ANGULETO DE PENSOJ PEKAJ.
En vino estas vero — Romanoj nin instruis.
Sendube, ĉar praavoj la vinon veran ĝuis.
Ni tamen, bedaŭrinde, ne povas diri tiel,
Ĉar nia vino — vera estas ja neniel.[1]
***
La amo estas ĉarma floreto,
Ĝi estas ĝojo, ĝi estas ĝu’,
Sed frukto ĝia estas necesa,
Kiel en ŝipo — truo aŭ du.[1]
***
Se vi volas firme ami virinon,
Faru el ŝi ĉion, nur ne edzinon.
***
Pekan Adamon kaj ĉarman Evon
El paradizo forpelis Dio,
Sed kio gvidis Dian koleron?
(Eble — envio?)
***
Se vi deziras kun la amiko
Bone kaj pace interrilati,
Vi devas ĉiam (pleja efiko!)
Ĉiam lin laŭdi kaj ĉiam flati.[1]
***
Ne tiu estas la amiko vera,
Kies bonfaroj laŭte sonas, bruas,
Kaj kies sento duone sincera
Nur dankesprimon, laŭdon sole ĝuas.
***
Sed tiu estas, kies granda koro
Bonon farinte, restas mem-ŝirmite,
Kaj proksimulon en malĝoja horo
Sen dankesprimo — savas inkognite.[1]