Sonoj Esperantaj/Jam dormas montpintoj…


JAM DORMAS MONTPINTOJ…
el Goethe.

Jam dormas montpintoj
En nokta mallum’…
Kaj valojn trankvilajn
Plenigas nebul’…
Ne polvas jam vojo,
Ne tremas foli’…
Atendu nemulte:
Ripozos kaj ci!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Johann Wolfgang von Goethe kaj de la tradukinto: Leo Belmont.