Verkoj de FeZ/Kial ofte, knabineto…

KIAL OFTE, KNABINETO…

Kial ofte, knabineto,
El sub via palpebreto
Larmo falas en sekreto:
Signo de ĉagren’?

Vi ja havas floran vojon
Kaj jun-koran vivo-ĝojon.
Oni vivas unu fojon,
Vivu do sen ĝen’!

Se pro knabo ploras koro,
Ĝi sekiĝos pro la ploro.
Laŭ ordono de Amoro
Venos ja du, tri.

— Ne pro perdo de l’ junulo
Verŝas larmojn la okulo…
En animo mia — brulo.
Ho, malĝojas mi:

Ĉar forlasis min espero,
Kaj la fid’ al vira vero,
Ho, de l’ kredo eĉ fajrero
Ne briletas jam.


False fluas vivo-ondo,
Falsa — proksimula rondo,
Falsa, falsa — tuta mondo,
Falsa estas am’!

»Pola Esperantisto« N3 — 1929.
»Literatura Mondo« Nr. 1, 1934. (iomete ŝanĝite, — kiu ŝanĝis: ĉu la aŭtoro, ĉu la redaktejo ŝanĝis — mi ne scias — E. W.)