PINO.
El Tetmajer.

La sola pino bruas
Sur kruta la ŝtoneg’…
Ĉe la piedoj ĝiaj
Nigriĝas profundeg’…

Ĉirkaŭas ĝin malvarma,
Malgaja mur’ granita…
Kaj supre nigrajn nubojn
Kurigas vent’ subita…

Per la dezerto ŝtona
De ĉie ĉirkauita,
La sola pino bruas
Senfine ĉagrenita…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Kazimierz Przerwa-Tetmajer kaj de la tradukinto: Leo Belmont.