Sonoj Esperantaj/Preĝo


PREĜO.
El Lermontov.


Se premas min doloro
En malfacila hor’,
La preĝon mi en koro
Diretas el memor’…

La forto estas ia
En vorta kunsonec’
Kaj spiras en ĝi tia
Sankteco kaj dolĉec’…

Senkred’ jam ne doloras
D’ anim’ ekfalas for…
Kaj oni kredas, ploras,
Kaj faciliĝas kor’…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Miĥail Lermontov kaj de la tradukinto: Leo Belmont.