Verkoj de FeZ/Dekkvara de aprilo

DEKKVARA DE APRILO.

Antaŭ 14 jaroj, je la 14-a de aprilo, en pluva griza tago areto da polaj esperantistoj akompanis sian Majstron al la eterna ripozo. Tra la longa funebra vojo de l’ strato Królewska 41 ĝis la tombejo trenis sin peza tomba agordo, sufokis nin larmoj varmaj, varmegaj de la nekonsolebla malĝojo. Kiam sub etenditaj verdaj standardoj ni ekstaris super la malfermita tombo, niaj manoj pente ekbatis en brustojn, kaj el la koroj ŝiris sin for tra la ĉerko, tra la tombo alten al la
»potenca senkorpa mistero,
forteco la mondon reganta« —
riproĉo de malespero. Kaj kun larmoj niaj fluis vortoj de preĝ’ en silento, vortoj de granda pento.

Ke, la malindaj je vi pekuloj,

Vojon ne vidis ni antaŭ ni,

Kaj, kvazaŭ pro leŭkom’ sur okuloj,

La propran nian gloron sur ĝi,

Ke noblan vian homaman koron

Ofte vundadis ni sen konsci’

Kaj vivon vian ne povis gloran

Por ben’ homara reteni pli,

Ke la profeton en propra rondo

Ni ne ekkredis, blindaj, en vi,

Ĝis glormarŝantan tra tuta mondo,

La »samlandanon« rekonis ni;

Ke, laŭ kruela destin’ de l’ sorto

Ĉies glorulo sur peka ter’,

Nepra, ho, estis via frumorto

Por la triumfo de l’ granda ver’,

Ke pro laciga troa laboro

En patra zorgo pri famili’

Via tro frue ekhaltis koro —

Ke ĉion tion permesis ni,

Ho, ne kondamnu, Spirito nobla,

Pekon eraran, pardonu ĝin!

Pro nia kulpo, kulpo multobla
Ne juĝu nin!…

»Heroldo de Esperanto« Nr. 15 (615), 10 aprilo 1931. Dekdua jarkolekto.