Verkoj de FeZ/Diversaj pensoj

DIVERSAJ PENSOJ.

Forgesas ofte oratoro, ke silento estas oro.

*

Ne plendu, blindulo, —
vi ofte estas enviinda:
La mond’ estas tia, ke pli bone estas —
esti blinda.

*

Ofte pacon predikas homo,
Kiu malon faras en sia domo.

*

Oni krias, teorias,
Ĵuras kaj ligonacias,
Senarmiĝas kaj kellogas,
Kaj militas kaj mensogas.

*

Ŝparu vorton, ŝparu forton —
Pli da ago ol da blago!