Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo redakti

Saluton JoseFMartindelPozo! Grava (kvankam malgranda) parto de Vikifontaro estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple diversajn formatigajn plisimpligiloj kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni opvus profiti de ilia pli granda kvalito, eĉ kvanto. (kvankam ja, en Vikifontaro ne estas bezonataj aparte multaj ŝablonoj)

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikifontaro). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikifontaro:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:55, 27 apr. 2021 (UTC)Reply