Sonoj Esperantaj/Himno al amo


HIMNO AL AMO.
de Kazimierz Tetmajer.

Vi estas fort’ plej alta, al Vi obeas ĉio,
Amo!

La vivo estas volo: Vi estas vol’ plej granda,
Krom sama vol’ de vivo. L’ animo de l’ animo,
La kor’ de l’ kor’ de vivo — ĝi estas Vi,
Ho amo!
Se la feliĉ’ plej alta forgeso estas vere,
Senscio, senmemor’ pri si, pri esto sia —
Vi estas do feliĉo de feliĉ’;
Ĉar metas Vi al pens’ malsobran finon, —
Amo!
Se la fantomoj estas sola bono:
Vi estas do plej alta bono,
Ĉar Vi plej forta estas el fantomoj,
Vi, forto de la forto,
Sovaĝa, baron nekonanta,
Unuenaskita, sankta la forteg’
De l’ amo!
Se la deziroj estas apogo tiu sola,
Kiu defendas nin, ke ni ne falu
En profundaĵon de malesper’ kaj abomen’,
Se estas ili sola pont’,
Sur kiu ebla estas voj’
Super la profundejon de l’ enuo;
Se estas ili sola kuracil’
Kontraŭ doloroj du: senkredo kaj malplaĉ’,
Kaj malestimoj du: al mondo kaj al si;
Jen estas Vi, patrino de deziroj, —
Apogo nia, ponto nia, nia kuracil’,
Vi estas savo al homar’
Ho, amo!

Tempo iras, religioj sin ŝanĝas,
Dioj falas en polvon, ĉi tiuj post tiuj,
Honorataj hodiaŭ, morgaŭ piedbatitaj,
Trairas ĉe okuloj de homaro,
Por ke reiru neniam!
Vi do daŭras eterna, kiel timo, malsato, envio,
Unuenaskita, kiel ili,
Triumfanta, kiel ili,

Super ĉion starigita,
Neniam kaj nenie venkota, kiel ili,
Ho, Vi, unuenaskita sovaĝa fortego
De l’ amo!…

Sorĉo kaj beleco de l’ natur’,
Kie estas Vi ĉe sorĉo kaj belec’ de l’ amo?
Vi estas kiel kadro al pentraĵ’
Kiel arko de briloj
Al bruliga suna disko.
Ho kie estas vi, folio de rozo,
Ĉe buŝeto de la amatin’?
Kie estas vi, ĉiela safiro kaj mara bluaĵo,
Ĉe okuloj de la amatin’?
Kie vi, trankvilo de grotoj en mez’ de filikoj
Sub densaj plaktaĵoj el heder’
Ĉe mallaŭto de la amatin’?
Kie Vi, ho neĝo, roze-pala
Pro bril’ de suno,
Ĉe koloro korpa de la amatin’?…
Kie vi, linioj mirindaj de montrokoj,
Kie ĉielarko brilanta,
Kie bantoj de falakvoj fieraj,
Narcisoj graciaj kaj palmoj altkreskaj,
Kie nuboj facilflugaj, moviĝemaj,
Ĉe formo de korpo de la amatin’?
Kie vi, musko mola, folio velura,
Ĉe altuŝo de ŝia brust’ aŭ man’?
Kie Vi, marmuro glata, de sun’ varmigata,
Ĉe blankaj femuroj ŝiaj,
Fluiĝantaj per limo mirinda
En la formon,
Kiu spiron haltigas, okulojn trinkigas,
Kiu manojn alforĝas al ŝi?
Kie vi, sonĝ’ de nokto luna,
Sonĝo de mateno, kiam suno suriras

De malproksimaj montoj;
Kie vi, beleco de lagoj dormaj,
Aperantaj subite inter ŝtonegoj,
Kaj vi, beleco de verdaĵo ora,
Vidata el supraĵoj malproksimaj,
Ĉe beleco de la amatin’…

Kie estas vi, melankolio de aŭtunaj vesperoj,
Ĉe ŝia ĉagren’?
Kie gajo de somera meztago
Ĉe ŝia gajec’?
Kie sonĝoj pri gloro, pri potenco,
Pri fiero venkanta, pri repago de ofend’,
Pri rebato al maljust’,
Ĉe sonĝoj pri la amatin’?
Kie deziro de or’havado
Ĉe deziderado de plenkono de animo
De la amata virin’?…
Jes! Vi estas plej alta el fortoj, vivo de vivo,
Ho, amo!
Plej dolĉan kareson kaj plej kruelan doloron
Vi igas; Vi estas, kiel morto, la reĝin’
De ĉiuj estaĵoj de l’ tero,
Vi, unuenaskita fortego
De l’ amo!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Kazimierz Przerwa-Tetmajer kaj de la tradukinto: Leo Belmont.