FORKURO.
Ballado
de Adam Mickiewicz.

Li militas — jar’ finiĝis;
Ne revenas — he, mortiĝis!…
Fraŭlineto, por juneco estu la kompat’,
De princido jen veturas, jen veturas svat’!…

Princ’ festenas en sia kortego;
Kaj fraŭlino ploras en ĉambrego…

Ŝiaj pupiloj, du fulmoj karaj —
Hodiaŭ nur du fontoj malklaraj!

Ŝia vizaĝo, luna pleneco —
Kiel la luno dum renoveco
Jen malaperas… Ho, la mizer’!
Domaĝ’ por beleco, por sano danĝer’!

La patrino zorgas je ŝia elvido;
Por edzec-anoncoj donas la princido…

Bruege, amase veturas svataro…
— Ho ve, veturigos min ne al altaro;
Ho ve, en tombejon min nur veturigos,
En ĉerko por mi la litaĵon farigos;
Mi mortos, se pli jam ne vivas l’ amato;
Kaj Vin, o patrino, mortigos kompato!


Pastro en konfesejo sidas por atendi.
— Filino! estas tempo Viajn pekojn plendi”!

Venis baptanino, la maljunulino;
Murmuretis longe la sorĉegistino:
— Forpelu pastron; for pastruleg’!
Dio kaj kredo — sonĝo kaj rev’…
Ĉe baptanino en mizereg’
Serĉi kompaton estas la dev’!…
Multon scias maljuna baptanino,
Multe helpi povas al fraŭlino:
Flor’filikon, caran herbon
Kaj mirindan konas verbon…
Mi ĝin havas ĉion por kompato,
Vi donacojn havas de l’ amato…
Mi alvenas helpe ĉe Vi stari,
Fortegegajn sorĉojn fari!…

Liajn harojn plektu: iĝu la serpent’!
Du ringetojn miksu: estu la konsent’!
Lasu sangon el maldekstra man’, laŭ tent?!…
Ni malbenos kune ĉe serpent’,
Blovos sur la ringon kun la vent’,
Vokos Lin, vokos Lin:
Do Li devas veni,
Do li devas preni
Devas preni Vin!”
La fraŭlino pekadas. La rajdant’ rapidadas.
La spirit’ alvokita — la sorĉaĵ’ ekaŭdita…
Pordojn jam malfermigas…
Ho, knabin’, ho, knabin’! Ĉu nenio Vin timigas?

Trankvileco enĉirkaŭe statas…
Ja maldormas la knabino nur…
Sur horloĝo meza nokto batas…
Gardantaro silentas ĉe mur’.
Al knabin’ jen batis kor’ en fund’…

Sonoj hufaj tra aer’ sin ŝutis…
Kvazaŭ voĉon pli ne havus hund’ —
Foj ekblekis, tuj ekmutis!…

La malsupra krakas pordo,
En vestiblo longa iu paŝas…
Estantecon sian li ne kaŝas…
Malfermigas pordojn tri je ordo…
La rajdant’ eniras tuta en blankaĵ’…
Kaj sidiĝas sur litaĵ’…

En raveco ambaŭ tremis…
Dolĉ’rapide temp’ kuradas…
Jen la strigo ekĝemis…
Jen ĉevalo ekblekis,
La horloĝo batadas,
El ravec’ ilin vekis…
— Estu sana! vivu sana!
Min reteni estus vane…
La ĉevalo mia blekas,
La ĉevalo min atendas…
La horloĝo Via vekas…
Kial ploras Vi kaj plendas?!…
Devas resti! aŭ ne restu!…
Se al Vi pli plaĉas mal’
Levu vin… sidiĝu sur ĉeval’
Kaj eternen mia estu!…

*       *
*

Brilas lun’; flugas nun
La rajdant’ tra arbareg’,
Tra kreskaĵoj, sur ŝtoneg’…
Knabinet’, knabinet,
Ĉu ne kaptas Vin timet’?!

En ĉielo brilas luna lamp’…
La ĉevalo flugas tra la kamp’,

Flugas kampon, kiel la venteg’;
Portas illin tra la arbareg’…
En nebulo lupaj du pupiloj
Fajras kiel la lumiloj…

— En galopon, ho ĉeval’, ĉeval’…
La aeron tranĉu hufa ŝtal’!…
Jen malsupren iras luno el nubeg’…
Antaŭ ol eliros luno el nubeg’
Devas ni trasalti da montaĵoj dek,
Dek riverojn, naŭdek da ŝtoneg’…
For antaŭen, ho ĉevalo, for!
Krios koko jam post unu hor’!…”

— Kien portas, min, amato?
Hejmen, hejmen, amatino!
— Havas domon? — Ho, havato
Ĉe mi estas, karulino,
Kiun miros Vi sen logo:
Dom’ sur monto de Mendogo!…
Tage ja al ĉiu malfermita voj’…
Nokte ni veturas nur sekrete foj…
— La kastelo?… „Jes, kastelo, sed sen tur’:
Serurita bone, kvankam sen serur”’…

— Ho, amat’, ĉevalon tenu!
Preskaŭ falas mi de sel’…
Amatin’, la selon prenu
Per la dekstra man’, o Bel’!…
Kion havas en manet’?
Certe la saket’ labora?…
— Ne, ĝi estas preĝlibret’:
Altareto ora!…

— Jam ne tempo por tenado!
Aŭdu! aŭdu!… Postkurado!
Oni kuras, proksimiĝas…
Ter’ sub piedoj ektremiĝas…

Antaŭ ni la profundaĵ’…
Ĵetu libron je teraĵ…
Ĵetu libron, mia kor’;
Mi ĉevalon lasos for!”

