Verkoj de FeZ/En la 72-a datreveno

EN LA 72-A DATREVENO

(Sonĝaj refleksoj)

Ne alvoku nomon lian senbezone…

Amon kaj pacon ne prediku homo,
Kiu malon faras en sia domo…

Hieraŭ mi neniel povis endormiĝi. Mia pensejo estis plena de misteroj. Ligite kun okazaĵoj de tre proksima pasinteco, ili evoluadis ĉirkaŭ la hodiaŭa soleno. Vane penadis mi surpaperigi ilin. Nekapteblaj ili elglitadis el mia percepto. Tre malfrue en la nokto miaj okuloj perdis la kontakton kun la ĉambro kaj transportis min en la regnon de Morfeo. Tie tuj post la sojlo antaŭ mi ekstaris nia Majstro. Laca ŝajnis li kaj malgaja. Longe ni rigardis nin reciproke. Fine li ekparolis. La frazoj faladis mallonge, abrupte.

— Vi pensis pri mi, do mi estas… Vi ne sciis kion skribi… Mi helpos al vi. Morgaŭ estos mia tago. Oni min igos ŝvebi… En salonoj, salonetoj, urboj, urbetoj… Mia nomo estos multfoje ripetata… Skribu, ke ĝi ne estu nura parolefekto…

Mi volis peti pri klarigo, sed la Majstro faris signon de adiaŭo. Ekŝajnis al mi, ke li invitas min sekvi lin. Mi leviĝis sur flugiloj de l’ dormema fantazio kaj baldaŭ ni retrovis nin en iu granda salono, plenplena de homoj. La ĉambro bele dekoraciita per naciaj kaj Esperanto-flagoj. Ĉe la plafono — granda lampo, kies abunda elektra lumo, kaptata de verda kvinpintstelforma reflektoro, mistere disverŝadis sin en la salono kvazaŭ gardo-ŝirmilo kontraŭ ĉio, kio ne estas verda kaj esperanta.

Sur la estrado, meze de floroj — busto de la Majstro. Apude — tribuno, de sur kiu diversaj oratoroj alparoladis la ĉeestantaron. Estis festkunveno okaze de 15-a de decembro. Mi eksidis inter la esperantistaro, mia akompananto ekŝvebis en la salono. Inter la kunvenintoj mi rimarkis ĉiujn grupojn de la loka esperantistaro. Jen laboristoj, socialistoj, tramistoj, komunistoj, policistoj kaj aliaj… Apud ĉiu grupo — grupestro kun sia »ista« insigno sur la brako. Agrabla surprizo kaptis mian koron. Trakuris ĝin sento de io nova. Orkestro ekludis la himnon. Ĉiuj ekstaris kaj ekkantis.

En la mondon venis nova sento…

Prezidanto malfermis la kunsidon. Li parolis, parolis… Oni aŭskultis kaj aplaŭdis. Poste laŭvice suriradis la tribunon diversaj oratoroj. Faladis vortoj. Fortaj, belaj… Pri la tuthomaraj amo kaj paco, pri la neŭtrala lingva fundamento, sur kiu la popoloj devas fari en konsento unu grandan rondon familian, sed sur kiu kelkloke pro neuzado surkreskis herbo; pri unuigo de l’ dissemitaj fortoj, pri forigo de privatambiciaj malpacoj, pri organiziĝo, subordiĝo, konsentemo, konkordo… ktp. ktp.

Preskaŭ ĉiu kvina frazo enhavis la nomon de la Majstro kaj flaman alvokon sekvi la idealojn de tiu, kies Spirito ŝvebas en la salono… Fine, kiam ĉiuj ĝissate parolis kaj unu el la oratoroj, finante sian alparolon, ĵetis de la tribuno tondravoĉe:

— Ni ĵuris en laboro paca ne laciĝi, ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos!

Mi vekiĝis.

Anstataŭ bela sonĝo — la efektivo.

Malgranda ĉambro de unu el la pli viglaj grupoj. Modeste dekoraciita, sen reflektoro, sen tribuno kaj sen aliaj sonĝaj akcesoraĵoj. Tamen plenplena. Nek unu reprezentanto de aliaj lokaj grupoj. Sed mi vidas, mi sentas, ke la ĉeestantojn traigas la sama penso, sama sopiro: ĝuste je la memoro pri nia Majstro, kies ĉeeston spiritan ni sentas en ĉiuj niaj kunvenoj — ĝuste je tio eksidi baldaŭ, ĉiuj grupoj kune, en unu granda salono, en plena harmonio, plena konkordo.

Do, al ĉiuj ĉeestantoj, kaj al tiuj, kiuj en aliaj lokoj festkunvenos hodiaŭ, dise, izolitaj per la muro de partieco aŭ persona ambicio, mi vokas:

Ne alvoku nomon lian senbezone!

Ne estu ĝi nura parolefekto!…

Kiu havas ĝin sur la buŝo, havu ĝin ankaŭ en la koro. La agoj konformiĝu al la vortoj. Alie la Spirito elŝvebos el la salono — malgaja kaj malkontenta.

Faru ni la ĝojon al li. Li certe tion meritas.

15. XII. 1931.

»Heroldo de Esperanto« Nr. 50 (650), 11 decembro 1931.