Verkoj de FeZ/El postmondo

EL POSTMONDO.
Malfruiĝinta raporto de en la jaro 1917 speciale sendita kaj nun feliĉe reveninta delegito de UEA.
Mi bone ne memoras: ĉu kuglo aŭ io alia suprenĵetis min en la aeron, kaj mi komencis flugi en ĝia senfinaĵo, ĝis mi atingis iun pordegon antaŭ kiu gardestaris iu armita grandegulo.

— Siĝirafoik? — demandis li min tubavoĉe en iu nekonata lingvo. Ĉar mi ne komprenis lian demandon, mi timeme montris mian UEA-steleton.

— Bonvenu, sinjoro, mi petas… vi staras antaŭ la sankta Pordego de la Postmondo, aŭ alie — Pacmondo — ekparolis li Esperante.

— Mi tre ĝojas… ĉu mi povas eniri?

— Se vi havas ĉiujn viajn dokumentojn en plena ordo.

— Jes… jen ili estas: naskiĝatesto, sanatesto, senpedikiĝatesto, vojaĝa karto, pasporto, panokarto, buterokarto, terpomkarto, laktokarto, ĉokoladokarto, sukerokarto… aero…

— Sufiĉe… sufiĉe… sinjoro!…

Kaj jen, plena de misteraj sentoj, mi trapasis la sojlon de tiu sankta regno. Tuj post mia ekapero kaptis min afable kelkaj miaj konataj »geesperantistoj« (anoj de »unu granda rondo familia«). Gaje babilante, ili kondukis min al sia hejmo.

— Bumm!… Ni havas ĉi tie propran grupon Esperantistan. Rakontu al ni, kara gasto, ion el via terpeka vivo.

— Tre volonte… sed mi iomete laciĝis de la eksterordinara vojaĝo.

— Bumm!… Ni tuj ripozos en nia rondo.

— ? ! mi tute ne komprenas vian »bummon«! Ĉu ĝi estas via postmondana pseŭdonimo, aŭ iu — neologismo?

— Ne el mia buŝo eliras ĝi — ridete respondis mia akompananto. — Ĝi estas resono de viaj surteraj kanonoj. Ĉiu »bummo« anoncas en nian mondon la alvenon de nova aro da surteranoj.

— Bummbumm!!…

— Ĉu ĉi tiu »bummvagonaro« tute ne ripozas?

— Ĝi laboras tage kaj nokte. Nia Postmondestro diras, ke, se ĉi tiu terura amaso da alvenantaj anoj ne ĉesos, la Postmondo diskrevos…

— Bimm!

— Kaj kion signifas la — »bimm«?

— Ĝi estas resono de la plej novaj surteraj mortmaŝinoj, kiuj per unu ekpafo postmondanigas ne centon, sed milon da patriotoj.

— Bummbimm!… bimmbumm!…

— Terura bimbumvagonaro… — ekpensis mi timeme, rifuĝante malantaŭ mia kondukanto.

Fine ni alvenis. Okaze de mia alveno oni aranĝis specialan kunsidon. Antaŭ miaj okuloj aperadis multaj miaj konatuloj. Ĉiuj sidiĝis ĉe unu granda verda tablo. Pokalestro plenigis niajn pokalojn per iu verdora nektaro. La prezidanto honoris min per solena alparolo.

Kiam mi englutis mian nektaron, ekŝajnis al mi, ke en miajn vejnojn eniĝis iu nova vivo, kaj en mian koron — novaj sentoj. Mi fariĝis flugilfacila.

— Ĉu vi ofte trinkas ĉi tiun likvoron? — demandis mi mian ĉetablan najbaron, kiu havis grandan verdan stelon sur la kapo.

— Speciale por gastoj oni faras escepton — ili ricevas po du pokaloj.

— Kara amiko… bonvolu… — diris mi, alŝovante mian pokalon.

Kaj forglutinte la duan porcion, mi ekparolis:

— Karaj amikoj kaj karegaj amikinoj!… Mi estas feliĉa… mi ne volas reiri sur teron… mi… mi… ne konu ĝin plu!… mi restas ĉi tie por ĉiam!… (Nenion pli mi povis diri, ĉar mia lango perdis la vojon kaj miaj pensoj sur flugiloj de disvaporiĝanta nektaro komencis iun kvazaŭ postmondanan dancon.)

— Kara gasto, — rediris la prezidanto, — viaj vortoj superbigas[1] nin; tamen antaŭ ol mi donos al vi respondon, mi devas prezenti al vi nian vivon kaj la postmondajn morojn. Nia regno estas regno de plena konkordo kaj fratamo. Jen ĉe la tablo vi vidas la estintajn reprezentantojn de diversaj nacioj kaj religioj. Ĉe ni ekzistas nenia raso, nenia koloro; la plej fervora ŝovinisto fariĝas ĉi tie — neŭtrala pacmondano. Sed por ĝui nian vivon oni devas nepre kviti la vian.

— Sinjoro!… — ekkriis mi — donu al mi kokainon!… mi tuj kvitos!…

— Ne kokaino, nek morfino — ne tiu morto estas bezona. Por esti akceptata, vi devas fari malfacilan ekzamenon.

— Du… ok… dek ekzamenojn!!! — kriis mi.

— Ne diru »hop« antaŭ la eksalto. La ekzameno ne estas facila. Ni estas postulemaj, kaj niaj okuloj penetremaj. Do, se vi tuj, senpripense, tute sincere kaj senruze povas frate en la nomo de via delegintaro premi la manon de ĉiu terano sen diferenco de lia politika aŭ religia kredo — la ekzameno estas jesa. Se ne, vi devos tuj forlasi nian sojlon.

Kiam li finis, mi eksentis de malantaŭe fortan ekpuŝon kaj mi troviĝis ree — sur tero.

Kaj jen mi demandas vin, kara »geesperantistaro«, ĉu estas espero, ke vi faros jese la ekzamenon?

»Esperanto Triumfonta«, N-ro 68., 22. I. 1922.

Piednotoj redakti

  1. ? — E. W.