EN BALO.
de Ĉeslav Jankovski.

… La mondo estas la grandega konko
Kaj Vi en konko estas perlo sola…
Kaj gloras perlon tiun rozodoroj
Kaj najtingala kanto bonevola…

La suno, ĉiujn mondojn viviganta,
Estas nur unu malgranda fajrero,
Kiu ek flamoj de la koro mia
Ekflugis ien supren tra aero!…”

Tiel en Ŝiras pri Vi, Sinjorino,
Kantus antaŭe, komprenante ami,
La Muhammedo Ŝems-ed-dino Hafis,
Aŭ Ĝelal Pumi, aŭ granda Nizami.

Sed mi ne povas sekvi tiajn kantojn,
Ĉar ni en Ŝiras hodiaŭ ne venas
Kaj, due, niaj belaj sinjorinoj
La lingvon persan tute ne komprenas.


Kaj, sinjorino, mem cetere pensu,
Kiel de persaj madrigaloj laŭto
Prezentus mire en nia epoko,
Ĉe mia frako, en ĉi tiu raŭto!



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Czesław Jankowski kaj de la tradukinto: Leo Belmont.