Montru okulojn; tiuj, ke Zonjo ĉirkaŭe Turniĝu; ŝi turniĝas, sed kiel antaŭe, Kovras per man' okulojn. Tadeo atente Ŝin rigardis kaj manojn kunfrotis kontente.

Ĉu la robeton iu konsilis prudente, Ĉu instinkte ŝi sciis (ĉar knabin' divenas Ĉiam instinkte, kio al ŝi plej konvenas), Sed, unue dum vivo, Zonjon en mateno Pro obstinec' insultis onklin' Telimeno: Zonjo kun plor' rezistis al modornamaĵo; 620 Oni ŝin devis lasi en simpla vestaĵo.

Ŝi havis longan, blankan jupeton el tolo, Robon kamlotverdan, kun roza borderaĵo; Verda, per la rubandoj laĉita korsaĵo Multstrie ŝin ĉirkaŭis de sino ĝis kolo; Sube brust', laŭ burĝonoj sub foli' kaŝitaj. Blankaj ĉemizmanikoj sur brakoj sin movas, Kiel por flug' iletojn papilio blovas; Ĉe man', krispaĵoj estas per ruband' streĉitaj. Ĉirkaŭ kolo, mallarĝa kolumet' ĉemiza, 630 Kun roza, liga nodo; el kerno ĉeriza Orelringetoj: ilin cizelis tre arte Sak Dobĵinski, kaj tial fieris aparte. (Tie estis du koroj, kun sago, flameto, Kiujn Sak, svatiĝante, donis al Zonjeto). Sur kolum' du ŝnuretoj pendas da sukceno; Sur tempioj — kroneto el la rosmareno; Harligrubandojn Zonjo sur la ŝultrojn ĵetis: Kaj, falĉistinkutime, sur frunton ŝi metis Rikoltilon, de freŝa herbtrancado brilan, 640 Al novluno, sur frunto Diana, similan.

Ĉiuj aplaŭdas. Iu oficir' eligis Paperujon el poŝo, papero pretigis, Krajonon pintiginte en buś' malsekigis, Rigardas Zonjon, skizas. Apenaŭ krajonon Vidis Juĝist', rekonis desegnistpersonon. Kvankam lin kolonele vesto aliigis: Riĉegaj epoletoj, mieno ulana, Lipharoj nigritaj, barbeto hispana. Juĝisto diris: "Grafa moŝto, kia farto? 650 Eĉ en sarĝuj' vi havas ilojn po pentrarto!" Efektive, jen Grafo ekzercis talenton; Juna soldat', sed havis li grandegan renton, Proprakoste ekipis rajdistregimenton, En unua batalo tuj firme ekstaris: Do lin imperiestro kolonelo faris; La Juĝisto salutis Grafon, gratulante; Sed Grafo ne aŭskultis, plue desegnante.

Dume eniris dua gefianĉojparo" Asesor', de Francestro kaj iam de caro 660 Servisto, ĝendarmaran nun komandis vicon, Kvankam de dudek horoj nur havis oficon, Li prenis uniformon bluan kun faldzonoj Polaj, trenis kurban sabron, tintis per spronoj. Flane, per grava paŝo, iris amatino Belege vestita: Teklo, Hreĉeĥa filino; Ĉar Asesor' delonge lasis Telimenon: Al koketin' volante pliigi ĉagrenon, Al Vojskidin turniĝis li kun korinklino. Fraŭlino ne tro juna, laŭ dir' 670 Sed persono solida. mastrino memstera Kaj dothava: vilaĝon belan ŝi heredis, Kaj aldone, monsumon de Juĝist' posedis.

Trian paron longan tempon oni atendas. Juĝist', malpacience, servistojn elsendas; Ili revenas, sed ne gvidas paron trian: Rejento ĉe leporo, perdis ringon sian, Serĉas en herbo; lia fianĉino sidas En la tualetejo; kvankam ŝi rapidas Kaj kvankam servantinoj ŝin helpas akcele, 680 Tualeton ŝi povis fini neniele; Por kvara hor' ŝi estos pretigita.