Sonoj Esperantaj/El „Ekkleziastes“


EL „EKKLEZIASTES“.
el versa transkripcio
de Ĵulavski.

Mi fllo Davida, preĝej’ — oratoro,
Mi reĝ’ Izraela, saĝul’ de Sinjoro,
Mi veron serĉadis kaj multon ekkonis
Kaj libron sekvantan al mondo mi donis: —

La Vano de Vanoj kaj ĉio — Vaneco!
Al hom’ el laboro pro rest’ — Nenieco!
La farojn de manoj vermaro mordetos,
Al ĉio Nenio la fino almetos!

La nomo naskiĝas kaj vivas kaj mortas…
Kaj novajn vivulojn la tempo alportas
Por nova laboro, doloro, sufero…
Ĉi tiuj pereas — nur staras la tero.

Kaj super la tero sun’ klara sin levas,
Kaj brilas kaj iras ĝis la okcidento…
Kaj jen estingiĝas… Kaj iri re devas
Laŭ sama la vojo, laŭ sama la tento…

Kaj ĉiuj riveroj iradas al maro
Kaj maro neniam de bordo elvenas…
Eterne sin turnas returna akvaro,
En samaj la litoj eterne sin tenas…

Kaj vento de nordo al sud’ iri penas
Kaj re turnas norden flugilojn en rondo;
Kaj ĉio travenas, kaj ĉio revenas,
Neniu ja nomos la ŝanĝojn de l’ mondo.

Okulo rigardas pentraĵojn konstante,
Sed estas de vido satiga neniam…
Orelo neniam pleniĝas, aŭdante,
Kaj sonoj de l’ mondo traflugas ĝin ĉiam.

Kaj tamen reiras nur kio jam estis,
Kaj kio fariĝis, fariĝos ja same…
Kaj ĉio malnove sub suno ja restis
Kaj homa laboro movigas sin lame…

Ho, kiu kuraĝas la propran kreaĵon
Nomigi „la nova”? Antikva maljuno
Jam konis iame la nian novaĵon…
Nenion do novan vi havas sub suno.

Memor’ estingiĝis nur pri malnovaĵo
Kaj nur eksilentis la vortoj estintaj,

Sed kiu memoros pri nia faraĵo,
En tempo, en kiu ni estos mortintaj.

Mi sekve saĝulo, preĝejoratoro,
La estr’ Izraela kaj Jeruzalema —
Ĝin ĉion vidanta kun larmoj en koro
Vivadis tra jaroj maldolĉe pensema.

Kaj mi do decidis ĉi tion esplori,
Pri ĉio atente kaj saĝe konadi,
Kaj ĉion ĝis grajno de vero trabori,
Kaj kion mi trovos, en librojn lokadi…

Ĉar lasis al filo de tero Dieco,
Ke lin plej malbona amuzu ludilo,
Ke tempon li perdu en serĉ’ je saĝeco
Por koni, ke ĉio — nur polv’ kaj argilo!

Ho! vano de vanoj kaj ĉio vaneco
Kaj ĉio nur vana turment’ de animo!
Nur homon malsaĝan ne tenas saĝeco.
Malbona ne povas elrampi el ŝlimo…

Mi pensis: jen gi anda mi estas sur tero
Kaj en Izraelo per saĝ’ estas glora…
Ne vivis antaŭe pli granda scivero;
Pli granda ne kreos estonto labora…

Ekkonis mi ĉiujn objektojn sub suno,
Malsaĝon kaj saĝon, malvirton, noblecon…
Kaj vidis, ke ĉie van’ estas en nuno,
Kaj havos en fino — doloron, vanecon…

Jen vokas al vi mia voĉ’ eterneca:
Ke vant’ de prudento vin nur suferigas.
Maldolĉ’ estas fundo de vazo saĝeca!
Multigas vi scion — doloron multigas!



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Jerzy Żuławski kaj de la tradukinto: Leo Belmont.