6.
Mi portos Vin al Gangeso
Sur la flugiloj de kant’…
Plej kara! lokon mirindan
Mi konas en tiu land’…
Tie en paca lumbrilo
Ekfloras roza ĝarden’…
La lotosfloroj atendas
Je Via fratina alven’…
Violoj rigardas stelojn
Kun karesanta ridet’…
Odorajn fablojn rakontas
Rozoj al si en sekret’…
Gazeloj piaj kaj saĝaj
Kuras en blua aer’…
Kaj bruas en malproksimo
Ondoj de sankta river’…
Tie ni volas nin meti
Sub palmo en dolĉa sven’
Kaj trinki amon kaj pacon
Kaj sonĝi pri ĉarm’ kaj ben’…