KORON KOMPRENI POVAS NUR KORO…
»Kial vi ofte, ho knabineto
Enuokule rigardas min?
Ĉu koron premas ia sekreto,
Kaj vi konfesi ne povas ĝin?
»Diru, vi estas juna, nesperta…
Diru, konfidu ĉion al mi.
Mi, kuracisto estas tre lerta,
Eble mi helpon trovos por vi?…«
Kapon ekskuis la knabineto,
Min strangokule rigardis ŝi.
Kaj pli profunden ŝia sekreto
En kor’ kaŝiĝis, ŝlosiĝis pli…
Sperta vi estas, mia sinjoro…
Spert’ ofte povas malpli ol sent’.
Koron kompreni povas nur koro,
Nek ia sperto, nek la prudent’…«
1) »La Revuo« 1911—12 pĝ 351
2)»Germana Esperanto-Gazeto« N 37 s. t. DEDIĈO.