PETOLA LUNO…
de Leo Belmont.
Petola luno la oran zonon
Ĵetis sur maron — kaj jen
Ĉiela ondo kuras volonte
Kaj ŝaŭmas: „Ho, mia ĉen’.”
Ĉar nimfo vivas en ĉia ondo
Kun koketeca bezon’
Kaj ĉia nimfo la brilon amas;
Al ĉia plaĉas la zon’.
Unu do duan en ordo premas,
Kaptas ornamon de ĝi,
Perdas… Ĝemante, krevas en bordo…
El ondoj sonas la kri’!…