Verkoj de FeZ/Ĉe la lito

ĈE LA LITO.

Mia amiko Otnarepse kuŝis malsana en la lito. Verdire li ne sentis sin malbone, sed la anoj de lia sufiĉe granda rondo familia sub instigo de eminentaj kuracistoj decidis, ke li estas grave minacita de malbonaŭgura anemio, kaj sekve de tio lia laboro estas ne proporcia al la postuloj de la vivo kaj al liaj povoj. Kiel dirite, mia amiko ne sentis sin malbone. Sed la kuracistoj scias pli bone, do oni lin kuŝigis en la liton. Unu post la alia ili esploradis lin, debatis, konsilis. Ĉiu laŭ sia vidpunkto, ĉiu en sia metodo vidis la savon por la paciento. Sed mia amiko obstiniĝis kaj ne volis akcepti la konsilojn, nek kuracilojn. La ŝajna malsano progresadis.

Do oni decidis transporti la pacienton en la sanigejon »Sub verda stelo« (en Parizo). Tie »consilium facultatis« de famuloj decidis antaŭ ĉio alia farota, apliki la profilaktilon: amputon de la superflua kaj maltrankviliga blindintesto. Poste fari »remonton« en la organismo de la paciento: forigi la netaŭgan kaj konservi la utilan. Tiun ĉi taskon la profesoro de l’ sanigejo komisiis al sep siaj spertaj asistantoj-specialistoj. Kiam falis tiu ĉi verdikto, kelkaj familianoj ekprotestis. Unuj ne konsentis la amputon, aliaj protestis kontraŭ la principoj de remonto. En la familio ekbolis. Oni diskutas, disputas, atakas, rebatas. Dume la Sepo laboras.

Kia estas rezultato — ni ekscios baldaŭ. Oni supozas, ke la postoperacia resaniĝado de la paciento daŭros ne longe. Kun la 1933-a mia amiko komencos novan vivon kun novaj fortoj. Dume li atendas plena de sopiro kaj rezignacio. — Faru kion vi volas, — pensas li en trankvilo de la konsultejo — sed ĉesigu la kaoson, kaj ekestu fine la ordo kaj paco en mia domo.

»Heroldo de Esperanto«, Nr. 44. (697.) 1932. 6. XI.