Sonoj Esperantaj/Karulin’, Vi devas diri


7.
Karulin’, Vi devas diri,

Ĉu ne sonĝo estas Vi,
En somera tag’ florinta
El poeta fantazi’?…

Ne! erar’!… Buŝeton tian,
Sorĉon de la okulet’,
Tiel dolĉan knabineton
Ne ekkreos la poet’!…

Nur vampirojn, baziliskojn,
Monstrojn, idojn de malam’,
Nur terurajn fablajn bestojn —
Poetara kreas flam’!…

Vin do… kaj ruzecon Vian
Ĉe anĝela vizaĝet’
La rigardojn piajn… falsajn
Ne eksonĝos la poet’!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Leo Belmont.