Sonoj Esperantaj/Traporto de Mortrestoj de Napoleon


Traporto de Mortrestoj de Napoleon
en jaro 1840
de Julius Slovacki.

Oni ŝiris Lin cindron al tero,
Al saliko deŝiris ploranta,
Kie kuŝis kun Glora Anĝelo,
Kuŝis… ne en purpuro brilanta —
Per mantel’ de soldato kovrita,
Sur la glav’ kvazaŭ enkrucigita!

Diru, kian Lin trovis en tombo
Vi, reĝido, de ŝipoj estranto!?
Ĉu krucumis du manojn sur brusto,
Ĉu sur glav’ havis unun Dormanto?…
Kiam ŝton’ ekmovita ne premis,
Ĉu mortulo — parolu! — ektremis?!

Ĉar Li sciis, ke horo batados,
Kiu ŝtonon sur tomb’ detruigos,
Sed Li pensis, ke mano de filo
Lin en tombo eklevos, movigos,
Ke la filo ĉenegojn disŝiros,
Al mortulo: „ho, patro!” ekdiros…

Oni venis el tomb’ Lin ŝiradi,
Lin per fremdaj okuloj alkroĉis,
Kaj komencis la cindron mokadi
Kaj „Ho! levu sin, cindro!” — ekvoĉis…

Kaj demandis la restan putraĵon:
— En patrujon ĉu volas vojaĝon?.

Bruu, bruu, jen maraj bluaĵoj,
Grandegulan do ĉerkon vi gardu!
Piramidoj, suriru montaĵojn,
Per okuloj centjaraj rigardu!
Tie mevoj — girlando surmara:
La ŝipar’ kun la cindro Cezara!

Cindro, cindro! ho, kuŝu trankvila,
Kiam sonos tubar’ sur marego;
Ĝi ne estos signal’ por batalo,
Sed funebra signal’ al plorego!
Lastan foj estras Vi al la roto.
Venkis ja la anim’ — per Golgoto!

Sed neniam, kvankam nudan glavon,
Sceptron, mondon en manoj havadis,
Vi neniam tiel vere reĝe
Inter vicoj ĝemantaj iradis,
Kun vizaĝo tiel teruriga
Por la tempo estonta, por ĉio,
Kiel, Cindro, en horo ĉi tiu
Revenanta tien ĉi — nenio!



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Juliusz Słowacki kaj de la tradukinto: Leo Belmont.