Verkoj de FeZ/Malsaneta ofte estas mia koro…

MALSANETA OFTE ESTAS MIA KORO…[1])

Malsaneta ofte estas
Mia koro.
— Kormalsano! — juĝatestas
La doktoro.
Sekvi devas mi konsilon
Malgraŭvole:
La dieton kaj trankvilon
Senpetole.
Ribeleta tamen estas
Koro mia
Kaj junece ĝi protestas
Kontraŭ tio.
— Ne dieto, ne trankvilo,
Ne, doktoro!
Mi malsanas pro pikilo
De l’ Amoro…


Piednotoj

redakti
  1. Ĉi tiu versaĵo aperis kelkfoje: 1) pli frue en »Esperanto-Praktiko« (Berlino) N 4, Aprilo 1919 pĝ. 46. 2) poste en »La Praktiko« (Arnhem) N 12 (24) decembro 1933, fine 3) sendita sur pk-o al f-ino H. W. kiel respondo je ŝia versaĵo s. t. »Floreto«, aperigita en »Pola Esp-isto« N3 de 1932 kaj dediĉita al iu Ju-Lik (n. b. tute fremda persono). — E. W.