Tri verkoj de Volter/Noto de la Eldonanto


Noto de la Eldonanto

La unua eldono de Kandid, tre fama verko de Volter (Voltaire), aperis en la jaro 1929 ĉe SAT, kaj ĝi estis elĉerpita en 1937. Per tiu ĉi traduko E. Lanti manifestis sin unuafoje kiel brila stilisto, sukcese plenuminte tiun ĉi tre malfacilan traduk-taskon.

Restis tamen kelkaj makuletoj en tiu unua eldono. El Meksiko Lanti sendis al la pariza centro de SAT ekzempleron, sur kiu li faris kelkajn korektojn evidente necesajn. Pluraj aliaj personoj kontribuis ankaŭ al la celo prezenti 2-an eldonon de la verko kiel eble plej senmankan.

Lanti sendis al Parizo el Meksiko ankaŭ la manuskripton de du aliaj tradukoj el Volter, — temas pri la verketoj »Zadig« kaj »La Senartifikulo«. Ni decidis kunigi tiujn du literaturajn juvelojn kun »Kandid«. La legantoj mem juĝos, ĉu ni agis prave. Almenaŭ estas nia opinio, ke per tiu prezento de atentinda volumo ni havigos novajn amikojn tiel al la nepereema genio de Volter, kiel al ĝia majstra interpretisto, nia kamarado Lanti.