Sonoj Esperantaj/Al proksimiĝanta ventego


Al proksimiĝanta ventego.
de Jaroslav Vrchlicky.
(el traduko de Konopnicka).

Tra vojon senfinan venegu, kuregu,
— Purigu la mondon!
La tondr’ estas hufo al via piedo,
— Purigu la mondon!
Tremigu la teron dormete kuŝantan
En timo de morto kaj inter putraĵoj,
— Purigu la mondon!
Per ventoj sovaĝaj flugilojn rapidu,
Al blov’ kondukilojn aerajn eklasu,
— Purigu la mondon!
Kaj ĉion malnoblan, malaltan, batadu,
Kaj pro nevenĝito ekvenĝu kruele,
— Purigu la mondon!
Ho batu!… En koro en mia ekbrulu,
Por ke renaskiĝu mi, kiel fenikso…
— Purigu la mondon!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Jaroslav Vrchlický kaj de la tradukinto: Leo Belmont.