Naciismo redakti

Saluton, mi vidas, ke vi redaktis la tekston de Lanti. La mankantajn partojn necesas aldoni per la ilo proofread transskribante la mankantajn paĝojn, ne aldonante la tekston rekte en la ĉapitrojn. Tiel la tuto konsistigos la libron aŭtomate. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 09:08, 21 jan. 2020 (UTC)Reply

@Wierzbowski: Se mi estintus konscia de tiu indekso, mi certe ne estus malŝparinta mian tempon (tamen mi suspektis ion tian, tial ne forigis la ruĝajn ŝablonojn). Senĝene povas miaj aldonoj esti forviŝitaj. Se ci deziras helpon, simple informu al mi, kamarado. Pauchjo (diskuto) 17:01, 21 jan. 2020 (UTC)Reply

Ne nepre temas pri malŝparita tempo. La transskribitan de vi tekston eblos kopiglui en la respektivajn paĝojn. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 08:14, 24 jan. 2020 (UTC)Reply
@Wierzbowski: Mankas ŝablono en:Template:Justify; ĉu ci scipovas disponigi ĝin al ni?
Mi kreis la ŝablonojn Alkadrigo/komenco kaj Alkadrigo/fino. Kiel uzi ilin, vidu ĉi tie. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 09:32, 24 jan. 2020 (UTC)Reply
+ mi proponas, ke mi kompletigos ĉiujn paĝojn surbaze de la teksto, kiun vi algluis, kaj vi, se vi havos tempon, bonvolu relegi la paĝojn en indekso, korekti kaj marki flave kiel provlegitajn. Ĉu bone? En la estonto valoros skani aliajn librojn de Lanti, al kiuj mi nun ne havas aliron. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 09:55, 24 jan. 2020 (UTC)Reply
@Wierzbowski: Konsentite; se ne tiel farite, ni riskas redaktokonflikton. Koncerne de aliaj verkoj, mi ilin havas sed ne skanilon. Supozeble ekzistas alternativo, ekz-e foti la paĝojn kaj konservi ĝin al PDF-formata dokumento? Laŭ ci, kiu estus la plej taŭga rimedo?
Jes, tio ankaŭ estas maniero. Leteroj de Lanti estas en la reto, sed pluraj, laŭ mia scio, ne. Vi povos sendi al mi la fotojn kaj mi ilin puŝos tra teksto-rekonilon. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 10:22, 24 jan. 2020 (UTC)Reply
@Wierzbowski: Sendu al mi retpoŝton, tiel estus plej simpla rimedo dividi fotojn. Prefere mesaĝu per Google-a konto se iun tian ci havas, ĉar tio plifaciligus simple doni al ci aliron al Drive-konto kiu tenus ĉiujn fotojn. Mi jam fotis enkondukon de libro kiel teston, kaj ci diru al mi ĉu problemon forman ĝi havas.
pwierzbowski (ĉe) gmail --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 10:58, 24 jan. 2020 (UTC)Reply