PROGRESO.
de Asnyk.

Laboroj vanaj! vana plend’!
Senforta malbenado!
La formojn mortajn ia sorĉ’
Ne turnos al estado!

Per temp’ preniton al la temp’
Ne povas mond’ depreni!

Ne povos fajr’, ne povos glav’
Kurantan penson teni…

Kun vivaj ĉiam iru vi!
La novan vivon amu!
Obstine per velkinta laŭr’
La kapon ne ornamu!

Ne repuŝebla viva ond’!
Sencele vi sopiros!
Koler’ senforta! vana plend’!
Antaŭen mondo iros!



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Adam Asnyk kaj de la tradukinto: Leo Belmont.