Verkoj de FeZ/Miss Esperanto

MISS ESPERANTO.
(kanteto kabareda okaze de la elektota »fraŭlino Esperanto« dum la XXI; Melodio de »Mi kisas manon ho, madam’!«).
I.
(kantas unu voĉo)

Ho, belulino! — kongresreĝino!…
»Miss Esperanto« sonas — kiel kanto.
Do mi prikantas vin plej adore,
Sopiras mi kaj amenuas kore.
Vi estos, belulino, ĝis
Venonta jaro — nia »miss«.
Mi kisas manon, ho, fraŭlin’!
Reĝino nia laŭ destin’! —
Kapkline antaŭ via kron’ —
Postulas ĝin bonton’…
Kaj nutras min espero jam,
Reĝino per aklam’! —
Ke, se la kor provokos min,
Vi ne protestos, ho fraŭlin! —
Anstataŭ manon kisos mi
La buŝon kun pasi’!…

II.
(multaj voĉoj — kongresontoj)

Vizaĝo bela — animo hela.
Vizaĝo nura estas ja sencela…
Beleco igas, al bon’ devigas,
La korpon belan kun bonkoro ligas.
La sort’ favora kronis vin,
Kongresa faris vin reĝin’…
Ni kisas manon, ho fraŭlin’,
Reĝino nia laŭ destin’.

(k. t. p. kiel supre kun ŝanĝo mi per ni).

»Pola Esperantisto« Nr. 7 1929.