Sonoj Esperantaj/Vi estas, kiel la flor’


5.
Vi estas, kiel la flor’,

Tiel bela kaj pura kaj ĉarma…
Mi rigardas Vin, — kaj la kor’
Konsumiĝas per tremo malvarma…

Kaj ĉielen etendus mi for
Miajn manojn kaj petus mi larma,
Ke Di’ lasu Vin por sia glor’
Tiel bela kaj pura kaj ĉarma…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Leo Belmont.