Verkoj de FeZ/Al la XIX. Un. Kong. de Esp-o

(AL LA XIX. UN. KONG. DE ESP-O.)

Estis tempo, kiam la solenan agordon de l’ universalaj esperantistaj kongresoj trairadis iu grinco, la entuziasmon de l’ kongresanaro malvarmigadis ies malnobla subtera Herostrata laboro…

Estis tempo, kiam la esperantistan rondon familian skuadis bruemuloj — ventoj; kaj de la bela »arbo« faladis branĉoj, velkadis floroj kaj perdiĝadis aromoj.

Estis tempo, kiam tremis la fundamento kaj en korojn de la »pacaj batalantoj« enŝteliĝadis dubo: oni perdadis fidon je la fina venko de nia ideo.

Ne forpasis ankoraŭ la tempo, kiam meze de la homaro regas kaj malpacigas la ŝovinismo, ĉu religia, ĉu genta, altigante la baron »inter la popoloj dividitaj« kaj retenante la regulan evolucion de l’ homaranismo.

Sed kiam la okuloj rigardas la kongresanaron de la XIX. kiam la oreloj aŭdas kaj la koro trasentas ilin — levas sin kvazaŭ iu aŭguro, ke estos la tempo, kiam en la malluma subtero ĉesos ĉia pereiga laboro, kaj »la bela sonĝo de l’ homaro«, pri kiu ni tiel sopire kantas en nia himno, efekliviĝos — por ekĝojigi la Spiriton de tiu, kiu frue, bedaŭrinde, tro frue forlasis niajn vicojn.

Do, ne perdu ni la esperon kaj fidon, iru ni la ĵetitan vojon — ĉiam »rekte kaj ne flankiĝante«… Jen »briletas jam la celo« kaj gvidas nin al ĝi nia brila verda stelo…

Eble mi ne ĝisvivos la efektiviĝon de la »bela sonĝo«, kiel ne ĝisvivis ĝin mia frato Ludoviko. Sed pli junaj, pli feliĉaj ĝuos la ĝojon de la eterna beno, kaj eble post multaj jaroj rakontos al ni, kiam ni renkontiĝos en la Postmondo…

Se vi, nobla Spirito, ĉeestas nun en nia rondo familia, ĝoju, ĉar vi por ĉiam kaj ĉie vivos en ni, kiel inspiro por ĉio bona kaj justa.