Verkoj de FeZ/Al S-ino Wysocka

AL S-INO WYSOCKA
(majstra plenumantino de Amelio en »Mazepa« dum X-a Universala Kongreso de Esperanto en Kraków)

Kiam la ĉarma Amelio
Majstre ludestis vi,
Mi tre bedaŭris ke Mazepa
Tiam ne estis — mi.
Nun, ĉar pro perdo de l’ heroo
Jam konsoliĝis vi,
Ĉu plenadoron, amon mian
Povas konfesi mi?…
Min ne timigos via edzo,
Nek masonistoj for.
Pasis la tempoj »vojevodaj«
Kaj enmuriga mor’.
Se via edzo, la tirano,
Diri devigos vin,
Kiu en koron enŝteliĝis —
Ne »Mazepigu« min!
Ho, ne neigu, al la edzo
Diru malkaŝe:
— Jes,
En mia koro pro adoro
Loĝas humila — Fez.


20. 8. 1912.