Verkoj de FeZ/Kiam juna antaŭ jaroj

KIAM JUNA ANTAŬ JAROJ.

Kiam juna antaŭ jaro
Mi militon iris,
Al knabino mia kara
Mi adiaŭ diris.

Amon, kredon ĝis la morto
Ĵuris ni en ploro
Kaj ringeton kun ĵurvorto
Ŝanĝis por memoro.

»Prenu ringon, kara mia,
Portu ĝin sur mano,
Kaj ĝi estu garda via
Ringo-talismano.

»Se delogi vin la lerta
Provos junularo,
Gardu, gardu vin, nesperta,
Gardu, mia kara…«

Pasis jaro… Post milito
Kun enua koro
Hejmen venis mi, vundito,
En… malĝusta horo.

En laŭbeto, sur benketo
Nia antaŭjara,
Amon mia knabineto
Ĝuis… kun najbaro.

Al la brusto alpremata,
En pasia flamo
Ŝi forgesis pri soldata
Ringo, ĵuro, amo!…

Ringon mian, ruzekora,
Portis mia kara,
Kaj apude, pli valora,
Brilis… la najbara…


1) »La Revuo« N 64 (Decembro 1911) nur parte.
2) »La Revuo« Sept 1911. Aŭg. 1912. paĝ. 347.
3) »Germana Esp. Gazeto« N 51—52 Dec. 29. XII. 1912. pĝ. 519.