Dum miaj jaroj junaj La tagoj estis pli sunaj, Pli bela estis somer’…
Nun mondo iĝis alia, Malĝoja ombro ia Nun kuŝas super la ter’.
En miaj junaj jaroj Belaj odoroj kaj klaroj Fluadis el flor’ del’ am’…
Hodiaŭ vane la koro Serĉas je tiu floro… Nubego ĝin kovris jam.
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Adam Asnyk kaj de la tradukinto: Leo Belmont.