La ĉevalo, kvazaŭ pezon deĵetinta,
Estis mejlojn dudek trapasinta…

Nun tra marŝo estas la vojaĝ’…
Ĉirkaŭ ili ĉie la vastaĵ…
Antaŭ ili la fajreto eraranta
Iras ĉiam, kiel kondukanta…
Sur la tombon de la tombo,
Flugas, kiel la kolombo.
Kie trafluginta estas,
Signo blua poste restas.
Kaj sur tiun ĉi brilaĵon
Ili faras la vojaĝon…

— Ho, amat’, Vi rajdas kie?
Signojn lasis hom’ nenie;
Kia vojo terurega!
— Vojo estas plej bonega!
Kiu timas kaj forkuras,
Ĉiam rekte ne veturas.
Piedaj gastoj ĉe mi ne estadas,
Tial signoj iaj ne restadas.
Veturigas rondoj tien ĉi riĉulon,
Portas la servantoj do la malriĉulon!…

— En galopon, ho ĉeval, ĉeval’!
La aeron tranĉu hufa ŝtal’!
En Oriento brilas la Aŭror’;
Post la horo batos la sonor’;
Antaŭ ol ekbatos la sonor’,
Trasaltota estas la triobla mont’,
Dek ŝtonegoj kaj riveroj tri sen pont’…
Koko dua post la unu hor’!

— Ho, amat’! retenu kondukilojn:
La ĉeval’ ektimis la barilojn…
Ĉie arboj kaj ŝtonegoj sur la voj’…
Alkroĉita estis mi ne unu foj!…
— Amatin’, ho ŝnuroj estas kiaj?!
Kiaj pendas tie la poŝetoj?!…
— Ho, amat’! ĝi nur koraloj miaj,
La sanktaĵoj, preĝokoronetoj!

— Malbenita ŝnur’! per ĝi estos fal’!
En okulojn ĝi brilas al ĉeval’…
Jen ektremis li …flanken turnis sin…
Viajn amuzetojn ĵetu, arnatin’!

La ĉevalo kvazaŭ maltimadis…
Kvin da mejloj rekte trakuradis…
— Ho, amato! kien Vi rigardas?…
Kia estas tie la tombejo?…
— Mian korton tiu muro gardas:
Jen palaco nia, jen loĝejo!
— Sed la krucoj, tomboj post la muroj?
— Ne la krucoj, tio estas turoj.
Murojn ni trasaltos, mia amantino…
Tie ĉi eterne por vojaĝo fino!

— Ho ĉevalo, staru en la lok’!
Vi trasaltis antaŭ kri’ de kok’
Tiom montojn, tiom da ŝtonegoj,
Da riveroj kaj da arbaregoj,
Ne okazis al ci la ekfal’…
Kaj nun tremas, mia ho ĉeval’!
Ha, mi scias, kial tremas ci, ho ĉevalet’…
Min kaj cin timigas jene la krucet’!

— Kial staris Vi, amato?
Akre blovas vent’ matena,
Malsekigas ros’ malbena,
Reteniĝas kora bato…

Mi tremadas, ho ĉielo!…
Kovru min per la mantelo!…

— Karulino, inkliniĝu,
Kun tempioj proksimiĝu;
Sur la bruston karan Vian
Metos mi la kapon mian…
Kapo brulas, fajron blovas!
Ekvarmigi ŝtonojn povas!

Ho ve, tie estas la ŝtala najleto…
— Ne!… kruc’, kiun donis al mi patrineto.
— La kruc’ estas akra pli multe ol sago…
Ĝi vundas vizaĝon… Ho, per ĝia ago
La frunt’ mia brulas ĉe Vi sur la kor’.
For, for tiun najlon!… Deĵetu ĝin, for!…

La kruc’ falis teren kaj tuj malaperis…
Rajdanto mirinde post tio aferis…
La fraŭlinon enmeze ekprenis,
Laŭte malbenis,
Okulojn per brilo ekplenis…
Per lia buŝo fajro ekfluis…
Ĉevalo la ridon ekbruis,
Ridon homan, en eĥo bruantan duope!…
Ili murojn persaltis galope…
Kriadas la kokoj, batas la sonoro…
Proksimiĝas matena horo…
Antaŭ ol la pastro por preĝo aperis,
Rajdant’ kaj knabin’ kaj ĉeval’ malaperis!…

*       *
*

En tombejo estis trakvileco.
Ŝtonoj kuŝas, krucoj staras —
Plena senmoveco…
La homoj sin aras…

Rigardas: unu tomb’ estas senkrucigita
Kaj sur ĝi la tero freŝe ekmovita…

Sur tombo longe staris pastro-bonfarinto,
Legis pro du animoj… meson pro mortinto!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Adam Mickiewicz kaj de la tradukinto: Leo Belmont.