8.
Kial paliĝis tiele rozoj?…
Parolu, ho karulin’!…
Kial en verda herbo violoj
Silentis kaj kaŝis sin?!…
Kial fariĝis tiele plenda
La kanto de najtingal’?
Kial sin levas odor’ mortula
De ĉiuj floroj en val’?…
Kial rigardas suno sur montoj
Malvarme kaj kun koler’?
Kial similas al muta tombo,
Aŭ al dezerto la ter’?…
Kial mi mem malsana, malĝoja,
Iras sur voj’, amatin’?!…
Diru, plej kara, pleje aminda,
Kial forlasis Vi min?!…