Verkoj de FeZ/Floroj kaj homoj

FLOROJ KAJ HOMOJ.

(Rakonto de rozo — por infanoj,
ankaŭ por plenaĝuloj.)

Kiam mi kuŝis malsana en la lito, iu konatulino alportis belegan rozon kaj, alpinglinte ĝin al mia litkovrilo, diris:

— Ĝi alportu al vi sanon!

Kiam post foriro de tiu ĉi virino, mi, mortlaca de ŝia babilado, rigardis la rozon, ekŝajnis al mi, ke ĝi estas flavega, kvazaŭ pro galekscito. Ĝi kvazaŭ riproĉe rigardis min. (Mia dormema fantazio komencis sian laboron.) Satrigardinte la rozo indignavoĉe ekkriis:

— Ha! rozon vi bezonas, sentaŭgulo!… Ĉu mi ne povis ankoraŭ kreski en mia ĝardeno, ĝui la vivon, meze de miaj gefratoj?

— Nu, ĉu mi malhelpis al vi la ĝuon?

— Via virinaĉo!… ĉu ne sufiĉus por vi rafano aŭ salato?…

Longe mi ne povis konsoli la rozon. Fine, konsolita, ĝi konfidis al mi la kaŭzon de sia kolero kaj rakontis historion, kiun mi, ordiginte, rakontas al vi.

Rakonto de la rozo.

Ni ĉiuj belaromaj floroj kreskis en ĝardeno de patro Valentino. Ĉiuvespere patro Valentino ĝuadis la postlaboran ripozon sur benketo antaŭ sia kabano. Fumante longegan pipon, li lasadis siajn pensojn liberaj. Pri kiu aŭ pri kio li tiom pensadis? Certe pri ni, liaj infanoj. Antaŭ ol ni fariĝis floroj, ni estis semetoj kaj kuŝis zorge specigitaj en diverskoloraj skatoletoj sur breto en la kabaneto de patro Valentino. De tempo al tempo li eligadis semojn el skatoletoj kaj krucosigninte ilin, metis profunde en la teron.

— Iru kaj revenu al mi belaj kaj sanaj floroj.

Kiam post ĝusta tempo el la subtero diskrete montriĝis kapetoj de la novenaskiĝintoj, patro Valentino ĝojis kaj salutis siajn infanojn.

— Kuku! Bonvenu, karegaj!… Nu, kion vi rakontos al mi el la subtero? Malvarme estis tie kaj mallume? Bonsanon!… (al li ŝajnis, ke ni ekternis).

Patro Valentino ofte babiladis kun ni kaj konfidadis siajn zorgojn. Kvankam ni ne scias vian lingvaĉon, ni komprenis lin, kiel komprenas sian patrinon suĉinfano.

— Hej! vi blukolora! ne mallevu la kapon, ĉar mi metos stangeton sub vian mentonon.

— Kaj vi, safirulino! ne kurbigu la kolon, ĉar vi elkreskos ĝibulino.

Al alia floro li faris kompreson, ĉar vespoj tro vundis ĝin. Ĉiutage kelkaj el ni iris en fremdajn manojn. Iun belan tagon patro Valentino ricevis mendon je 100 belaj rozoj, sed nepre en junaj burĝonoj. (Krimuloj!… al vi jam ne sufiĉas plenkreskulinoj!… burĝonojn vi bezonas!!) Patro Valentino kun premita koro tranĉis burĝonojn.

— Kion fari?… — senkulpigis li sin mem. — La tero estas kvazaŭ tramo: unuj eliras, aliaj eniras… Tramo ne staras. Mi devas ja elprofiti mian terpeceton!

Estis inter ni unu — citroneto oni ĝin nomis — kiu post longa estado ĉe homoj revenis al patro Valentino por saniĝi. Multaj estis ĉe ni rekonvalescentoj, ĉar patro Valentino estis fama kuracisto de floroj. Tiu ĉi citroneto bone sciis la homan lingvaĉon. Iun belan matenon la citroneto malfermis sian buŝeton kaj rakontis pri la bedaŭrinda sorto de forvendataj floroj.

— Malfeliĉaj estas ni ĉe fremduloj. Sen zorgo, sen estimo. Oni nin aŭ superverŝas per akvo, aŭ dum du tagoj ni ne ricevas eĉ unu guton! Kaj kiom da malbenvortoj ni devas aŭskulti, se ili malatente verŝos la akvon sur la multekostan persan tapiŝon! Kaj kun floroj tranĉitaj oni tute ne ceremonias! Apenaŭ tranĉite, ili pereas malkonsole en manoj de l’ homaĉo!… Ni tute ja ne pretendas longan vivon, ekzemple kiel homoj. (Ili ĝenerale tro longe vivas!) Ni bone komprenas, ke la Kreinto destinis al ĉiuj estaĵoj la aĝon. Sed — tranĉi, forbuĉi la vivon, — tio estas krimo, kiun oni severe punas. Kaj estas krimo super krimoj, se la patro, kiu donis la vivon, poste mem mortigas siajn infanojn!… (Ĉe tiuj ĉi vortoj patro Valentino ŝtopis siajn orelojn.) Krimulo!… Infanmortigisto!!… — kriis pasie la citroneto.

