Verkoj de FeZ/Adiaŭdiro al Danciganoj

ADIAŬDIRO AL DANCIGANOJ.

Mi tre bedaŭras, ke mi hodiaŭ
Jam forveturi devas de vi,
Ke mi dirante al vi adiaŭ
Dancigon ĝui ne povas pli…
Mi tre bedaŭras, ke vagonaro
Malĝustahore prenas min for,
Kiam por via danciganaro
Mia varmiĝi komencis kor’.
Mi tre bedaŭras, ke malkompreno
Dupartiigas, amikoj, vin,
Esperantismo — homara beno! —
Ĉu vi bonĝuste komprenas ĝin?
Ĉiuj ni estas samideanoj,
Ĉiuj laboras sub unu ste!’.
Kial do, kial, la danciganoj,
Vi malpaciĝas sen ia cel’.