Verkoj de FeZ/Malfeliĉa standardisto

MALFELIĈA STANDARDISTO.

Post longaj jaroj de l’ terura milito revenas hejmen la Amo. Ĉifonita, laca, apenaŭ marŝanta, li estas tute nerekonebla: li maljuniĝis, griziĝis, liaj belaj junaj vangoj paliĝis, glata frunto sulketiĝis, kaj la rigardo ombriĝis. Ne mirinde: oni lin aljungis al milita servo. Li devis ĉiam kaj ĉie esti en la unua vico kun granda, diverskolora standardo:

»Por la reĝo kaj la patrujo«.

Oni lin tiradis tra montoj kaj tra maroj, subtere kaj subakve, li vizitis ĉiujn hospitalojn, ĉeestis kaj vidis multe pli ol aliaj povus vidi. Kaj ĉie sentis la malfeliĉa standardisto iun grincon, iun falsan noton.

Ĉiu mortis — »por la reĝo kaj la patrujo«. Kiam 2 malamikaj vicoj de buĉotaj patriotoj iris en atako kontraŭ si, la malfeliĉa standardisto devis stari inter ili, alte levinte la flamigan ekkrakon, ĝis kiam sur la kampo krom li restis neniu patrioto.

Kiam dum postbatala interrompo oni arigadis vunditojn kaj mortintojn, li, kunvolvinte la altruditan standardon, paŝadis, singardeme, atente aŭskultante vokon aŭ ĝemospiron de kuŝantaj oferoj. Kaj prosperis al li tiam multajn konsoli aŭ fermi la okulojn je l’ eterna paco. Jen unu per malforta voĉo alvokis lin. Varmega larmo defalis de okuloj de l’ mortanto.

— Portu la ringeton kun la lasta saluto al mia orfigota familio. Estu por ili mia morto ne tro sentebla.

— Ne malĝoju: vian familion zorgos ja la »reĝo kaj la patrujo«! — provis konsoli la standardisto.

Sed iu doloriga grimaco kurbigis la buŝon de la mortanto. La standardisto povus multe pli rakonti, sed li estas diskretulo.

Kaj ekvojiris li malgaja, serĉante sian hejmon. Sed li ĝin ne povas retrovi: ĉie mastras iu fremda, ĉie loĝas iu nekonata. Malĝojo kaj malespero kaptas lian koron. Homoj lin ne rekonas, nek li — la homojn. Oni lin ignoras.

Sed li iomete ripozu, plifortiĝu, ŝanĝu la ĉifonulan veston — kaj li alparolos la homojn per iu nova komprenilo, kies sorĉefikecon spertadis li ofte sur la kampo.

Ho, magia ĝi estis!…

Kiam li staris kun sia standardo inter du batalantaj vicoj, li ekaŭdis flanke:

— Sinjoro, vi trafos en mian — steleton!

Kaj tuj forfalis la bajonetoj el manoj de ambaŭ atakintoj. Poste ofte li aŭdis la saman lingvon kun la sama sorĉmagia efiko.

La »steleto« estis verda kaj kvinpinta.

— Ho, se ĉiuj portus ĝin tiam!

Estis momento, kiam la malfeliĉa standardisto tute perdis la esperon kaj volis ekmigri…

Sed iu voĉo interna ordonis:
Standardon verdan prenu en la manojn,
Ĝin alte levu kaj en bona hor’
La erarintajn pekajn homaranojn
Sur ĝustan vojon elkonduku for!…

Kaj ekiris li kun nova alte levita standardo, kaj, disigante la »densan mallumon«, li paŝas tra la mondo kuraĝe, plena de ĝojo kaj reviviĝinta espero. Iom post iom li rekonas la homojn, kaj homoj lin rekonadi komencas…

»Esperanto« (UEA), 1921.