Patro Valentino forprenis la arogantinon en la kabanon (ke ni ne aŭdu ĝiajn malbenvortojn). Kiam li revenis, en okuloj liaj brilis larmoj.

Estis krepusko. Patro Valentino sidis kiel kutime antaŭ sia dometo kaj fumis sian pipon. Subite ekŝajnis al li, ke venas iu areto da homoj. Ne homoj estis ili. Ili estis floroj, pli ĝuste — iliaj kadavretoj… Patro Valentino rekonis siajn burĝonojn, kiujn li matene forvendis.

— Bonan ripozon, »patro Va-ien-tino«!… — eldiris ili kune per ia stranga sarkasma voĉo.

Antaŭsentante ion malbonan, patro Valentino komencis retiriĝadi. Sed la kadavraro sekvis lin, ĵetante bombojn de frazoj, unu post alia.

— Oni nin metis en kristalan florujon… — komencis atakon la unua.

— Ni staris longe sur la tablo plenkovrita de sukeraĵoj…

— Poste ĉiuj virinoj ricevis po unu el ni…

— Satflarinte oni ŝovadis nin sub la nazon de sia najbaro…

— Poste ili pinĉadis nin en dolĉa flirto…

— Poste ili trapikis nin al sia vesto…

— Kaj dance skuadis sin malbele en ŝimio[1] aŭ fokstroto[1], faligante niajn folietojn…

— Kaj poste oni ĵetis nin teren ĉifitajn kaj kovritajn per fiodora ŝvito…

— Kaj fine la servantaro forbalais nin en la balaaĵujon!…

Malfeliĉa patro Valentino ambaŭflanke premadis la kapon. La kadavraro ne ĉesadis. Fine ili ĉiuj kune ekkriis:

— Kial vi donis al ni la vivon?… Krimulooo!…

Preskaŭ freneza patro Valentino kaptis la fosilon kaj, svingante ĉiuflanken, fine forpelis la kadavraron el la ĝardeno. Liberiĝinte de ili, patro Valentino peze ekspiris. Tutan nokton li pasigis sendorme sur la benketo. Frumatene, kiam la suno varmigis liajn rigidiĝintajn membrojn, li kun fosilo kaj verŝilo iris fari la ĉiumatenan revuon de sia ĝardeneto. Kutime li haltadis antaŭ ĉiu el ni, salutadis, gaje babiladis kun ni, esploradis nian sanstaton, laŭdis aŭ riproĉis. Tiun tagon li marŝis kun mallevita kapo, pala, malgaja, kvazaŭ kondamnito. Al li ŝajnis, ke ĉiuj floroj, same kiel li, estas palaj, ne sufice dormintaj, kaj la roso matena, kiu kutime briladis sur ili en suno kiel briliantoj, hodiaŭ, pli simila al larmo, pendas malgaje sur iliaj folietoj. Granda domaĝo kaptis lian koron.

— Verŝajne ili priploras siajn fratinojn, la noktajn gastojn — pensis li.

Kaj subite en koro lia leviĝis iu decido. Granda, forta. Li enkuris en la kabanon, kaptis ĉiujn florsemaĵojn kaj, krucosigninte, ĵetis ilin en la apudan riveron.

— Iru tien!… Pli bone estas ne doni al vi la vivon…

Tion farinte, li revenis hejmen. Tie jam atendis lin aro da homoj.

— Kie vi estis patro Valentino?

— Kie mi estis — estis mi. Sed mi ne vendos hodiaŭ florojn.

— Ĉu vi edziĝos kaj konservos ilin por la edziĝa festo?

— Mi ne edziĝos. Tamen mi ne plu vendos florojn!…

— Do ni iros al alia ĝardenisto.

— Iru kien vi volas!

Kiam ili foriris, patro Valentino denove falis en la malĝojon.

— Kion mi faris, kion mi faris? Kio donos nun al mi panon?

— Ne malĝoju, patro Valentino! Ni estas ja en via ĝardeno — aŭdiĝis voĉo de legomoj. — Nin fidu! La floroj kresku kaj ornamu la mondon (ne litkovrilojn!).

— Kion vi faris, kion vi faris? — aŭdiĝis voĉo el la rivero. — Ni volis ĝui la vivon… Vi malebligis al ni la ĝuon! Krimulo!… Krimulo!…

Konfuziĝis la pensoj de patro Valentino.

— Doni la vivon — krimulo!… Ne doni — krimulo!… Do kiel agi, por ke la lupo estu sata kaj la ŝafo ne formanĝata?…

Kun tiu ĉi demando li eniris en la kabanon, eĉ ne dirinte kutiman »bonan nokton« al siaj infanoj en la ĝardeneto…

P. S. — En nomo de l’ ofendataj kaj sendefendaj floroj mi turnas min al ĉiuj bonkoraj infanoj aŭ ties parencoj — eble iu donos al la malfeliĉa patro Valentino iun bonan konsilon.

»Heroldo de Esperanto«, Nr. 28. (576.), 11 julio 1930.

  1. 1,0 1,1 Danco. — E. W.