Verkoj de FeZ/Bummkanteto

BUMMKANTETO.
(Pacmilita simfonio.)

Tratta-tatta, tratta-tatta…
Tra la urboj, tra la stratoj
Iras centoj, miloj…

Entuziasmo, dolĉa revo:
— Al Ĝenevo! al Genevo!…
— Falu la armiloj!

Laŭte sonas melodio,
Pacagorda simfonio,
Kanto la pacana.

Kaj laŭtakte, laŭ la sono
Akompanas la kanono
Bummĉinajapana.

Tra la urboj, tra la stratoj
Iras tratta-tatta-tatoj
Al sub firmamento…

Kaj renkonte iĝas tie
En kunson’ — kakofonio
Kun bummoriento…

»Heroldo de Esperanto«, 10. II. 32.