Sonoj Esperantaj/Paŭlo kaj Gaŭlo


PAŬLO KAJ GAŬLO.

Vivis Paŭlo kaj Gaŭlo en dom’ tiu sama:
Paŭlo — supre kaj Gaŭlo malsupre loĝadis…
Paŭl’ neniun ofendis trankvila, pacama;
Plej sovaĝajn petolojn do Gaŭl’ elpensadis.
En la ĉambro li ĉasis: jen hund’, jen leporo;
Inter tabloj, tabletoj, li pelas kaj sonas
Kaj trumpetas kaj pafas; en ĉasa laboro,
Kriegante, saltante, laciĝon ne konas.
Paŭlo ĉion toleras; sed fine ne povas…
Iras suben al Gaŭlo, petegi lin provas:
„Kompatiĝu, sinjoro, kaj ĉasu pli mole,
Ĉar ĉe mi ĉiuj vitroj ekfalas senvole.”
Kaj Gaŭlo je ĉi tio: „Libera hometo
En sia dometo.”

Kion je ĝi respondi?! Paul’ ĉapelon prenis,
Eĉ vorton li ne pepis kaj hejmen revenis.
Morgaŭ Gaŭlo ankoraŭ bonguste ronkadas,
Jen nazon lian io de plafon’ gutadas…
Li eksaltis el lito kaj supren rapidas.
Frap! frap! — fermite!… Kio?!… Per tru’ li ekvidas
Strangaĵon: tuta ĉambro estas akvoloko,
Kaj Paŭlo sur komodo sidas kun fiŝhoko.
„Sinjor’, vi kion faras?!” — „Mi kaptas fiŝetojn!”
— „Sed, sinjor’ mi sur kapo sentas la gutetojn!”
Kaj je tio ĉi Paŭlo: „Libera hometo
En sia dometo!”

El fabl’ morinstruon Vi legos facile:
„Vi — tiel al alia, li al Vi simile!”

Skribis
Fredro.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Aleksander Fredro kaj de la tradukinto: Leo Belmont.