Sonoj Esperantaj/Senmove staras en altaĵo


4.
Senmove staras en altaĵo

La steloj, brilas ja per oro…
Miljarojn staras, reciproke
Rigardas sin kun amdoloro…

Parolas ili ian lingvon,
Belegan, riĉan, lumlinian…
Nenia tamen filologo
Ĝis nun komprenis lingvon tian…

Mi tamen ĝin eklernis bone,
Neniam mi forgesos ĝin…
Servadis ja pro gramatiko
Por mi vizaĝ’ de l’ amatin’!…



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Heinrich Heine kaj de la tradukinto: Leo Belmont.