Verkoj de FeZ/Felikso Zamenhof mortis

FELIKS ZAMENHOF MORTIS.

Denove la neevitebla sorto trafis unu el niaj unuaj pioniroj, meritoplenan veteranon, kiu ankoraŭ en la tagiĝo de nia afero etendis al la Majstro sian servopretan manon por helpi je la disvastigado de ties granda misio. Foriris brava batalinto el tiu malnova gvardio, kiu el la epizodoj de kroniko kreis la historion de nia afero kaj kiun siavice nia historio eternigas. Modesta en sia abunda laborado — vera frato de la Majstro! — li ne ĉasis la honoron de »eminentuloj« kaj imitinde restis vigla sur sia posteno ĝis la lasta vivospiro.

Modeste kaj senbrue li partoprenis en la Esperanta-agado. Lia aktiveco brilis en pluraj fakoj: ĝenerala, blindula, literatura k. a. Ĉie li diligente oferis sian brikon. Kaj li malamis la popularecon, kvazaŭ li ne volus ke malicaj langoj atribuu ĝin al la grandeco de lia frato.

Por ni, pli junaj kunbatalantoj, li estis ĉiam sincera instruanto kaj konsilanto. En la lastaj jaroj, kiam ni, la dua esperantista generacio, ekribelis kontraŭ la malnoviĝintaj metodoj de laboro kaj manifestis ĉie en Esperantujo niajn radikalajn dezirojn, Feliks Zamenhof estis unu el la malmultaj veteranoj, kiu komprenis nin, la pli junajn. Liaj konsiloj kaj opinioj estis ĉiam valora instruo kaj averto por nia anaro.

Lastfoje mi vidis lin en novembro de la pasinta jaro dum la Tutpola Kongreso en Lublin. Per sia nobla sintenado, per sia praktika konsiderado al la diversaj problemoj de nia afero li vekis en ni ĉiuj sinceran ŝaton kaj profundan respekton al lia persono. Kaj mi neniam cetere povis deteni min de la impreso, ke FEZ (tio estis lia pseŭdonimo) verdire konservas la noblan tradicion postlasitan de lia pliaĝa frato, kies multajn karaktertrajtojn — ĉu laŭ la leĝo de familia heredeco? — ankaŭ li, Felikso, posedis.

Vira, vere vira sintenado ne permesas plori en knomentoj de funebro. Kaj tamen mi ploras. Ne pro tio, ke estingiĝis unu plia lumturo de nia afero; estas ja banala seriozaĵo, ke tiu ĉi sorto estas evitebla de neniu, sed pro tio, ke ne aperas nova lumo sur tiu loko, pro tio, ke per sia foriro Felikso Zamenhof orfigis sian pozicion en nia movado. Tio vere ne pruvas la malfortecon aŭ malgrandecon de nia afero, sed pliĝuste la neanstataŭeblecon de l’ mortinto.

Kaj tial la laboro, kiun li faris dum sia vivo, la idealismo, per kiu li inspiris tiun laboron, restas por ni, kiuj konis kaj amis lin, kiel relikvaĵo. Kaj super la freŝa tombo de Felikso Zamenhof ni solene akceptas la valoran heredajon: lian laborcelon kaj lian idealismon.
I. Lejzerowicz
»Literatura Mondo«, januaro 1934.