Sonoj Esperantaj/Kiam do Reĝo iris batali…


Kiam do Reĝo iris batali…
de Marja Konopnicka.

Kiam do reĝo iris batali,
Trumpetoj oraj ludadis al li,
Ludadis al li trumpet’ el oro,
Por ke li venku brava kun koro…

Kiam do Staĉjo iris batali,
Nur riveretoj bruadis al li,
Bruis en kampoj nur oraj spikoj
Pro la sospiro, pro sortaj pikoj.

Kaj en milito kugloj fajfegas,
Kaj kvazaŭ garboj homoj falegas;
Plej brave batas reĝ’ kaj reĝanoj,
Plej dense falas do vilaĝanoj!…

Standardaj agloj bruas pli forte,
Krakas do ie kruc’ vilaĝana.
Ho! Staĉjo estas vundita morte…
Ho! reĝ’ kortegon revenas sana.

Dum li eniris pordojn el oro,
Iris kontraŭen bela Aŭroro,

Ĉiuj soniloj ludis salute,
Oni forgesis la perdojn tute…

Dum oni kavon Staĉjan fosadis,
Nur malproksime arboj bruadis,
Kaj nur mallonge sub ventoj piaj
Sonis soniloj — floroj liliaj…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Maria Konopnicka kaj de la tradukinto: Leo Belmont.