Verkoj de FeZ/Felikso Zamenhof — in memoriam

FELIKSO ZAMENHOF.

In memoriam.

Kaj ree ekmankis unu Zamenhofo!

La senkompata falĉilo de la Morto ne volis ŝpari tiun senlacan pioniron de ĉio plej altanima kaj… tranĉis lian noblan koron, lunde la 4. XII. 1933 je la 1 horo matene.

Angina pectoris!…

Du vortoj! Kaj ĉesas funkcii menso, kiu dum tiom da tempo intense laboris nur por batali kontraŭ — bataloj. Tutan sian vivon li celis kaj aspiris je pacigo de ĉiuj interbatalantoj, precipe en la Esperantaj vicoj.

Kaj finiĝas la vigleco, la ideaj revoj, la humoro… Kiom da belaj kvalitoj…

Naskita la 6. XI. 1868 Felikso Zamenhof, kiu estis la plej vigla el ĉiuj siaj gefratoj, jam en junaj jaroj evidentigas tiun sian econ. Kiel juna knabo li konatiĝas kun la ideo de sia Frato kaj fariĝas baldaŭ Ties helpanto. La Aŭtoro de Esperanto havis do kun kiu konversacii en la nova lingvo kaj tiamaniere konvinkiĝi pri vivebleco de Esperanto.

Kiam aperis la Unua Libro, al kies efektiviĝo li multege helpis, li, ĉiam kunlaborante kun sia Frato, donis la unuan puŝon al propagando. Li okupiĝis pri la administra flanko de la afero. Li pakis, adresadis kaj dissendadis laŭ diversaj pene akiritaj adresoj. Kaj li meritas la dankojn, ke la unua broŝuro tiel rapide kaj tiel efike elflugis la mondon. Modesta kaj senbrua estis lia helpada laboro, tamen kiom utila!

En la unuaj jaroj de Esperanto, en la Nürnberga »La Esperantisto« ni jam trovas liajn verkojn. »Vizito de la steloj sur la tero« estis la nomo de lia unua verko, kiu aperis en la unuaj numeroj de »La Esperantisto«. Poste li ofte aperigadas siajn originalajn — plejparte tre bonhumorajn — versaĵojn. En »La Revuo« de Carlo Bourlet, ĉu en la ĝeneva »Esperanto«, ĉu en »Ondo de Esperanto« (Moskvo), ĉu en »Pola Esperantisto« ni renkontadas liajn skribaĵojn plej ofte sub pseŭdonimo: FezFeZ. Ankaŭ aparte li eldonis la poemeton: »Homa Doloro« kaj »Aro da poeziaĵoj«. Tiu lasta — kiel cetere preskaŭ ĉiuj liaj verketoj — estas speciale rimarkinda pro la »intema voko«, kiu lin ĉiam puŝadis. Tiun vokon — kiel li mem poste konfesadis — inspiris al li kaj tre en li ŝatis la frato Ludoviko.

Speciala amo estis en Felikso Zamenhof al infanoj. Tutan preskaŭ sian vivon li dediĉis al tiu malgranda hometaro. Li aktive partoprenis la instituciojn por protekti kaj eduki orfojn. Li verkadis ankaŭ por ili komedietojn kaj aliajn teatraĵojn, kiujn li mem reĝisoris. Por povi interkompreniĝi kun ili, li eĉ speciale lernis ilian (hebrean) lingvon.

Ĝis siaj lastaj jaroj Felikso Zamenhof, en horoj liberaj de sia farmacia okupo, verkadis esperante. En ĉiuj liaj verkoj videbliĝas — kvazaŭ unu fadeno — la celo: unuigo. Por la Kolonja Kongreso li estis feliĉa povi prezenti poemeton pri unuiĝo. Li estis senlaca pioniro, kontraŭbatalinta la interbatalojn…

Modeste, senbrue pasadas la vivo de Zamenhofoj.

Modeste ili vivas kaj modeste… mortas.

En tago malluma — simila al tiu, dum kiu ni enterigadis lian fraton Ludovikon — transportata estis lia korpo en la tombon.

Fidela samideanaro partoprenis la funebran ceremonion. Adiaŭis en plej tuŝantaj vortoj la neforgeseblan mortinton la varsovia esperantistaro kaj reprezentantoj de la filantropiaj institucioj, kies plej aktiva membro li estis.

Ĝuste je la 13-a komenciĝis la ceremonio en la tombejo per religiaj kantadoj, plenumitaj de l’ varsovia ĉefkantoro Szerman kun lia varsovia ĉefsinagoga ĥoro. Sub gvidado de s-ano Wiesenfeld la tuta ceremonio daŭris ĝis 14½-a horo.

En la nomo de la orfoj — al kiuj Felikso Z. anstataŭis patron — adiaŭis F-ino Migdal, orfino de l’ institucio, kie li estis dum 10 jaroj prezidanto.

En la nomo de l’ Societo por protekti orfojn — S-ro Inĝ. Elbinger.

En la nomo de la tuta Esperantistaro en Polujo (kaj de la krakovaj societoj precipe) — Prof. Dr. Odo Bujwid, prezidanto de P. E. D. (pole), kiu tiucele speciale venis Varsovion el Kraków.

En la nomo de ĉiuj varsoviaj societoj — S-ro Juljan Jarecki (pole).

En la nomo de la gazetaro — red Uziemblo (pole).

En la nomo de la tuta eksterlanda esperantistaro — la I. C. K. — adiaŭis esperantlingve — Edvardo Wiesenfeld.

Por fini la adiaŭad-serion ree infano Hela Grinberg, orfino, kortuŝe priploris la mortinton.

Pli ol 15 plej belegaj florkronoj ornamis la funebran veturileton sur kiu kuŝis la kesto kun la korpo de la neforgesebla mortinto. La veturilon puŝis samideanaro ĝis la tombo (proksime de Ludoviko Z.).

Ree la kantoro kantas kaj preĝas kaj… la ceremonio estas finita.

Ĉiuj disiras. Ĉiuj reiras hejmen. Ĉiuj… Nur Felikso restis.
*
Kiam antaŭ nelonge mi sidis kun Felikso Zamenhof kaj interkonsultadis pri aferoj porenciklopediaj, mi neniel antaŭsentis ke tiel proksima estas la tago, kiam mi gvidos la ceremonion de lia enterigo. Ke mi tiel baldaŭ bezonos liajn informojn por… nekrologo pri li mem.

Plej terura surprizo de la Sorto!

Varsovio, 6. XII. 1933.
Edvardo Wiesenfeld L. K.
»Pola Esperantisto« Nr. 1., januaro 1934.

»L’ Esperanto« (Milano) N 1—2 Gennaio 1934 XII.

»Esperanto« (Ĝenevo) N 12 (400) Decembro 1933