PORTRETO.
de Ĉeslav Jankovski.

La amaso strata ĝojas
Ĉe fenestro de elmeto.
De la mia sinjorino
Tie staras la portreto.

Oni puŝas sin en strato…
Kaj disputas kritikisto
Pri beleco sinjorina,
Pri talento de artisto.

La maljuna konsilisto
Laŭdas „belan ĉi personon”…
Taksas laŭte sciemulo
En pentraĵo „sukan tonon”.

„Ĉu pentritan Vi ne konas?”
Iu trude al mi diras…

La amaso en la strato
Ĝis vespero ne disiras

Mi rigardas mem kaj miras
La majstrecon, ho! sen fino…
Jes, jes, jes! okuloj Viaj
Tiel brilas, sinjorino!

Ĉio kiel en naturo,
Ĉia vivas nuanceto!
Eĉ postsignon de la koro
Vi ne trovos en portreto!



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Czesław Jankowski kaj de la tradukinto: Leo Belmont.